目次へ

El kiu lingvo devenas la ekkriaj vortetoj?

zan,2011年8月5日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

zan (プロフィールを表示) 2011年8月5日 8:25:14

Jen mi montras nur oficialajn.
[LISTO]
Fi montras malŝaton aŭ abomenon
Ha montras ekmiron aŭ surprizon
He estas uzata precipe por altiri ies atenton
Ho estas ĝenerala ekkria vorteto por esprimi vivan senton
Per hura oni esprimas ĝojon, aprobon, entuziasmon k.s.
Nu estas ĝenerala atentiga vorto.
Per ve oni esprimas kordoloron aŭ bedaŭregon pro malfeliĉo:[/list]El kiu lingvo devenas ĉi tiuj ekkriaj vortetoj? Ĉu vi samvorte ekkrias en via gepatra lingo?

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年8月5日 9:04:07

"fi": germane "pfui"
"ha", "he", "ho": multaj eŭropaj lingvoj, sed "ho" tie ne havas h-sonon
"hu ra": germane, similsone angle
"nu": eble iuj germanaj dialektoj? (sed ne la mia)
"ve": eble la germana, sed la tiea similsona vorto signifas pli ĝuste "fi"

mnlg (プロフィールを表示) 2011年8月5日 9:26:28

darkweasel:"hu ra": germane, similsone angle
Ankaŭ itale (urrà).
"nu": eble iuj germanaj dialektoj? (sed ne la mia)
Ĉi tiu venas de la jida. Anglalingva vikipedio diras ke verŝajne ĝi siavice venas de rusa "ну" aŭ germana "na".

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年8月5日 9:35:56

mnlg:
"nu": eble iuj germanaj dialektoj? (sed ne la mia)
Ĉi tiu venas de la jida. Anglalingva vikipedio diras ke verŝajne ĝi siavice venas de rusa "ну" aŭ germana "na".
nu, mi scias nur, ke en germanlingva retbabilejo kiun mi ofte vizitas almenaŭ unu uzanto, kiu ne estas esperantisto, uzas tiun vorton fojfoje.

ŝajne do ĝi iudialekte ja ekzistas en la germana. ĉu ĝi estas zamenhofa vorto? se jes, ĝi pli verŝajne venas de la jida.

Kodegadulo (プロフィールを表示) 2011年8月14日 16:49:17

Pri "nu":

darkweasel:ĉu ĝi estas zamenhofa vorto? se jes, ĝi pli verŝajne venas de la jida.
Mi kredas ke, jes, ĝi estas fundamenta vorto.

nikko (プロフィールを表示) 2011年8月14日 18:25:53

Kodegadulo:Pri "nu":

darkweasel:ĉu ĝi estas zamenhofa vorto? se jes, ĝi pli verŝajne venas de la jida.
Mi kredas ke, jes, ĝi estas fundamenta vorto.
El rusa. "Fi" ankaŭ estas en rusa.

http://en.wiktionary.org/wiki/ну

http://ru.wiktionary.org/wiki/фи

Fi estas el franca eble.

Ergazomai (プロフィールを表示) 2011年8月31日 12:26:49

Pri "ve", mi ĉiam pensis ke ĝi devenis de la latina vorto vae. Ĉu tio malveras do?

Tjeri (プロフィールを表示) 2011年8月31日 12:40:04

Fi estas el franca eble.
tutcerte

"Fi" en la franca estas eksmoda ekkrio, kiu montras malŝaton.

先頭にもどる