Contenido

Pri unu malfacilaĵo en Esperanto.

de Solulo, 10 de agosto de 2011

Aportes: 17

Idioma: Esperanto

sudanglo (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2011 13:42:32

Pri la indentiga respondo ĉe la telefono, mi devas rimarkigi ke Esperanto ne estas sufiĉe uzata ĉiutage por ĉiutagaj aferoj, ke estu unu formula respondo sankciata de la uzado.

Eĉ oni povus argumenti ke tia kristaligo de la lingvo forprenus de ĝi la grandan avantagon de fleksebleco, laŭ kiu oni ne bezonas lerni milojn da idiotismoj.

Tiel, kiu ajn respondo kiu portas la bezonatan signifon ŝajne taŭgas.

'Tio estas mi' estas bona, sed vi egale povus diri ion alian, kiel 'parolas li', 'vi lin atingis', 'jen li' ktp.

Lom (Mostrar perfil) 12 de agosto de 2011 12:20:55

yugary:Ĉu vi iam aŭdis ĉi tiun ŝercon? Iu usonano kampara dum longa tempo ŝparis sian monon por ke li povu fari sian ĉiam revadatan vojaĝon en Eŭropo. Post kelkaj jaroj li havis sufiĉan monon kaj ekvojaĝis tra la mirindaj landoj de Eŭropo, sed vojaĝante sola kaj konante neniun lingvon krom tiu de sia hejmlando, li ĉiam sentis mankon de iu kun kiu li povus babiladi pri la belaj vidaĵoj kiujn li estis tiel ĝuanta. Post du semajnoj, li trovis sin en Germanujo, veturante per vagonaro. Pro subita venteto malvarma, li ternis, kaj la vojaĝanto kiu sidis tuj antaŭ lin diris, "Gesundheit!" La usonano ĝoje ekkriis, "Finfine! Iu kiu parolas la anglan!"
demando.gif
Al kiuj vortoj similas "Gesundheit" en la angla? Guess on tight?
redakto: Ĉu "Get soon right"?

darkweasel (Mostrar perfil) 12 de agosto de 2011 12:24:21

Lom:

ankaŭ en la usona angla oni uzas "gesundheit"!

yugary (Mostrar perfil) 13 de agosto de 2011 05:01:30

demando.gif
Al kiuj vortoj similas "Gesundheit" en la angla? Guess on tight?
redakto: Ĉu "Get soon right"?
Multaj usonanoj uzas "Gesundheit!" kiel saluton al iu kiu ĵus ternis, tute ne sciante ke tiu vorto estas germana. Ankaŭ mi (origine usonano) konstatis ke tiu vorto venis de la germana nur kiam mia avo tion klarigis al mi kiam mi estis mezlerneja knabo. Fakte, tiun ŝercon diris al mi germano, kiam li kaj mi estis studentoj ĉe la Universitato de Caen (en Francujo).

Solulo (Mostrar perfil) 13 de agosto de 2011 11:36:47

Alia demandeto. Mi sidas ĉe la tablo kaj la persono apud mi diras;
- Bonvolu doni al mi ĉi tiun teleron.

En la pola lingvo mi dirus; proszę = lit; bonvolu/mi petas. Ŝajnas al mi ke en la germana mi dirus same; bitte. Tamen en la angla; here/there you are.

Kaj en Esperanto? Kiel mi devas reagi?

Solulo (Mostrar perfil) 13 de agosto de 2011 21:35:38

黄鸡蛋:
Solulo:Alia demandeto. Mi sidas ĉe la tablo kaj la persono apud mi diras;
- Bonvolu doni al mi ĉi tiun teleron.

En la pola lingvo mi dirus; proszę = lit; bonvolu/mi petas. Ŝajnas al mi ke en la germana mi dirus same; bitte. Tamen en la angla; here/there you are.

Kaj en Esperanto? Kiel mi devas reagi?
Se temas pri la reago ke vi donas la teleron kaj samtempe diras ion, mi dirus "Jen".
Bonege! Tio plaĉas al mi. Sonas iomete ĉine sed memorigas min pri la franca "Voila".

antoniomoya (Mostrar perfil) 13 de agosto de 2011 22:24:39

Tiun teleron?
Jen por vi.

Ho, Solulo, ne diru ke vi ne havas, per vi mem, taŭgajn solvojn al viaj propraj demandoj esprimitaj en ĉi tiu fadeno. rideto.gif Mi malfacilete povas kredi vin.

Amike.

Volver arriba