Zum Inhalt

Kiel religio aliigas homojn (se ĝi ajn aliigas)?

von robinast, 2. August 2011

Beiträge: 108

Sprache: Esperanto

Solulo (Profil anzeigen) 22. August 2011 21:06:28

miĥil:
Lernu la anglan, tiu lingvo ja estas objektive grava.
Yeap! Sure thing, body. Keep it up! Sure thing! East or West English language is the best! rido.gif

mihxil (Profil anzeigen) 22. August 2011 22:11:07

Solulo:Ooooo, jes! Nun mi fine komprenis. Mi adorkliniĝas antaŭ vian saĝecon, saĝulega viro kaj filosofo. Mi jam ne estas digna diskuti kun Via Moŝto.
Ni eble nun konstatu ke ne nur religio mem estas mensogo, sed ankaŭ ke ties anoj estas mensogemaj, ĉar almenaŭ mi kredas neniun vorton de la ĉi-supro.

AlfRoland (Profil anzeigen) 23. August 2011 10:10:52

Solulo:
Senvalora, stulta konstato, inda de infano.
Marko 10:1

antoniomoya (Profil anzeigen) 23. August 2011 12:23:27

Religioj, tiel kiel ili ekzistas aŭ montriĝas ĉi-monde, estas... ni diru, nefidindaj.

Sed oficialaj religioj ne estas la sola vojo serĉi la Veron.

Eble vi ĉiuj duonpravas rilate oficialajn religiojn, sed serĉu aliloke.
Eble vi tie trovos interesajn neatenditajn respondojn (precipe la nekredantoj) rideto.gif

Amike.

cellus (Profil anzeigen) 24. August 2011 13:51:38

Kelkfoje mi faris amuzan eksperimenton kiam mi diskutis kun kristanoj. Mi asertis per tute serioza mieno ke mi kredas je fantonoj, vi scias tiaj spiritoj de mortintoj kiuj montras sin. Ili estas la animoj de iam vivantaj homoj. La respondo kiun mi tiam ricevas estas ke tiajn stultaĵojn oni ne povas kredi. Kaj vi povas mem ripeti la eksperimenton. Diru al pastro de iu ajn kristana speco ke vi kredas je fantomoj aŭ helpaj spiritoj. En la plej granda nombro de kazoj vi certe ricevos la respondon ke vi estas stulta, aŭ ke vi ne lasu vin trompi de tiaj stultaĵoj. Sed kial: ĉu fantomo estas malpli prikredebla ol ia nevidebla dio? Laŭ mia kompreno "ne".

Kaj mi devas honeste diri, ke mi ne povas kompreni kiel plenkreska, bone edukita persono povas kredi je Dio. Sufiĉas pricerbumi la teodicean problemon. Kaj konsiderante kiel certaj eklezioj uzas la monon kiun homoj per ŝvito kaj klopodo havigas al ili, do oni fariĝas pli malkredema.

Solulo (Profil anzeigen) 24. August 2011 16:52:09

cellus:

Kaj mi devas honeste diri, ke mi ne povas kompreni kiel plenkreska, bone edukita persono povas kredi je Dio. Sufiĉas pricerbumi
Mi pricerbumas kaj pricerbumas kaj mi ne povas kompreni kiel tia persono NE kredas je Dio.

Ateismo estis moda en la 19a jarcento kiam homo eltrovis vapormaŝinon kaj telegrafon, sed nun post tia evoluo de la scienco...?
Mi pricerbumas kaj mi ne povas kompreni.
Eble mi ne estas bone edukita kaj plenkreska.

okulumo.gif

Algis (Profil anzeigen) 25. August 2011 15:29:37

multaj parolas nur de unu flanko, ne dezirante kompreni, ke ekzistas multaj mondkonceptoj. Do, mi rekomendas tralegi almenaŭ mallongan prezentadon en Lernu.
Premu: Kursoj-Altnivelaj-Laŭ mia opinio

cellus (Profil anzeigen) 25. August 2011 20:17:24

Solulo:
cellus:

Mi pricerbumas kaj pricerbumas kaj mi ne povas kompreni kiel tia persono NE kredas je Dio.

Ateismo estis moda en la 19a jarcento kiam homo eltrovis vapormaŝinon kaj telegrafon, sed nun post tia evoluo de la scienco...?
Mi pricerbumas kaj mi ne povas kompreni.
Eble mi ne estas bone edukita kaj plenkreska.

okulumo.gif
Ĉar mi nun estas tia homo kiu ne kredas je dio, indas ke mi provas klarigi kiel mi povas alveni al tia stranga sinteno.

Se vi rigardas la vivon ĉirkaŭ vi, ne estas multaj indikoj pri ekzisto de dio, almenaŭ ne en tia formo kiun donas la religio al la fenomeno.

Oni diras ke Dio estas amo. Do tia amo ke Li sendas super la homoj cunamoj? Kaj dum la homoj provas serĉi protekton kontraŭ la altaj ondoj ili preĝas pri helpo de la Eternulo, dum kiam la eternulo sidas supre en sia ĉielo kaj cerbumas: "Ĉu ili nun sukcesos savi sin aŭ ne?" Se Dio vere ekzistas kaj interesiĝas pri tio kio okazas sur la tero, Li evidente vidas la homojn kiel formikoj (kaj la diferenco en grandeco inter la Kreinto de la Universo kaj homo devas esti ankoraŭ pli granda ol inter homo kaj formiko). Do tia Dio havas la universon kiel miniaturon kun kiu Li ludas.

Krome homoj ne kredas pri Dio kiel realaĵo, ĉar se jes, neniu ŝtelus aŭ mortigus. Sed ni ja scias ke la homoj rigardas Dion kiel supervidan kameron sen filmo, atrapon, anstataŭaĵon! Ili faras siajn krimojn kaj iras dimanĉe al la preĝejo kaj estas pardonitaj de Dio!

Ĉiuj religioj, ne nur la kristana, predikas ofte malriĉecon, sed kolektas por si mem ĉiam pli grandajn trezorojn, kaj ili ĉiam volas pli. Pli. PLI! da mono.

La religio estas unu el la stadioj de evoluo de la homa specio. Ĝi estis maniero klarigi la mondon. Pensu pri la ideoj ke la fulmotondro estis iam Dio. Oni lernis pli. La kreado de nevidebla Dio estis geniala eltrovaĵo. Kio ne malhelpis ke oni devis konstrui grandegajn domojn al la nevideblulo! Oni ekpensas pri "Novaj vestaĵoj de la imperiestro" de Hans Christian Andersen.

La plej granda nombro da homoj traktas Dion kiel io neekzistanta. Komparu la agojn kaj ne pensu pri kion ili diras.

Oni povas kompari la religion al ia scienca doktrino kiun homoj lasis por pli bona, sed restas homoj kiuj ankoraŭ apogas la malnovan sciencon! Tio estas la funkcio de la hodiaŭaj religioj.

La religioj povas ekzisti nur pro la sufero kaj malriĉeco de homoj. Tuj kiam la bonstato fariĝos pli granda, la religioj mortos. Ĉiuj scias tion. Religiojn nutras malriĉeco kaj neklereco.

Zurück nach oben