la domaro estas granda/grandaj
글쓴이: Jorn644, 2011년 7월 27일
글: 14
언어: Esperanto
Kirilo81 (프로필 보기) 2011년 8월 16일 오전 11:51:02
miĥil:Ne nepre, fakte derivaĵoj kiel en -ar ja formu novan nocion, ekz. vortaro, homaro aŭ ŝiparo ne estas nur iuj hazardaj aroj da vortoj/jomoj/ŝipoj, ĉu ne?Kodegadulo:Supozeble pro la 15a regulo. Krome mi povas imagi ke fakulo ŝatus emfazi ke konstelacio estas nur kelkaj steloj kiuj hazarde ŝajnas grupiĝi laŭ nia vidpunkto de la tero. Tiun ideon ne enhavas la simpla 'stelaro'.
Kial ni havas "konstelacio", dum "stelaro" sufiĉus?
Do per konvencio oni povus difini stelaro = konstelacio. Ĉi-lastan uzu la fakuloj, dum la unua utilas en ĉiutaga lingvaĵo.
mihxil (프로필 보기) 2011년 8월 18일 오후 6:20:54
Kirilo81:Ne nepre, fakte derivaĵoj kiel en -ar ja formu novan nocion, ekz. vortaro, homaro aŭ ŝiparo ne estas nur iuj hazardaj aroj da vortoj/jomoj/ŝipoj, ĉu ne?Vi tute pravas. Sed mi dubas ĉu vere estas pli facile havi du terminojn por unu koncepto. Mi pensas ke eĉ fakuloj povu kontenti kun 'stelaro', sed ke ili rajtas pedanti kaj apliki la 15an. Tiel do ni ĉiuokaze havus 2 vortojn, do ni same bone povus dekomence uzi 'konstelacio'....
Do per konvencio oni povus difini stelaro = konstelacio. Ĉi-lastan uzu la fakuloj, dum la unua utilas en ĉiutaga lingvaĵo.
geo63 (프로필 보기) 2011년 8월 18일 오후 6:33:20
miĥil:Mi pensas ke eĉ fakuloj povu kontenti kun 'stelaro', sed ke ili rajtas pedanti kaj apliki la 15an. Tiel do ni ĉiuokaze havus 2 vortojn, do ni same bone povus dekomence uzi 'konstelacio'....astronomio = stelscienco
astronomo = stelsciencisto
hospitalo = malsanulejo, resanigejo
stalo = ĉevalejo
kaj multaj aliaj. Se ni ne ŝatas "hospitalon", tiam neniu povas malpermesi al ni la uzadon de "malsanulejo". Do kia problemo? Vi ne ŝatas ion, vi ne uzas tion, kaj ni komprenas tiel aŭ alie.

mihxil (프로필 보기) 2011년 8월 18일 오후 6:49:11
geo63: Se ni ne ŝatas "hospitalon", tiam neniu povas malpermesi al ni la uzadon de "malsanulejo". Do kia problemo? Vi ne ŝatas ion, vi ne uzas tion, kaj ni komprenas tiel aŭ alie.La problemo estas ke lingvo temas pri antaŭa interkonsento pri la signifoj de vortoj. Ne ŝajnas al mi tre konvene devi scii du difinojn por tiaj vortoj. Ekz. ŝajne ni do ĉiuokaze devas almenaŭ rekoni 'stalo', eĉ se ni mem preferus simplan 'ĉevalejon', alikaze la komunikado pri tio simple ne funkcias. Oni povas simple diri ke oni komprenas 'tiel aŭ alie' sed tio al mi simple ne ŝajnas vera.