Albumoj de 'Persone' havebla senkoste
de mountainash, 2011-aŭgusto-06
Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
mountainash (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 01:15:56
Hieraŭ mi provis aĉeti du albumoj de la bando Persone. Ĉe la retbutiko 'Vinilkosmo' la albumoj estis portempe nehavebla. Poste, mi legis la paĝaron de 'Persone', kaj ĝojis, ĉar la du albumoj estas nun havebla senkoste per elŝuti.
http://bertilow.com/persone/albumoj.html
Ĉu ni aldonu tiun informon ĉe la Lernu-paĝo pri Persone? (Mi scias, ke estas jam ligilo al ilia retpaĝo.)
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 07:54:17
qwertz (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 11:07:27
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 11:11:37
qwertz:Kun Fajarfokso mi nuntempe povas ricevi retpaĝo http://bertilow.com/persone/albumoj.html korekte.jes nun ĉio eblas. kulpis ne la retumilo sed la iom kaprica sendrata retkonekto kiun mi havas tie ĉi.
nu, kiel mi diris, tio ĉi ne novas.
qwertz (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 11:43:08
darkweasel:Eble por vi. Sed, ĉu eble al aliajn?
nu, kiel mi diris, tio ĉi ne novas.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 17:59:32
qwertz:nu, novecon oni povas mezuri objektive, kaj el objektiva vidpunkto io, kio estas jam de pluraj jaroj, ne novas.darkweasel:Eble por vi. Sed, ĉu eble al aliajn?
nu, kiel mi diris, tio ĉi ne novas.
tio estas sendependa de tio, kiu jam scias ĝin. ni tamen lasu tiun ĉi ne tre sencoplenan diskuton.
mnlg (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 20:01:37
darkweasel:nu, novecon oni povas mezuri objektive, kaj el objektiva vidpunkto io, kio estas jam de pluraj jaroj, ne novas.Mi ne samopinias. Fakte tiu informo estis nova al mi, kaj mi dankas la afiŝinton. Se vi jam sciis pri ĝi, tre bone!
qwertz (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 22:19:34
darkweasel:Kiun estas "ni"? Ĉu vi voĉdoniĝis pri paroli kunnome de ia grupon?qwertz:nu, novecon oni povas mezuri objektive, kaj el objektiva vidpunkto io, kio estas jam de pluraj jaroj, ne novas.darkweasel:Eble por vi. Sed, ĉu eble al aliajn?
nu, kiel mi diris, tio ĉi ne novas.
tio estas sendependa de tio, kiu jam scias ĝin. ni tamen lasu tiun ĉi ne tre sencoplenan diskuton.
Kunar (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 22:49:49
La alia afero estas, kaj pravas alparoli tion, ke novuloj unue malfacile trovas fontojn de senpaga Esperanto-muziko. Dum multaj jaroj mi kompilis tian liston da TTT-paĝoj. Certe indas fari tion denove.
Anstataŭ sole reklami la du senpagajn Persone-albumojn, mi forte rekomendas (re)krei ian liston. Tio ne nur kontentigos pli multajn homojn; tio taŭgas ankaŭ por montri kio entute jam ekzistas senpage en la interreto. (Eĉ spertaj esperantistoj kutime miras, kiam oni prezentas tion!)
Se lernu.net (kiun mi delonge ne vizitis) disponigas iun specifan paĝon pri Esperanto-muziko aŭ -kulturo, mi volonte aldonos ĉiujn fontojn kiujn mi konas.
mountainash (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 23:41:51
Mi konsentas, ke estus bone se iu ĝisdatigus la Lernu-retpaĝon (http://en.lernu.net/biblioteko/muziko/index.php).