Pri unu malfacilaĵo en Esperanto.
de Solulo, 10 août 2011
Messages : 17
Langue: Esperanto
sudanglo (Voir le profil) 11 août 2011 13:42:32
Eĉ oni povus argumenti ke tia kristaligo de la lingvo forprenus de ĝi la grandan avantagon de fleksebleco, laŭ kiu oni ne bezonas lerni milojn da idiotismoj.
Tiel, kiu ajn respondo kiu portas la bezonatan signifon ŝajne taŭgas.
'Tio estas mi' estas bona, sed vi egale povus diri ion alian, kiel 'parolas li', 'vi lin atingis', 'jen li' ktp.
Lom (Voir le profil) 12 août 2011 12:20:55
yugary:Ĉu vi iam aŭdis ĉi tiun ŝercon? Iu usonano kampara dum longa tempo ŝparis sian monon por ke li povu fari sian ĉiam revadatan vojaĝon en Eŭropo. Post kelkaj jaroj li havis sufiĉan monon kaj ekvojaĝis tra la mirindaj landoj de Eŭropo, sed vojaĝante sola kaj konante neniun lingvon krom tiu de sia hejmlando, li ĉiam sentis mankon de iu kun kiu li povus babiladi pri la belaj vidaĵoj kiujn li estis tiel ĝuanta. Post du semajnoj, li trovis sin en Germanujo, veturante per vagonaro. Pro subita venteto malvarma, li ternis, kaj la vojaĝanto kiu sidis tuj antaŭ lin diris, "Gesundheit!" La usonano ĝoje ekkriis, "Finfine! Iu kiu parolas la anglan!"
Al kiuj vortoj similas "Gesundheit" en la angla? Guess on tight?
redakto: Ĉu "Get soon right"?
darkweasel (Voir le profil) 12 août 2011 12:24:21
Lom:ankaŭ en la usona angla oni uzas "gesundheit"!yugary:Ĉu vi iam aŭdis ĉi tiun ŝercon? Iu usonano kampara dum longa tempo ŝparis sian monon por ke li povu fari sian ĉiam revadatan vojaĝon en Eŭropo. Post kelkaj jaroj li havis sufiĉan monon kaj ekvojaĝis tra la mirindaj landoj de Eŭropo, sed vojaĝante sola kaj konante neniun lingvon krom tiu de sia hejmlando, li ĉiam sentis mankon de iu kun kiu li povus babiladi pri la belaj vidaĵoj kiujn li estis tiel ĝuanta. Post du semajnoj, li trovis sin en Germanujo, veturante per vagonaro. Pro subita venteto malvarma, li ternis, kaj la vojaĝanto kiu sidis tuj antaŭ lin diris, "Gesundheit!" La usonano ĝoje ekkriis, "Finfine! Iu kiu parolas la anglan!"
Al kiuj vortoj similas "Gesundheit" en la angla? Guess on tight?
redakto: Ĉu "Get soon right"?
yugary (Voir le profil) 13 août 2011 05:01:30
Multaj usonanoj uzas "Gesundheit!" kiel saluton al iu kiu ĵus ternis, tute ne sciante ke tiu vorto estas germana. Ankaŭ mi (origine usonano) konstatis ke tiu vorto venis de la germana nur kiam mia avo tion klarigis al mi kiam mi estis mezlerneja knabo. Fakte, tiun ŝercon diris al mi germano, kiam li kaj mi estis studentoj ĉe la Universitato de Caen (en Francujo).
Al kiuj vortoj similas "Gesundheit" en la angla? Guess on tight?
redakto: Ĉu "Get soon right"?
Solulo (Voir le profil) 13 août 2011 11:36:47
- Bonvolu doni al mi ĉi tiun teleron.
En la pola lingvo mi dirus; proszę = lit; bonvolu/mi petas. Ŝajnas al mi ke en la germana mi dirus same; bitte. Tamen en la angla; here/there you are.
Kaj en Esperanto? Kiel mi devas reagi?
Solulo (Voir le profil) 13 août 2011 21:35:38
黄鸡蛋:Bonege! Tio plaĉas al mi. Sonas iomete ĉine sed memorigas min pri la franca "Voila".Solulo:Alia demandeto. Mi sidas ĉe la tablo kaj la persono apud mi diras;Se temas pri la reago ke vi donas la teleron kaj samtempe diras ion, mi dirus "Jen".
- Bonvolu doni al mi ĉi tiun teleron.
En la pola lingvo mi dirus; proszę = lit; bonvolu/mi petas. Ŝajnas al mi ke en la germana mi dirus same; bitte. Tamen en la angla; here/there you are.
Kaj en Esperanto? Kiel mi devas reagi?
antoniomoya (Voir le profil) 13 août 2011 22:24:39
Jen por vi.
Ho, Solulo, ne diru ke vi ne havas, per vi mem, taŭgajn solvojn al viaj propraj demandoj esprimitaj en ĉi tiu fadeno. Mi malfacilete povas kredi vin.
Amike.