Повідомлення: 57
Мова: Esperanto
Sxak (Переглянути профіль) 13 серпня 2011 р. 01:23:58
Solulo:Estus interese scii kialmaniere la du politikistoj kies nomoj estis Adolfo kaj Josiv Visarjonoviĉ solvus la problemon de kravalantoj en la 30 jaroj en iliaj landoj.Ĉu en Britio ne estas manko de homaj organoj por grefti? Do vendu tiujn organojn al tiuj landoj, kie plu estas tia manko

dombola (Переглянути профіль) 13 серпня 2011 р. 01:58:20
Miland:Korekto: la fadentitolo estu "Kio farindas pri kravalintoj".Kien vi elprenis ĉi tiu vorton "kravalinto"?
Mi ne trovis ĝin en Reta Vortaro nek en Vortaro TF.
kelkemanire, mi pensas ke malbonfarantoj prefere pagu siajn ŝuldojn per laboro.
horsto (Переглянути профіль) 13 серпня 2011 р. 12:19:56
dombola:Ankaŭ mi miras pri ĉi tiu vorto. Ĝi ne similas iun anglan vorton, sed la germanan vorton Krawall. Oni eble uzu la vorton tumulto, kiu parenteze tre similas la germanan vorton Tumult.Miland:Korekto: la fadentitolo estu "Kio farindas pri kravalintoj".Kien vi elprenis ĉi tiu vorton "kravalinto"?
sudanglo (Переглянути профіль) 13 серпня 2011 р. 13:14:38
Mi legis la difinon en NPIV sub 'tumulto', kaj mi penis min konvinki ke tio taŭgas por priskribi la krimbruligo de butikoj kaj aŭtoj, la oportunista ŝtelado de varoj, stratbataloj kun la polico kaj ĝenerala malpaco. Sed mi hezitis ĉar tiu termino ŝajnis al mi iom lama, ne sufiĉa forta.
Cetere, ne temas pri ribelado au insurekcio, ĉi-kaze - kio eble estas krom-nocioj de tumulti.
Kio do estas bona tradukoj de 'rioter, kaj 'looter'?
Kio estas la senco de la germana 'Krawall'. Ĉu nur brua malordo de hom-amaso. Ĉu la vorto ankaŭ implicas kriman agadon?
Miland (Переглянути профіль) 13 серпня 2011 р. 14:49:49

Kiel kelkaj indikis, pli bone uzi "fari tumulton" k.s.
sudanglo (Переглянути профіль) 13 серпня 2011 р. 15:17:50
La demando estus, kio estas la diferenco inter kravali kaj tumulti.
Parenteze, ĉu simila formo al kravali ekzistas en aliaj lingvoj krom la germana?
Kion vi dirus por 'looter'?
Redakto: Tre plaĉas al mi la akra, malmola, agresa sono de kravali, kompare kun la miel-sona tumulto. Kravali per la sono elvokas ideojn de krakoj, kraŝoj, kraĉoj (de malrespekto) kaj krateroj de detruo.
Miland (Переглянути профіль) 13 серпня 2011 р. 15:55:02
sudanglo:Povas esti ke Kravali estas utila aldono al nia vort-trezoro.Ni vidu!
sudanglo:Kion vi dirus por 'looter'?Ŝtelisto ("rabisto" miaopinie ŝtelas dum minaca aŭ perforta atako).
darkweasel (Переглянути профіль) 13 серпня 2011 р. 17:22:52
(Kiam la roboto estos leginta tiun ĉi fadenon, evidente estos pli.)
Miland (Переглянути профіль) 13 серпня 2011 р. 20:33:56
darkweasel:Google donas 125 rezultojn por kravalo en Esperanto.Bone do, eble ni traktu la vorton kiel neologismon akceptiĝantan!
Chainy (Переглянути профіль) 13 серпня 2011 р. 23:00:06