Přejít k obsahu

Kiel religio aliigas homojn (se ĝi ajn aliigas)?

od uživatele robinast ze dne 2. srpna 2011

Příspěvky: 108

Jazyk: Esperanto

Koracio (Ukázat profil) 22. srpna 2011 14:10:55

Solulo diris pri Paulinho:

La respondo estas bonega, plena kun sageco, dogmaro inda por homo.

Kaj nune:

La dogmaro estas multspeca, kaj la justo estas una.

Non est lingua Latina lingua Speranta.

Latino ne estas Esperanto.

Ĉi tie parolu Esperante. Se vi volas paroli Latine, iru al latinligvaj forumoj!

darkweasel (Ukázat profil) 22. srpna 2011 14:56:16

Koracio:lingua Speranta
Lingua Esperantica rideto.gif

mihxil (Ukázat profil) 22. srpna 2011 16:50:03

Solulo:Scienco neniam povos ekspliki faktojn koncernantajn moralon, homajn sentojn, malĝojon, amon, la tutan komplikecon de homa spirita egzistado.Ja ĉio ĉi estas realo.
Laŭ mi tiaj aferoj estas tre bone kompreneblaj de el scienca, materia vidpunkto. Mi jam pli frue en tiu ĉi fadeno pri tio parolis. Mi supozas do ke ni malsamopinias, sed vi do devus reagi al mia antaŭ mesaĝo aŭ vestigi ĉi tiajn dirojn per iom da argumentoj kaj ekzemploj, alikaze la konversacio iras nenien. Ankoraŭfoje mi do asertas ke laŭ mi religio nenion kontribuas. Ni havas moralon malgraŭ religio, ne danke al ĝi. Rigardu la moralon de la malnova testamento, kiu naŭzas nin pro tio ke ni nun havas pli bonan moralon akiritan sen tiu filibro.

Solulo:Religio (kaj sekve Eklezio) kontribuis multe je la evoluo de scienco. Unuaj lernejoj, libraroj, unuaj universitatoj...
Dank'al religio, kara kolego, vi povas distingi inter la literoj "a" kaj "c", ĉar historie rigardante komence Eklezio lernigis homojn skribi kaj legi.
Ne konfuzu la organizon kun la religio mem. Estas eble ke ni dankas iom al la eklezio. Mi dubas ĉu la suma rezulto estas positiva, sed tio ne gravas. Se la eklezio efektive estas respondeca pri ekz. la ekesto de lernejoj, tiam ni danku la homojn kiuj decidis je tio, ne la religion, ĉar tiu pri tio nenion klaran preskribas.

Krome mi precipe parolis pri religio en komparo kun scienco. Scienco diras ion pri kiel funkcias realo, per kiuj scioj oni povas fari ion. En tiu kampo religio nenion kontribuas.

Se vi volas insisti ke pere de eglezio, monaĥejoj kaj homoj eble religio iel havas influon, tiam mi kompreneble cedas tion. Tio estas vera. Mi ne neos ke la Siksta Kapelo kaj la Mateo-Pasiono havas religiajn temojn. Se vi volas ni dankas al religio, sed mi persone antaŭ tio dankus al Mikelanĝelo kaj JS Bach mem.

robinast (Ukázat profil) 22. srpna 2011 18:02:30

miĥil:Ni havas moralon malgraŭ religio, ne danke al ĝi. Rigardu la moralon de la malnova testamento, kiu naŭzas nin pro tio ke ni nun havas pli bonan moralon akiritan sen tiu filibro.
Sendube. Se ne, malreligiaj regnoj (kiel nordlandoj ekzemple) devus havi pli altan krimadon ol religiaj regnoj (Usono ekzemple). Sed ĝi ne estas tiel - ĝi ja estas kontraŭe, ĉu ne?
Kaj ateistoj devus esti fiuloj - sed ĝi ree ne estas vera. Fiuloj estas kaj meze de kredantoj kaj meze de ateistoj. Kio tute malgravas, kredas oni iun supernaturan estaĝon aŭ ne - moralon, bonan aŭ malbonan, havas oni tamen.

auxro (Ukázat profil) 22. srpna 2011 20:16:35

Ekzistas ja multaj sciencfakoj kiuj okupiĝas pri "nesciencecaj" aferoj kiel moralo, rilatoj - etiko, psikologio, filozofio, literaturo, kaj aliaj sociaj sciencoj.
Due, jes, estas fakto, ke eklezio komencis fondi la unuajn universitatojn.
Sed imagu, ke dumtempe iu eklezio entute ne ekzistis.
Neniu forto bremsas sciencojn, kiel, ekzemple, astronomio, dum kelkaj jarcentoj. Ĉiuj galileoj kaj kopernikoj libere evoluigas siajn ideojn kaj havas multajn postsekvantojn. Kian statuson kaj scipovon havus ĝi hodiau - tion oni verŝajne povos ekscii nur en jaro 2500. Kaj, ekzistas neniu kruckavalira ordeno en la centro de Eŭropo. Multaj popoloj de mezeŭropo anstataŭ laciga 200-jara batalo kontraŭ kruckavaliroj konstruas sian bonfaron.
Kaj, plej grava momento, la ĉefaj religioj instigas diskriminacion laŭ kredo. Eĉ certajn krimojn ili ne kondamnas, se tio prias alireligiulon.
Kredi au serĉi Dion estas nature por homo. Sed ĉu ĉiam bezonatas religio au eklezio por tio?

Solulo (Ukázat profil) 22. srpna 2011 20:31:25

AlfRoland:
Solulo:
Ege dubinda konstato. Se oni konjektas kaj hipotezas ke religio estas ia Vero, do ne povas esti multaj "veroj". Vero estas una.
Tamen, religio estas mensogo kaj mensogoj abundas.
Senvalora, stulta konstato, inda de infano. Bonvolu pruvi konkrete ke religio estas mensogo. Nu, mi atendas.

Solulo (Ukázat profil) 22. srpna 2011 20:40:13

Koracio:Solulo diris pri Paulinho:

La respondo estas bonega, plena kun sageco, dogmaro inda por homo.
"Praeclarum responsum, sapientiae plenum, et docto homine dignum."

Malbona traduko, kara hungara kolego. Lernu latinon - lingvon pli gravan ol EO.

Kial vi tiel timas latinon, patrinon de multaj lingvoj? Eĉ la geniulo Zamehof konis ĝin! Se ne estus latino, ne estus EO.!!! Pripensu tion!

mihxil (Ukázat profil) 22. srpna 2011 20:46:11

Solulo:
AlfRoland:Tamen, religio estas mensogo kaj mensogoj abundas.
Senvalora, stulta konstato, inda de infano. Bonvolu pruvi konkrete ke religio estas mensogo. Nu, mi atendas.
La respondo estas simpla: Dio evidente ne ekzistas. Almenaŭ ne estas pli da kialo kredi je Dio ol estas por kredi je unukornuloj aŭ Sankta Nikolao. Religio asertas la malon, sekve ĝi estas mensogo.

mihxil (Ukázat profil) 22. srpna 2011 20:54:28

Solulo:hungara kolego. Lernu latinon - lingvon pli gravan ol EO.

Kial vi tiel timas latinon, patrinon de multaj lingvoj? Eĉ la geniulo Zamehof konis ĝin! Se ne estus latino, ne estus EO.!!! Pripensu tion!
Se ĉiu ĉiuokaze lernu latinon, tiam esperanto estas iom superflua, ĉu ne?

Nu, fakte mi dirus ke mi dubas ĉu latino estas pli grava ol esperanto. Ambaŭ ŝajnas al mi preskaŭ absolute malgravaj. Lernu la anglan, tiu lingvo ja estas objektive grava.

Solulo (Ukázat profil) 22. srpna 2011 21:00:25

miĥil:
Solulo:
AlfRoland:Tamen, religio estas mensogo kaj mensogoj abundas.
Senvalora, stulta konstato, inda de infano. Bonvolu pruvi konkrete ke religio estas mensogo. Nu, mi atendas.
La respondo estas simpla: Dio evidente ne ekzistas. Almenaŭ ne estas pli da kialo kredi je Dio ol estas por kredi je unukornuloj aŭ Sankta Nikolao. Religio asertas la malon, sekve ĝi estas mensogo.
Ooooo, jes! Nun mi fine komprenis. Mi adorkliniĝas antaŭ vian saĝecon, saĝulega viro kaj filosofo. Mi jam ne estas digna diskuti kun Via Moŝto.

Zpět na začátek