본문으로

Frenezulo aŭ Teroristo

글쓴이: Demian, 2011년 8월 3일

글: 21

언어: Esperanto

mihxil (프로필 보기) 2011년 8월 3일 오후 8:36:20

darkweasel:
hm...
tamen li ne volis komenci militon kontraŭ lando sed kontraŭ la socialdemokratia registaro kiu laŭ li estas tro tolerema kontraŭ islamo.

krome ĉu li ne kredas ke la lando jam ESTAS en stato de milito kaj ne ke indas komenci militon?
Mi ne scias. Kaj eĉ ne tre gravas. Se lando ne estas jam en milito, eblas deklari tion. Se ne temas pri lando, ankaŭ tio ne plu gravas, ĉar la nova retoriko de usono kaj la eŭropaj populistoj jam ekstreĉis la tutan koncepton. Ne tre interesas min la cerbaj nodoj de teroristo, li sendube iel trovis por si pravigon. Se li pro tio frenezas, la duona mondo estas freneza nuntempe.

Tio lasta cetere ŝajnas eĉ veri.

zan (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오전 12:14:04

Laŭ lernu!-vortaro "teroro" estas "planita terurado de popolo per murdoj, torturoj aŭ aliaj kruelaĵoj". Sed ĝenerale "teroro" estas "murdoj pro politika celo ekster milito". Li sendube havis politikan celon, kaj mi taksas lin teroristo.

Japanaj ĵurnaloj malmulte informas pri BREVIK. Mi nur imagas pri li, ke li estis soleca knabo, kiu sentis sin mizera. Tiaj personoj troviĝas ankaŭ en Japanio, kaj iuj el ili fakte faris murdojn en strato, stacidomo kaj lernejo. Ili ne havis politikan celon kaj estis nuraj frenezuloj, sed kio estas malsama en la koro de BREVIK ol en tiuj de tiaj solecaj murdintoj? Se li estus feliĉa knabo, li ne fariĝus teroristo. Tio tute eblus en paca kaj riĉa Norvegio, ĉu ne?

Osama bin LADEN estis vera teroristo, kiun naskis malbona mondo. Eĉ se li mem ne fariĝus teroristo, aliaj fariĝus.

Demian (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오전 4:53:41

darkweasel:kio laŭ mi faras breivik freneza estas ke li kredas ke tio kion li faris tute ne estis kontraŭleĝa ĉar li estas en milito kaj en milito oni povas fari tiajn aĵojn.

tial li estas ne nur teroristo sed ankaŭ frenezulo kiu imagas neverajn aferojn.

ĉu bin laden diris ion similan?
[LISTO]
Ludo per vortoj. Legu ĝin:

Kio, laŭ mi, faras Laden freneza estas, ke li kredas ke tio, kion li faris tute ne estis kontraŭleĝa (leĝo de dio = Korano) ĉar li estas en milito kaj en milito oni povas fari tiajn aĵojn.[/list]
zan:Se li (Breivik) estus feliĉa knabo, li ne fariĝus teroristo. Tio tute eblus en paca kaj riĉa Norvegio, ĉu ne?

Osama bin LADEN estis vera teroristo, kiun naskis malbona mondo. Eĉ se li mem ne fariĝus teroristo, aliaj fariĝus.
[LISTO]
La saman oni povas diri pri Laden, ĉu ne?

Laŭ Vikipedia artikolo (Kredoj kaj Ideologio) pri Laden: Bin Laden also said only the restoration of Sharia law would "set things right" in the Muslim world, and that alternatives such as "pan-Arabism, socialism, communism, democracy" must be opposed.

Alivorte, oni ankaŭ povas diri ke liaj (de Laden) "intencoj" estis bonaj, nur li estis iomete "freneza" kaj ne nur "teroristo" kiel Breivik. Li volis "to set things right" en la araba mondo.

Kaj kiel vi difinos "malbonan mondon"? Tie ĉi, en Barato, oni (precipe virinoj sed ankaŭ pli ol 60% baratanoj entute) piecas penisojn. Ĉu tio faras ĉiujn baratanojn malbona? rideto.gif[/list]========

Mi ne intencas provi ke Laden estis bona kaj Breivik estas malbona. Mi intencas montri ke ni estas hipokritaj. Kiam blondaj, blankuloj murdas popolojn ni diras ke ili estas FRENEZULOJ sed kiam la saman faras islamanoj aŭ koloraj popoloj oni diras ke ili estas TERORISTOJ.

Tio kaŭzas diferencon en popola opinio. Kiam oni pensas pri frenezulo, oni imagas ke li bezonas konsilon kaj simpation. Sed kiam oni pensas pri teroristo, oni nur opinias ke li meritas malamon kaj ne eĉ meritas pluvivi.

mihxil (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오전 5:51:51

Demian:Mi intencas montri ke ni estas hipokritaj. Kiam blondaj, blankuloj murdas popolojn ni diras ke ili estas FRENEZULOJ sed kiam la saman faras islamanoj aŭ koloraj popoloj oni diras ke ili estas TERORISTOJ.
Alia diferenco estas ke Breivik ŝajnas esti solulo. Ĉe teroristoj mi ja kutimas pensi pri anoj de iaj organizoj. Bin Laden ekz. estis ano kaj eĉ estro de Al-Kaida. Soleco pli pensigas pri frenezo. Grupaneco pli pensigas pri politiko, sekve pri terorismo.

Mi celas ke ne estas nepre tuj sugesti rasisman hipokritecon. Ekzistas aliaj malsamoj ol 'raso' kaj religio inter individuo kia Breivik kaj islamaj murdistoj kiaj Bouyeri, kiuj efektive anas en politika grupo.

Demian:Kiam oni pensas pri frenezulo, oni imagas ke li bezonas konsilon kaj simpation.
Mi ne pensas ke Breivik renkontas multan simpation, eĉ malgraŭ sia unta statuso kiel frenezulo.

Demian (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오전 6:46:48

miĥil:Alia diferenco estas ke Breivik ŝajnas esti solulo.
Ĉu Bin LADEN ne estis solulo antaŭ li fondis Al Qaeda-on? rideto.gif

miĥil:Ĉe teroristoj mi ja kutimas pensi pri anoj de iaj organizoj.
Tio estas grava punkto. Mi devas konsideri tiun ĉi antaŭ diri ion.

miĥil:Mi celas ke ne estas nepre tuj sugesti rasisman hipokritecon. Ekzistas aliaj malsamoj ol 'raso' kaj religio inter individuo kia Breivik kaj islamaj murdistoj kiaj Bouyeri, kiuj efektive anas en politika grupo.
Kiuj estas tiuj malsamoj? rideto.gif

Mi opinias ke se norvega polico ne arestus Anders-on BREIVIK, ulo fondus tian aron, kia Al Qaeda estas. Sekve, unu malsamo estas ke Breivik ne havis ŝancon fondi ian aron.

3rdblade (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오전 8:12:58

Teroristoj uzas malicajn metodojn por gajni ion. Frenezuloj ne povas tiun fari, kaj ne zorgas. Ili nur volas detrui kaj ĥaosigi.

Se la murdisto volas gajni ion por ia 'movado', li estas teroristo. Se ne, li estas simpla frenezulo.

Ĉiuokaze, li ja estas kriminulego.

AlfRoland (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오전 8:45:50

”Teroristo” aŭ ”Frenezulo”? Ŝajnas al mi ke ne temas pri kompareblaj terminoj. Miaokule Breivik estas teroristo ĉar li volas perforte ŝanĝi la socion. Probable li ankaŭ estas freneza (mense malsana), sed tio do estas klarigo kial li ekestis teroristo. Lia emo ornami sin per fiktivaj ordenoj ŝajnigas ke li estas grave mense malsana. Enketoj pri ĉi tiaj aferoj estas tute sensencaj.

Demian (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오후 4:02:00

3rdblade:Teroristoj uzas malicajn metodojn por gajni ion.
Ĉu metodoj de Breivik ne estas malicaj? Kaj ĉu ne volis gajni ion?

Nek Breivik nek Laden volis gajni ion materian por ili mem, ili nur volis gajni ion pro siaj propraj popoloj.

3rdblade:Frenezuloj ne povas tiun fari, kaj ne zorgas. Ili nur volas detrui kaj ĥaosigi.
Laden detruis pli ol Breivik detrui. Ĉu tio signifas ke Laden estas pli freneza ol Breivik?

====

AlfRoland:Probable li ankaŭ estas freneza (mense malsana), sed tio do estas klarigo kial li ekestis teroristo.
Ĉu vi ankaŭ diros la saman pri Laden?

====

Fakte, ion saman okazis en Panĝabo, Barato en jaroj 1980-aj. Tiutempe, kiam siĥoj mortis eĉ kvar aŭ kvin hinduojn, amaskomunikiloj diris ke ĝi estis 'masakro'. Sed kiam hinduoj mortis pli ol 3,000 siĥojn en 1984 en Nov-Delhio, amaskomunikiloj diris ke ĝi estis 'tumulto'.

AlfRoland (프로필 보기) 2011년 8월 4일 오후 6:20:22

Demian:

AlfRoland:Probable li ankaŭ estas freneza (mense malsana), sed tio do estas klarigo kial li ekestis teroristo.
Ĉu vi ankaŭ diros la saman pri Laden?
Ke Bin Laden estis teroristo certe kaj vi kaj mi opinias. Homo kiu senhezite instigas mortigon de tre multaj homoj el mia vidpunkto estas freneza. Tamen - kio estas frenezio?

Pri Breivik ĵurnaloj ĉi tie raportas ke li en la malliberejo postulas ke norvega registaro demisiu kaj li mem havu gvidan rolon en nova registaro - ĉu freneze???

En Norvegujo multaj homoj esprimis malŝarĝiĝon ke norvego kaj ne islamista teroristo kulpas pri tiuj krimegoj.

zan (프로필 보기) 2011년 8월 5일 오전 1:45:48

Demian:
zan:Se li (Breivik) estus feliĉa knabo, li ne fariĝus teroristo. Tio tute eblus en paca kaj riĉa Norvegio, ĉu ne?

Osama bin LADEN estis vera teroristo, kiun naskis malbona mondo. Eĉ se li mem ne fariĝus teroristo, aliaj fariĝus.
[LISTO]
La saman oni povas diri pri Laden, ĉu ne?

Laŭ Vikipedia artikolo (Kredoj kaj Ideologio) pri Laden: Bin Laden also said only the restoration of Sharia law would "set things right" in the Muslim world, and that alternatives such as "pan-Arabism, socialism, communism, democracy" must be opposed.

Alivorte, oni ankaŭ povas diri ke liaj (de Laden) "intencoj" estis bonaj, nur li estis iomete "freneza" kaj ne nur "teroristo" kiel Breivik. Li volis "to set things right" en la araba mondo.

Kaj kiel vi difinos "malbonan mondon"? Tie ĉi, en Barato, oni (precipe virinoj sed ankaŭ pli ol 60% baratanoj entute) piecas penisojn. Ĉu tio faras ĉiujn baratanojn malbona? rideto.gif[/list]
Mi intence skribis nebule "malbona mondo". Tamen ĉifoje mi malkaŝe diru mian opinion; al mi ŝajnas, ke la mondo estas preskaŭ tute malbona; tion radike kaŭzas "Okcidento", kiu koloniis kaj difektis alian parton de la mondo. Precipe islamanoj suferas, laŭ mia vido. Ili volas starigi bonan socion por ili sed ne havas bonan rimedon. Mi kompatas islamanojn pro ilia sufero. Pro tiu sufero neeviteblas, ke iuj el ili malamegas Okcidenton kaj freneziĝas. Tamen ni devas rememorigi al ni, ke plejparto de islamanoj ne subtenas teroristojn.

Ĉu Breivik havis tiom da sufero? Senkaŭza mortigo ne estas teroro.

Demian:Mi ne intencas provi ke Laden estis bona kaj Breivik estas malbona. Mi intencas montri ke ni estas hipokritaj. Kiam blondaj, blankuloj murdas popolojn ni diras ke ili estas FRENEZULOJ sed kiam la saman faras islamanoj aŭ koloraj popoloj oni diras ke ili estas TERORISTOJ.
Okcidentuloj ankaŭ faras terorismon. Usono mortigis Ladin laŭ "terora" maniero. Sed oni ne diras rekte tiel, timante ion.

다시 위로