Đi đến phần nội dung

Ĉu Esperanto estas bela lingvo...

viết bởi Solulo, Ngày 06 tháng 8 năm 2011

Tin nhắn: 31

Nội dung: Esperanto

Solulo (Xem thông tin cá nhân) 20:06:59 Ngày 11 tháng 8 năm 2011

geo63:

pole "butem w mordę" (per boto al buŝaĉo) sonas kiel germane "guten Morgen".
rideto.gif Tio memorigas la ridigan unuan lecjionon de pola lingvo al la angloj, kiun vi verŝajne konas:
"Odd peer doll she tea who you spear dull I stunt, peace do."
(nur por ensekretigitoj rideto.gif )Ni ne traduku tion.

zan (Xem thông tin cá nhân) 00:04:02 Ngày 12 tháng 8 năm 2011

darkweasel:eble plia kaŭzo de nia takso de lingvoj kiel (mal)belajn estas nia imago de iliaj parolantoj kaj landoj.
...
kaj la angla estas la lingvo de moderneco, de progreso.
Haha, por mi la angla lingvo estas lingvo de terure militema malaminda ŝtato. Sed mi ne malŝatas la lingvon kaj ties ĉiujn landanojn. Ĉiu lando havas diversajn flankojn, malamindajn kaj amindajn. Tamen plejparto de "malsaĝuloj(?)" taksas lingvojn surbaze de unuflanka imago.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 04:56:19 Ngày 12 tháng 8 năm 2011

La belsono estas en la orelo de la aŭskultanto.

Solulo (Xem thông tin cá nhân) 18:49:45 Ngày 12 tháng 8 năm 2011

cellus:La belsono estas en la orelo de la aŭskultanto.
Mi kuraĝus aldoni, ke estas pli facile pritaksi kaj aprecii belecon de lingvo se oni tute ne konas ĝin.
Mi komparus ĉi tion al muziko. Ŝajnas al mi, ke impresiĝema, sentema persono vidas (aŭdas) pli da beleco en muziko ol profesia muzikisto kiu koncentrighas je detaloj, notoj ktp.

jpablo68 (Xem thông tin cá nhân) 21:50:44 Ngày 12 tháng 8 năm 2011

mi opinas ke Esperanto estas bela lingvo ĉar ĝi estas simpla, kaj por mi la simplajn aĵojn estas la pli belaj

geo63 (Xem thông tin cá nhân) 14:16:20 Ngày 13 tháng 8 năm 2011

zan:Haha, por mi la angla lingvo estas lingvo de terure militema malaminda ŝtato...
Tiam, eble, lernu la polan lingvon - ni, poloj, ne bataladis kontraŭ Japanujo, almenaŭ ne kiel ŝtato (dum la lasta mondmilito kelkaj poloj povis esti en amerikanaj trupoj, poloj estas ĉieuloj - tial vi povas paroli pole en ĉiu lando en la mondo sal.gif )

zan (Xem thông tin cá nhân) 01:08:04 Ngày 15 tháng 8 năm 2011

geo63:
zan:Haha, por mi la angla lingvo estas lingvo de terure militema malaminda ŝtato...
Tiam, eble, lernu la polan lingvon - ni, poloj, ne bataladis kontraŭ Japanujo, almenaŭ ne kiel ŝtato (dum la lasta mondmilito kelkaj poloj povis esti en amerikanaj trupoj, poloj estas ĉieuloj - tial vi povas paroli pole en ĉiu lando en la mondo sal.gif )
Mi pensas, ke poloj havas ĉarman kulturon, kiun mi ŝatas. Sed mi ŝatas ankaŭ aliajn ne nur polan. Mi volis lerni diversajn lingvojn, sed mi ne kapablas por tio. Do mi prenis Esperanton, sed eble la angla pli taŭgas. Mi ne ŝatas politikon de usono sed ŝatas kantojn de usono.

Allan38 (Xem thông tin cá nhân) 02:34:01 Ngày 18 tháng 8 năm 2011

Mi estas komencanto esperantisto.

Esperanto estas bela konsekvenca neperfekta lingvon.

Serĉi perfekta lingvo estas neeble golo, Esperanto estas sufiĉa bone.

Mia gramatiko estas ne sufiĉa bone.

geo63 (Xem thông tin cá nhân) 06:14:52 Ngày 18 tháng 8 năm 2011

zan:Mi pensas, ke poloj havas ĉarman kulturon, kiun mi ŝatas. Sed mi ŝatas ankaŭ aliajn ne nur polan. Mi volis lerni diversajn lingvojn, sed mi ne kapablas por tio. Do mi prenis Esperanton, sed eble la angla pli taŭgas. Mi ne ŝatas politikon de usono sed ŝatas kantojn de usono.
Mi ŝercis pri la lernado de la pola lingvo - ĝi estas same malfacila kiel la japana (kaj multe pli malfacila ol la angla). Politikon kaj politikistojn mi ankaŭ ne ŝatas, kaj ne gravas ĉu ili estas amerikanaj, polaj aŭ alilandaj. Mi tre ŝatas la japanan kulturon, filmojn (Godzilla rido.gif, samurajoj, buŝido, ktp.) kaj muzikon - kantoj sonas tre bele se estas kantataj de japanoj (mia filino ankaŭ ilin ŝatas).

robinast (Xem thông tin cá nhân) 06:31:11 Ngày 18 tháng 8 năm 2011

Allan38:Mi estas komencanto esperantisto.

Esperanto estas bela konsekvenca neperfekta lingvon.

Serĉi perfektaN lingvoN estas neeblea golo, Esperanto estas sufiĉae bonea.

Mia gramatiko estas ne sufiĉae bonea.
'komencanto' kaj 'esperantisto' ambaŭ estas substantivoj, do oni ne povas uzi ilin kune en la maniero kiel vi faris. 'Mi estas malsperta esperantisto', ekzemple, estus korekta frazo.
Ne uzu akuzativon post 'esti' ĉar tiu verbo ne estas transitiva!
Pri uzado de a- kaj e-vortoj legu ekzemple en la vortaro dekstre (serĉi laŭe 'adjektivo' kaj 'adverbo' en eo-eo vortaro).

Duo de ekzemploj:
'kuri rapidE' - sed 'rapidA kurado'
'serĉi sukcesE' - sed 'sukcesA serĉado'

Quay lại