Al la enhavo

Junulara renkontiĝo en Londono

de Polako, 2011-aŭgusto-07

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Polako (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 20:51:24

Saluton homoj

Mi simple volas anonci ke je la 10a kaj 11a de Septembro okazos en Londono la somera/aŭtuna renkontiĝo de la Junularo Esperantista Brita (JEB).

Informojn pri programo, aliĝilon, kaj aliajn aferojn oni povas trovi en nia retpaĝo ĉi tie.

Ĝi estas tre bona okazo por tiuj kiuj loĝas en Britio konatiĝi kun aliaj junaj esperantistoj de la lando.

Kaj ankaŭ estas tre bona ekskuzo por la eksterlandanoj veni viziti Londonon, ĉu ne?

Do, estu ĉiuj bonvenaj.

Amike

Dudu

Lom (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 21:41:03

Yuupiiiii ... mi iros. okulumo.gif

mateno (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-08 00:47:16

Vaŭ ridulo.gif) mojosege!! ankaŭ mi certe iros ridulo.gif

Polako (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 20:30:31

Nu homoj, la tumultoj ĉi tie en londono jam finiĝis, do ne timu veni.

=)

EdRobertson (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-16 12:52:41

Polako:Saluton homoj

Mi simple volas anonci ke je la 10a kaj 11a de Septembro okazos en Londono la somera/aŭtuna renkontiĝo de la Junularo Esperantista Brita (JEB).

Informojn pri programo, aliĝilon, kaj aliajn aferojn oni povas trovi en nia retpaĝo ĉi tie.
Mi havas problemon atingi la paĝon ... malgajo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-16 13:48:06

EdRobertson:
Polako:Saluton homoj

Mi simple volas anonci ke je la 10a kaj 11a de Septembro okazos en Londono la somera/aŭtuna renkontiĝo de la Junularo Esperantista Brita (JEB).

Informojn pri programo, aliĝilon, kaj aliajn aferojn oni povas trovi en nia retpaĝo ĉi tie.
Mi havas problemon atingi la paĝon ... malgajo.gif
ĉu? ĉe mi ĝi funkcias bone.

Polako (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-16 20:01:43

darkweasel:
EdRobertson:
Polako:Saluton homoj

Mi simple volas anonci ke je la 10a kaj 11a de Septembro okazos en Londono la somera/aŭtuna renkontiĝo de la Junularo Esperantista Brita (JEB).

Informojn pri programo, aliĝilon, kaj aliajn aferojn oni povas trovi en nia retpaĝo ĉi tie.
Mi havas problemon atingi la paĝon ... malgajo.gif
ĉu? ĉe mi ĝi funkcias bone.
Do, eble provu simple eniri en nia retejo: http://www.jeb.org.uk/
kaj serĉu kie estas skribita "events".

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-16 20:07:42

La kialo, ke funkcias nek tiu ligilo nek la maniero, kiun vi donas, estas, ke la paĝo havas cimon (sur mia poŝtelefono tio funkciis, sed ne tie ĉi sur mia komputilo).

Laŭ la erarmesaĝo donita de Firefox, estas senfina iteracio en la alidirektoj.

Lom (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-17 09:55:00

Jes, ĉe mi ankaŭ ĝi ne funkcias kaj en Firefox, mi ankaŭ obtenas senfinan iteracion kelkfoje: http://www.jeb.org.uk/eo/403.shtml/403.shtml/403.s......

tepr (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-17 12:05:59

Saluton homoj,

Verŝajne temas pri riparaĉo, kiun ni metis en la paĝaron por solvi iun problemon. Mi ĵus metis novan solvon, kaj mi esperas ke ĝi funkcios ekde nun senprobleme. Sed se vi daŭre spertas problemojn, bonvolu sciigi min. ridulo.gif

Amike,
Thomas.

Reen al la supro