Al la enhavo

kunmetitaj vortoj, k-v

de JUANMA40, 2011-julio-28

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-julio-28 07:25:06

Mi havas dubon pri k-v, cu la vortoj antaŭ la fina vorto,finas kun -o, se oni volas espremi la vokalon, aŭ finas kiel gia rolo ĉe frazon?, ekzemple: flughaveno.
Cu oni povas diri flugohaveno, kaj eblas flugihaveno?
Alia ekzemplo: birdo de kampo, ankaŭ kampbirdo, ankaŭ kampa birdo kaj birdo kampa, sed kampabirdo aŭ
kampobirdo? Se oni volas kunmeti ilin.
Dankon al viaj respondoj. demando.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-28 08:08:31

en simplaj kombinoj la ligfinaĵo estas ĉiam -o. kampobirdo, vaporoŝipo, ktp.

tamen estas alia speco de kunmetaĵoj, pmeg nomas ilin vortigoj:
inter nacioj -> internacia
du monatoj -> dumonata
angla lingvo -> anglAlingva

kaj tie oni uzas aliajn ligfinaĵojn, kiel en la tria ĉisupra ekzemplo.

Miland (Montri la profilon) 2011-julio-28 11:00:25

JUANMA40:Mi havas dubon pri k-v, cu la vortoj antaŭ la fina vorto,finas kun -o, se oni volas espremi la vokalon, aŭ finas kiel gia rolo ĉe frazon?, ekzemple: flughaveno.
Cu oni povas diri flugohaveno..
Temas pri la facileco de elparolado. Pri la antaŭlasta ero, oni uzu nur la radikon, se la finaĵo "o" ne necesas por sufiĉe facila elparolado, ekz. flughaveno. Tamen en aliaj kazoj indas ke ni uzu ĝin, ekz. aerolito. Jen rilata paĝo el PMEG ("Interligaj Finaĵoj").

Reen al la supro