Więcej

Junulara renkontiĝo en Londono

od Polako, 7 sierpnia 2011

Wpisy: 11

Język: Esperanto

Polako (Pokaż profil) 7 sierpnia 2011, 20:51:24

Saluton homoj

Mi simple volas anonci ke je la 10a kaj 11a de Septembro okazos en Londono la somera/aŭtuna renkontiĝo de la Junularo Esperantista Brita (JEB).

Informojn pri programo, aliĝilon, kaj aliajn aferojn oni povas trovi en nia retpaĝo ĉi tie.

Ĝi estas tre bona okazo por tiuj kiuj loĝas en Britio konatiĝi kun aliaj junaj esperantistoj de la lando.

Kaj ankaŭ estas tre bona ekskuzo por la eksterlandanoj veni viziti Londonon, ĉu ne?

Do, estu ĉiuj bonvenaj.

Amike

Dudu

Lom (Pokaż profil) 7 sierpnia 2011, 21:41:03

Yuupiiiii ... mi iros. okulumo.gif

mateno (Pokaż profil) 8 sierpnia 2011, 00:47:16

Vaŭ ridulo.gif) mojosege!! ankaŭ mi certe iros ridulo.gif

Polako (Pokaż profil) 15 sierpnia 2011, 20:30:31

Nu homoj, la tumultoj ĉi tie en londono jam finiĝis, do ne timu veni.

=)

EdRobertson (Pokaż profil) 16 sierpnia 2011, 12:52:41

Polako:Saluton homoj

Mi simple volas anonci ke je la 10a kaj 11a de Septembro okazos en Londono la somera/aŭtuna renkontiĝo de la Junularo Esperantista Brita (JEB).

Informojn pri programo, aliĝilon, kaj aliajn aferojn oni povas trovi en nia retpaĝo ĉi tie.
Mi havas problemon atingi la paĝon ... malgajo.gif

darkweasel (Pokaż profil) 16 sierpnia 2011, 13:48:06

EdRobertson:
Polako:Saluton homoj

Mi simple volas anonci ke je la 10a kaj 11a de Septembro okazos en Londono la somera/aŭtuna renkontiĝo de la Junularo Esperantista Brita (JEB).

Informojn pri programo, aliĝilon, kaj aliajn aferojn oni povas trovi en nia retpaĝo ĉi tie.
Mi havas problemon atingi la paĝon ... malgajo.gif
ĉu? ĉe mi ĝi funkcias bone.

Polako (Pokaż profil) 16 sierpnia 2011, 20:01:43

darkweasel:
EdRobertson:
Polako:Saluton homoj

Mi simple volas anonci ke je la 10a kaj 11a de Septembro okazos en Londono la somera/aŭtuna renkontiĝo de la Junularo Esperantista Brita (JEB).

Informojn pri programo, aliĝilon, kaj aliajn aferojn oni povas trovi en nia retpaĝo ĉi tie.
Mi havas problemon atingi la paĝon ... malgajo.gif
ĉu? ĉe mi ĝi funkcias bone.
Do, eble provu simple eniri en nia retejo: http://www.jeb.org.uk/
kaj serĉu kie estas skribita "events".

darkweasel (Pokaż profil) 16 sierpnia 2011, 20:07:42

La kialo, ke funkcias nek tiu ligilo nek la maniero, kiun vi donas, estas, ke la paĝo havas cimon (sur mia poŝtelefono tio funkciis, sed ne tie ĉi sur mia komputilo).

Laŭ la erarmesaĝo donita de Firefox, estas senfina iteracio en la alidirektoj.

Lom (Pokaż profil) 17 sierpnia 2011, 09:55:00

Jes, ĉe mi ankaŭ ĝi ne funkcias kaj en Firefox, mi ankaŭ obtenas senfinan iteracion kelkfoje: http://www.jeb.org.uk/eo/403.shtml/403.shtml/403.s......

tepr (Pokaż profil) 17 sierpnia 2011, 12:05:59

Saluton homoj,

Verŝajne temas pri riparaĉo, kiun ni metis en la paĝaron por solvi iun problemon. Mi ĵus metis novan solvon, kaj mi esperas ke ĝi funkcios ekde nun senprobleme. Sed se vi daŭre spertas problemojn, bonvolu sciigi min. ridulo.gif

Amike,
Thomas.

Wróć do góry