Meddelelser: 57
Sprog: Esperanto
sudanglo (Vise profilen) 14. aug. 2011 09.34.57
Pilaĝi havas ŝancon por ' to loot', ĉar similas angle kaj france 'pillage'.
Alia propono 'buti' aŭ 'butini' - germane 'beute', france 'butin', angle 'booty' - por la rezulto de la butik-predado.
Ĉu ne estas Esperanto-Ĵurnalo sur la Reto, kiu certe jam raportis pri tiaj aferoj.
darkweasel (Vise profilen) 14. aug. 2011 09.45.55
sudanglo:Estas!
Ĉu ne estas Esperanto-Ĵurnalo sur la Reto, kiu certe jam raportis pri tiaj aferoj.
Fermitas vendejoj en Manĉestro pro tumultoj
zaratustro (Vise profilen) 14. aug. 2011 11.32.16
Mi ne scias kial la homoj nure defendas ĉiam al la riĉuloj, sed neniam kritikas la malfacilaĵojn ke la sistemo donas al la malriĉuloj. Se la malriĉuloj faras ion por havi voĉon kiam neniu aŭdas ilin , ĉiuj diras ke ili estas aĉuloj. Sed se la riĉuloj faras aĉajn aferojn , ĉiuj silentas aŭ aplaŭdas ilin.
Chainy (Vise profilen) 14. aug. 2011 13.05.41
Per Google oni fakte trovas nur 21 ekzemplojn de 'kravalo' - ŝajne oni ĉiam klaku sur la lastan paĝon de rezultoj por ekscii la veran nombron de trovitaj ekzemploj.
Mi esperas, ke oni baldaŭ skribos ĉi-teme en la Esperanta versio de Le Monde Dimplomatique - estus interese legi, kiel ili elektus priskribi la aferon.
Chainy (Vise profilen) 14. aug. 2011 16.16.38
marodi = (tr.) Ŝteli, por sia propra uzo k malgrandkvante, terproduktojn en la kamparo aŭ kortobestojn en farmodomo.Eble oni povus iom modernigi la difinon de ĉi tiu vorto por ke ĝi temu ne nur pri terproduktoj kaj kortobestoj?
sudanglo (Vise profilen) 14. aug. 2011 17.34.50
La esenca ideo, por mi, de 'looting' estas la oportuneca ŝtelo, en tempoj de malpaco, de butikoj, vartenejoj, abandonitaj domoj ktp., kaj la ŝtelaĵoj devas estas pli malpli forporteblaj permane - do kongrue kun la ideo de oportuna (ne-planita) ŝtelo.
Mi ne tuj vidas taŭgan kunmetaĵon kun ŝteli aŭ rabi, kaj ankaŭ necesas distingi 'looting' for de 'shop-lifting'.
Povas esti ke 'marodi' estas bela solvo, se tio ne estas tro ligita al la ideo de razioj.
La francoj havas la la saman vorton kiel ni angloj en la vorto 'maraudeur'. Sed kio estas la nuanco?
Parenteze, ne estas la unua fojo ke mi vidis 'neologisman' proponon far la Lernu-vortaro. Krom 'kravali' por 'riot', ĝi ankaŭ prononas 'brasi' por 'to brew'.
La Lernu-vortaro proponas 'predi' por 'loot'. Ĉu utila?
Chainy (Vise profilen) 14. aug. 2011 21.37.43
sudanglo: ĝi ankaŭ prononas 'brasi' por 'to brew'.1. Nu, 'brasi' certe ne signifas 'bierfari'. Laŭ NPIV2002:
bras/o = ŝnuro fiksita ĉe la pinto de jardo aŭ gafo, por ĝustigi ĝin.Sudanglo, mi vidas ke vi jam antaŭe diskutis ĉi tiun temon
bras/i = (tr.) ĝustigi aŭ aranĝi (velojn) laŭ la vento
Ankaŭ Wells kaj ReVo donas la saman difinon de brasi, do mi korektis la Lernu-vortaron.
Chainy (Vise profilen) 14. aug. 2011 21.44.03
Chainy (Vise profilen) 14. aug. 2011 21.47.22
sudanglo:Nu, mi ankoraŭ ne certas pri tio.
La Lernu-vortaro proponas 'predi' por 'loot'. Ĉu utila?
Chainy (Vise profilen) 14. aug. 2011 21.54.47
marodi = to maraud; pilfer, snitch.Mi tiel skribos en la Lernu-vortaro.