글: 8
언어: Esperanto
zan (프로필 보기) 2011년 8월 5일 오전 8:25:14
[LISTO]
Fi montras malŝaton aŭ abomenon
Ha montras ekmiron aŭ surprizon
He estas uzata precipe por altiri ies atenton
Ho estas ĝenerala ekkria vorteto por esprimi vivan senton
Per hura oni esprimas ĝojon, aprobon, entuziasmon k.s.
Nu estas ĝenerala atentiga vorto.
Per ve oni esprimas kordoloron aŭ bedaŭregon pro malfeliĉo:[/list]El kiu lingvo devenas ĉi tiuj ekkriaj vortetoj? Ĉu vi samvorte ekkrias en via gepatra lingo?
darkweasel (프로필 보기) 2011년 8월 5일 오전 9:04:07
"ha", "he", "ho": multaj eŭropaj lingvoj, sed "ho" tie ne havas h-sonon
"hu ra": germane, similsone angle
"nu": eble iuj germanaj dialektoj? (sed ne la mia)
"ve": eble la germana, sed la tiea similsona vorto signifas pli ĝuste "fi"
mnlg (프로필 보기) 2011년 8월 5일 오전 9:26:28
darkweasel:"hu ra": germane, similsone angleAnkaŭ itale (urrà).
"nu": eble iuj germanaj dialektoj? (sed ne la mia)Ĉi tiu venas de la jida. Anglalingva vikipedio diras ke verŝajne ĝi siavice venas de rusa "ну" aŭ germana "na".
darkweasel (프로필 보기) 2011년 8월 5일 오전 9:35:56
mnlg:nu, mi scias nur, ke en germanlingva retbabilejo kiun mi ofte vizitas almenaŭ unu uzanto, kiu ne estas esperantisto, uzas tiun vorton fojfoje."nu": eble iuj germanaj dialektoj? (sed ne la mia)Ĉi tiu venas de la jida. Anglalingva vikipedio diras ke verŝajne ĝi siavice venas de rusa "ну" aŭ germana "na".
ŝajne do ĝi iudialekte ja ekzistas en la germana. ĉu ĝi estas zamenhofa vorto? se jes, ĝi pli verŝajne venas de la jida.
Kodegadulo (프로필 보기) 2011년 8월 14일 오후 4:49:17
darkweasel:ĉu ĝi estas zamenhofa vorto? se jes, ĝi pli verŝajne venas de la jida.Mi kredas ke, jes, ĝi estas fundamenta vorto.
nikko (프로필 보기) 2011년 8월 14일 오후 6:25:53
Kodegadulo:Pri "nu":El rusa. "Fi" ankaŭ estas en rusa.
darkweasel:ĉu ĝi estas zamenhofa vorto? se jes, ĝi pli verŝajne venas de la jida.Mi kredas ke, jes, ĝi estas fundamenta vorto.
http://en.wiktionary.org/wiki/ну
http://ru.wiktionary.org/wiki/фи
Fi estas el franca eble.
Ergazomai (프로필 보기) 2011년 8월 31일 오후 12:26:49
Tjeri (프로필 보기) 2011년 8월 31일 오후 12:40:04
Fi estas el franca eble.tutcerte
"Fi" en la franca estas eksmoda ekkrio, kiu montras malŝaton.