Contenido

Amuzaj multsignifaj vortoj

de Lom, 12 de agosto de 2011

Aportes: 4

Idioma: Esperanto

Lom (Mostrar perfil) 12 de agosto de 2011 09:02:39

Dum la pasintaj tagoj estis tumultoj en Londono kaj mi rimarkis ke la angla vorto por tumulto en la angla fakte havas du nesimilajn signifojn (en la angla mem):
ri·ot

noun /ˈrīət/ 
riots, plural

A violent disturbance of the peace by a crowd
- riots broke out in the capital

Concerned with or used in the suppression of such disturbances
- riot police

An uproar
- the film's sex scenes caused a riot in Cannes

An outburst of uncontrolled feelings
- a riot of emotions raged through Frances

Uncontrolled revelry; rowdy behavior

An impressively large or varied display of something
- the garden was a riot of color

A highly amusing or entertaining person or thing
- everyone thought she was a riot
Mi estas tro pigra por traduki ĉion sed estas almenaŭ tiu du signifoj:
1) Perforta perturbo de paco per iu homamaso
2) Ege amuza aŭ distra ulo aŭ aĵo

Do fakte, Londonanoj kaj Britianoj nur amuzas sin mem nuntempe. Estas granda festo tre kutima en Britio. xD

Ĉu vi konas aliajn similajn amuzajn dusignifajn vortojn? Aŭ amuzajn falsajn amikojn inter diversaj lingvoj?

darkweasel (Mostrar perfil) 12 de agosto de 2011 09:17:10

hm...

en la (norm)germana samsonas la triapersonaj singularaj formoj de la verboj "sein" (esti) kaj "essen" (manĝi):
er/sie/es ist = li/ŝi/ĝi estas
er/sie/es isst = li/ŝi/ĝi manĝas

same pri la duapersonaj singularaj formoj de "haben" (havi) kaj "hassen" (malami)
du hast = ci havas
du hasst = ci malamas

la miskomprenoj eblaj estas facile imageblaj.

ist/isst tamen en iuj dialektoj ja malsamsonas kaj oni diras nur "er/sie/es is" por "li/ŝi/ĝi estas". mi certas ke anglalingvanoj ŝatas tion...

Lom (Mostrar perfil) 12 de agosto de 2011 09:29:19

Dum longa tempo, mi fakte pensis ke en la kanto "Du hast" de Rammstein, ili diris "vi malamas", sed estas "vi demandis min" (du hast mich gefragt). ridulo.gif
Ĉefe ĉar la dua parto, la participo, "mich gefragt" aperas tre malfrue en la kanto. Estis volata laŭ kion mi legis.

Sxak (Mostrar perfil) 12 de agosto de 2011 13:24:22

En la rusa ekzistas amuza anekdoto pri la civitanoj de Nepalo ridulo.gif
En la rusa
Nepalano = непалец nepalec
Nepalanino = непалка nepalka
Ne = не ne
fingro = палец palec
bastono = палка palka
do estas tia anekdoto, ke la civitano de Nepalo estas ĉiu homo, koncipita de ne nepalano (ne fingro) kaj nepalanino (ne bastono)

Volver arriba