Към съдържанието

Albumoj de 'Persone' havebla senkoste

от mountainash, 06 август 2011

Съобщения: 12

Език: Esperanto

mountainash (Покажи профила) 06 август 2011, 01:15:56

Se oni jam skribis pri tiu temo en la forumo, pardonu min.

Hieraŭ mi provis aĉeti du albumoj de la bando Persone. Ĉe la retbutiko 'Vinilkosmo' la albumoj estis portempe nehavebla. Poste, mi legis la paĝaron de 'Persone', kaj ĝojis, ĉar la du albumoj estas nun havebla senkoste per elŝuti. shoko.gif

http://bertilow.com/persone/albumoj.html

Ĉu ni aldonu tiun informon ĉe la Lernu-paĝo pri Persone? (Mi scias, ke estas jam ligilo al ilia retpaĝo.)

darkweasel (Покажи профила) 06 август 2011, 07:54:17

la retpaĝo ĉe mi nun ŝajnas ne funkcii sed se temas pri "povus esti simple" k "en la spegulo" tio ĉi ne estas novaĵo.

qwertz (Покажи профила) 06 август 2011, 11:07:27

Kun Fajarfokso mi nuntempe povas ricevi retpaĝo http://bertilow.com/persone/albumoj.html korekte.

darkweasel (Покажи профила) 06 август 2011, 11:11:37

qwertz:Kun Fajarfokso mi nuntempe povas ricevi retpaĝo http://bertilow.com/persone/albumoj.html korekte.
jes nun ĉio eblas. kulpis ne la retumilo sed la iom kaprica sendrata retkonekto kiun mi havas tie ĉi.

nu, kiel mi diris, tio ĉi ne novas. lango.gif

qwertz (Покажи профила) 06 август 2011, 11:43:08

darkweasel:
nu, kiel mi diris, tio ĉi ne novas. lango.gif
Eble por vi. Sed, ĉu eble al aliajn? okulumo.gif

darkweasel (Покажи профила) 06 август 2011, 17:59:32

qwertz:
darkweasel:
nu, kiel mi diris, tio ĉi ne novas. lango.gif
Eble por vi. Sed, ĉu eble al aliajn? okulumo.gif
nu, novecon oni povas mezuri objektive, kaj el objektiva vidpunkto io, kio estas jam de pluraj jaroj, ne novas.

tio estas sendependa de tio, kiu jam scias ĝin. ni tamen lasu tiun ĉi ne tre sencoplenan diskuton.

mnlg (Покажи профила) 06 август 2011, 20:01:37

darkweasel:nu, novecon oni povas mezuri objektive, kaj el objektiva vidpunkto io, kio estas jam de pluraj jaroj, ne novas.
Mi ne samopinias. Fakte tiu informo estis nova al mi, kaj mi dankas la afiŝinton. Se vi jam sciis pri ĝi, tre bone! ridulo.gif

qwertz (Покажи профила) 06 август 2011, 22:19:34

darkweasel:
qwertz:
darkweasel:
nu, kiel mi diris, tio ĉi ne novas. lango.gif
Eble por vi. Sed, ĉu eble al aliajn? okulumo.gif
nu, novecon oni povas mezuri objektive, kaj el objektiva vidpunkto io, kio estas jam de pluraj jaroj, ne novas.

tio estas sendependa de tio, kiu jam scias ĝin. ni tamen lasu tiun ĉi ne tre sencoplenan diskuton.
Kiun estas "ni"? Ĉu vi voĉdoniĝis pri paroli kunnome de ia grupon? okulumo.gif

Kunar (Покажи профила) 06 август 2011, 22:49:49

Mi memoras, ke mi kreis iun specialan version de la albumo fine de 2007. Do tio estas tute ne novaĵo.

La alia afero estas, kaj pravas alparoli tion, ke novuloj unue malfacile trovas fontojn de senpaga Esperanto-muziko. Dum multaj jaroj mi kompilis tian liston da TTT-paĝoj. Certe indas fari tion denove.

Anstataŭ sole reklami la du senpagajn Persone-albumojn, mi forte rekomendas (re)krei ian liston. Tio ne nur kontentigos pli multajn homojn; tio taŭgas ankaŭ por montri kio entute jam ekzistas senpage en la interreto. (Eĉ spertaj esperantistoj kutime miras, kiam oni prezentas tion!)

Se lernu.net (kiun mi delonge ne vizitis) disponigas iun specifan paĝon pri Esperanto-muziko aŭ -kulturo, mi volonte aldonos ĉiujn fontojn kiujn mi konas.

mountainash (Покажи профила) 06 август 2011, 23:41:51

Dankon por respondi. Mi ne sciis, ĉu estis novaĵo, ĉu ne estis novaĵo. Mi pensis, ke eble ĉi tiu informo povus helpi iun, iun ajn. Ŝajnas ke ĝi helpis almenaŭ unu personon.

Mi konsentas, ke estus bone se iu ĝisdatigus la Lernu-retpaĝon (http://en.lernu.net/biblioteko/muziko/index.php). okulumo.gif

Обратно нагоре