Mesaĝoj: 8
Lingvo: Esperanto
zan (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 08:25:14
[LISTO]
Fi montras malŝaton aŭ abomenon
Ha montras ekmiron aŭ surprizon
He estas uzata precipe por altiri ies atenton
Ho estas ĝenerala ekkria vorteto por esprimi vivan senton
Per hura oni esprimas ĝojon, aprobon, entuziasmon k.s.
Nu estas ĝenerala atentiga vorto.
Per ve oni esprimas kordoloron aŭ bedaŭregon pro malfeliĉo:[/list]El kiu lingvo devenas ĉi tiuj ekkriaj vortetoj? Ĉu vi samvorte ekkrias en via gepatra lingo?
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 09:04:07
"ha", "he", "ho": multaj eŭropaj lingvoj, sed "ho" tie ne havas h-sonon
"hu ra": germane, similsone angle
"nu": eble iuj germanaj dialektoj? (sed ne la mia)
"ve": eble la germana, sed la tiea similsona vorto signifas pli ĝuste "fi"
mnlg (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 09:26:28
darkweasel:"hu ra": germane, similsone angleAnkaŭ itale (urrà).
"nu": eble iuj germanaj dialektoj? (sed ne la mia)Ĉi tiu venas de la jida. Anglalingva vikipedio diras ke verŝajne ĝi siavice venas de rusa "ну" aŭ germana "na".
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 09:35:56
mnlg:nu, mi scias nur, ke en germanlingva retbabilejo kiun mi ofte vizitas almenaŭ unu uzanto, kiu ne estas esperantisto, uzas tiun vorton fojfoje."nu": eble iuj germanaj dialektoj? (sed ne la mia)Ĉi tiu venas de la jida. Anglalingva vikipedio diras ke verŝajne ĝi siavice venas de rusa "ну" aŭ germana "na".
ŝajne do ĝi iudialekte ja ekzistas en la germana. ĉu ĝi estas zamenhofa vorto? se jes, ĝi pli verŝajne venas de la jida.
Kodegadulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 16:49:17
darkweasel:ĉu ĝi estas zamenhofa vorto? se jes, ĝi pli verŝajne venas de la jida.Mi kredas ke, jes, ĝi estas fundamenta vorto.
nikko (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 18:25:53
Kodegadulo:Pri "nu":El rusa. "Fi" ankaŭ estas en rusa.
darkweasel:ĉu ĝi estas zamenhofa vorto? se jes, ĝi pli verŝajne venas de la jida.Mi kredas ke, jes, ĝi estas fundamenta vorto.
http://en.wiktionary.org/wiki/ну
http://ru.wiktionary.org/wiki/фи
Fi estas el franca eble.
Ergazomai (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 12:26:49
Tjeri (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 12:40:04
Fi estas el franca eble.tutcerte
"Fi" en la franca estas eksmoda ekkrio, kiu montras malŝaton.