Към съдържанието

Idiotismoj en via denaska lingvo

от robinast, 10 август 2011

Съобщения: 11

Език: Esperanto

robinast (Покажи профила) 10 август 2011, 04:52:48

En la estona:
-vesi ahjus ('akvo en forno'): iu 'havas akvon en forno' se ĝi timas ion
-puust ette ja punaseks tegema ('fari ion de ligno kaj farbi ĝin ruĝan'): ekspliki ion simplege aŭ malrapide al iu, kiu ne komprenas bone
-loll nagu labidavars ('stulta kiel tenilo de ŝpato'): insulto
-sajab nagu oavarrest ('pluvas kiel de fabtigo'): pluvas pezege
-võta näpust ('ekkaptu fingron'): esprimas disreviĝon se io malatenda okazis
-hoia pöialt ('tenu polekson'): esperu ke iu sukcesas en io
-näppu imema ('suĉi fingron'): malsati
-pritsib tuld ja tõrva ('ŝprucas fajron kaj gudron'): estas kolerega
-annab pasunasse ('donas en trumpeton'): batas iun (unufoje)
-üle aisa lööma ('bati trans timonstangon'): adulti
-süda saapasääres ('koro en botkrurumo'): timo
-ära aja kärbseid pähe ('ne pelu muŝojn en kapon'): ne mensogu aŭ ne konfuzu
-mesikeelne / libekeelne ('miellanga / glitlanga AŬ miellingva /glitlingva'): malsincere laŭdanta
rido.gif

Solulo (Покажи профила) 10 август 2011, 15:02:50

Estas centoj aŭ miloj da tiaj idiotosmoj en ĉiuj vivantaj lingvoj.
Estus interese scii kio okazus se EO venkus kaj ĉiuj parolantuj komencus kalki tiaj idiotismoj el iliaj denaskaj lingvoj.

darkweasel (Покажи профила) 10 август 2011, 15:16:38

Solulo:
Estus interese scii kio okazus se EO venkus kaj ĉiuj parolantuj komencus kalki tiaj idiotismoj el iliaj denaskaj lingvoj.
tio malhelpus komunikadon kaj tial homoj ne faros tion, ili ja volas esti komprenataj.

tamen ja povus okazi ke en e-o mem ekmultos idiotismoj.

Solulo (Покажи профила) 10 август 2011, 16:10:20

darkweasel:

tamen ja povus okazi ke en e-o mem ekmultos idiotismoj.
Jam ekmultas egzemple ĉe komparaj strukturoj; malriĉa kiel la preĝeja muso.
La komparativoj ege interesas min. En la angla oni diras; drunk as a lord. Pole; ebria kiel trabo (idiotismo!), esperante; mortebria,ebria ĝis senkonscienciĝo, (laŭ vortaro)

Angle; as old as the hills.
Pole = malnova kiel la mondo.
Esperante; ???

robinast (Покажи профила) 10 август 2011, 16:59:44

darkweasel:
Solulo:
Estus interese scii kio okazus se EO venkus kaj ĉiuj parolantuj komencus kalki tiaj idiotismoj el iliaj denaskaj lingvoj.
tio malhelpus komunikadon kaj tial homoj ne faros tion, ili ja volas esti komprenataj.
Tute vere, ĝenerale malhelpus. Sed hiperbolaj komparoj (kiel estas 'ŝprucas fajron kaj gudron' en senco 'koleregi'), mi pensas, malsimile al veraj idiotismoj (kiel estus 'akvo en forno' en senco 'timo') malmulte perturbas. Male, pli ĝuste ili 'kondimentas' la lingvon ne estante tro komplikataj eble eĉ por komencantoj (si, nature, ili scias la vortojn).

Solulo (Покажи профила) 10 август 2011, 18:25:57

Tamen, ni ne povas forgesi, ke foje la ĉi tie nomataj "idiotismoj" formas/konstituas ian valoran parton de nia nacia kulturo kaj historio.
En la pola linvo estas iu diraĵo:
"Wyszedł na tym jak Zabłocki na mydle" =
Lit; Li profitis je tio kiel Sro Zabłocki je la sapo. = li malsukcesis./li bankrotis.

Estis iam iu sinjoro Zabłocki kies fabriko de sapo bankrotis. De tie la diraĵo.

RiotNrrd (Покажи профила) 11 август 2011, 03:45:44

Solulo:Angle; as old as the hills.
Pole = malnova kiel la mondo.
Esperante; ???
Teraĝa?

zan (Покажи профила) 11 август 2011, 07:36:35

Ĉi tio estas idiotismoj el diversaj landoj kaj Esperantaj.

Alilandajn idiotismojn plejparte mi ne komprenas.

En Esperantaj idiotismoj plejparto estas komprenebla por mi.(ekz:el ies vidpunkto, en enormaj kvantoj, enpakiĝu kaj foriĝu!, ĝisostea, malĉasti, povus esti simple..., saluĝis!, sed tute ne gravas, veni al iu en la kapon) Mi dubas, ĉu ili estas idiotismoj. Ĉu ne estas normalaj diraĵoj aŭ simplaj slangoj?

Aliajn nekutimajn diraĵojn mi ne komprenas, interalie "Ni fosu nian sulkon". Kion tio signifas?

Parenteze mi atendas, ke homoj havas komunajn metaforojn, kiuj ja fariĝu Esperantaj idiotismoj. Eble "ĝisoste" kaj "veni al iu en la kapon" estas tiaj.

Mustelvulpo (Покажи профила) 11 август 2011, 13:17:58

zan:Parenteze mi atendas, ke homoj havas komunajn metaforojn, kiuj ja fariĝu Esperantaj idiotismoj. Eble "ĝisoste" kaj "veni al iu en la kapon" estas tiaj.
Ankaŭ "krokodili"- signifante "paroli alian lingvon ĉe Esperanta kunveno."

sudanglo (Покажи профила) 11 август 2011, 13:56:04

As old as the hills - 'maljuna/malnova kiel la mondo' estas bona.

Lastatempe, mi rimarkis inter angloj la spritaĵon 'malnova jam kiam Dio estis knabeto'.

Обратно нагоре