kunmetitaj vortoj, k-v
JUANMA40-ისა და 28 ივლისი, 2011-ის მიერ
შეტყობინებები: 3
ენა: Esperanto
JUANMA40 (მომხმარებლის პროფილი) 28 ივლისი, 2011 07:25:06
Cu oni povas diri flugohaveno, kaj eblas flugihaveno?
Alia ekzemplo: birdo de kampo, ankaŭ kampbirdo, ankaŭ kampa birdo kaj birdo kampa, sed kampabirdo aŭ
kampobirdo? Se oni volas kunmeti ilin.
Dankon al viaj respondoj.
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 28 ივლისი, 2011 08:08:31
tamen estas alia speco de kunmetaĵoj, pmeg nomas ilin vortigoj:
inter nacioj -> internacia
du monatoj -> dumonata
angla lingvo -> anglAlingva
kaj tie oni uzas aliajn ligfinaĵojn, kiel en la tria ĉisupra ekzemplo.
Miland (მომხმარებლის პროფილი) 28 ივლისი, 2011 11:00:25
JUANMA40:Mi havas dubon pri k-v, cu la vortoj antaŭ la fina vorto,finas kun -o, se oni volas espremi la vokalon, aŭ finas kiel gia rolo ĉe frazon?, ekzemple: flughaveno.Temas pri la facileco de elparolado. Pri la antaŭlasta ero, oni uzu nur la radikon, se la finaĵo "o" ne necesas por sufiĉe facila elparolado, ekz. flughaveno. Tamen en aliaj kazoj indas ke ni uzu ĝin, ekz. aerolito. Jen rilata paĝo el PMEG ("Interligaj Finaĵoj").
Cu oni povas diri flugohaveno..