إلى المحتويات

Kiel vi parolas en esperanto?

من robinast, 2 أغسطس، 2011

المشاركات: 18

لغة: Esperanto

robinast (عرض الملف الشخصي) 2 أغسطس، 2011 2:21:20 م

Ankoraŭ, mi mem ne povas paroli esperanton - bedaŭrinde. ploro.gif Sed mi esperas ke tiu stato estas nur nedaŭra. rido.gif

jpablo68 (عرض الملف الشخصي) 2 أغسطس، 2011 2:42:53 م

malfeliĉe mi ne sciias multajn vortojn por paroli flue

sed mi lernas novajn vortojn ĉiu tago

Roman_Mutin (عرض الملف الشخصي) 2 أغسطس، 2011 6:16:05 م

Denaskuloj, kie vi estas!

Mustelvulpo (عرض الملف الشخصي) 2 أغسطس، 2011 9:17:20 م

La nomo de ĉi tiu retpaĝo estas ankaŭ bona konsilo: Lernu! Lernu iomete ĉiutage kaj progresu iom post iom al fluecan lingvokapablon.

Solulo (عرض الملف الشخصي) 2 أغسطس، 2011 9:46:27 م

Mia kazo estas alia. Mi parolis EO tre bone kaj flue kiam mi havis 30-33 jarojn. Mi eĉ pensis pri skribado de docentrajtigan laboron (libron) ĉe mia universitato pri interlingvistiko kaj EO. Poste mi tute ĉesis la ideon kaj forlasis EOn komplete. Pasis 30 jaroj. Nun mi havas 64 kaj ekde kelkaj semajnoj mi "revenas" al EO.
Ĉu mi freneziĝis?
Estas interesa afero kielmaniere la iam lernita lingvo rememoriĝas, "revenas al la kapo"
rideto.gif

zaratustro (عرض الملف الشخصي) 2 أغسطس، 2011 11:52:25 م

Saluton por ĉiuj karaj samideanoj. Mi eklernis je la 2007, sed ankoraŭ mi ne parolas tre bone nian karan lingvon.
Mi povas legi pli ol kion mi povas paroli aŭ skribi. Mi kiam sribas mi eraras tro, kaj iufoje mi sentas kiel "Eterna komencanto" rido.gif . Mi nure scias ke mi ĉiuj tagoj plibonigas mian legadon, ĉar mi esperante legas tro, sed por mi la lernado de la gramatiko estas malrapida afero, ankoraŭ ke mi pensas ke ĝi estas vere facila.

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 4 أغسطس، 2011 12:03:15 م

Solulo, tiu fenomeno, ke oni povas foresti de la lingvo dum longa periodo kaj tamen sufiĉe facile resalti en ĝin poste, estas reala, kaj meritas esti serioze dokumentita.

Cetere, tiu sperto, kiun mi povas persone konfirmi, tre kontrastas kun la forvelko (post jaroj de ne-uzo) de scipovo de nacia fremda lingvo iam bone regata.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 4 أغسطس، 2011 12:28:35 م

sudanglo:Solulo, tiu fenomeno, ke oni povas foresti de la lingvo dum longa periodo kaj tamen sufiĉe facile resalti en ĝin poste, estas reala, kaj meritas esti serioze dokumentita.

Cetere, tiu sperto, kiun mi povas persone konfirmi, tre kontrastas kun la forvelko (post jaroj de ne-uzo) de scipovo de nacia fremda lingvo iam bone regata.
tamen verŝajne la plej facile forgesebla lingvo estas la denaska.

mia patrino rakontis al mi ke kiam ŝi estis en francujo dum sia lernejaneco, ŝi poste fojfoje malcertis pri la germanlingva gramatiko. kaj tio post nur duonjaro!

sian denaskan lingvon oni ne lernas laŭ reguloj, do se oni longe ne uzas ĝin, oni forgesas facile kiel diri ion. tamen fremdajn lingvojn oni lernas laŭ gramatikaj reguloj, kiujn oni eĉ post longa neuzo povas eble reprodukti.

maratonisto (عرض الملف الشخصي) 4 أغسطس، 2011 1:59:22 م

Mi tradukis du versaĵojn kun vortaro. Estas iom strange, ĉu ne?

http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=8...

nachole_o (عرض الملف الشخصي) 4 أغسطس، 2011 2:08:13 م

Mia Esperanto estas limigita sed kiam mi vidas ĉi tion komentojn mi forte deziras pligrandigi mian scion de Esperanto! Mi deziras esperante komuniki la tutan miaj penzojn kaj sentojn en nia tre bela lingvo!

عودة للاعلى