Поруке: 57
Језик: Esperanto
sudanglo (Погледати профил) 17. август 2011. 11.49.09
Sub 'vandalo', ĝi emfazas la filistran aspekton.
Restas kiel diri 'shoplifter'
Chainy (Погледати профил) 17. август 2011. 13.42.45
sudanglo:Restas kiel diri 'shoplifter'Wells donas 'butikŝtelado' por 'shoplifting'. Do, shoplifter estus 'butikŝtelisto'.
sudanglo (Погледати профил) 18. август 2011. 14.26.39
Benson same preteratentas tiun distingon, inter 'looting' kaj 'shoplifting' kiu certe devas ekzisti en ĉiuj aliaj Eŭropaj lingvoj.
Chainy (Погледати профил) 18. август 2011. 16.28.22
sudanglo:Sed Chainy, tiu traduko Wells'a tute ignoras la diferencon inter la marodaj agoj de la frakasantoj de butikfenestroj, kiuj ŝtelas de la butikoj sendefendaj dum tempoj de malpaco, kaj la kaŝaj ŝteletoj dum normalaj vendo-horoj per enpoŝigo aŭ subvestigo aŭ per alia trompo."Shoplifting" en la angla klare temas pri kaŝa ŝtelado dum normalaj vendo-horoj, kaj do la traduko de Wells ŝajnas bona: butikŝtelado.
Por 'to loot' Wells sugestas 'rabi'. Nu, en kunteksto eble tia vorto sufiĉus. Sed en la kazo de la lastatempaj tumultoj en Anglujo, kiel dirite, ankaŭ mi eble preferus 'marodi'. Mi estas sufiĉe certa, ke ĝi estas la ĝusta vorto, eĉ se iuj vortaroj skribas nur pri terproduktoj kaj bestoj!
La germana-Esperanto vortaro de Thomas Schütz donas jenan tradukon:
plündern = marodi, rabi, (ausrauben) elrabi
manu_fr (Погледати профил) 19. август 2011. 15.33.12
Tio estas grava malsano de esperantistoj mi rimarkis : mortiĝas esperanton mem !
Ĉu plejparte ne havas vidpunkton ?
Sufiĉas ! Mi ne eĉ havas deziron rtespondi al la demando, tiom mi lacas legi viajn stultaĵojn.
Chainy (Погледати профил) 19. август 2011. 16.16.23
manu_fr:Denove fadeno, kiu finas kiel analizo de vorto, anstataŭ respondi al demando de la kreinto.Niaj diskutoj ne estas stultaj. Vi mem estas stulta, ke vi plendas pri tio, ke ni diskutas vortojn en retpaĝaro por lernantoj de Esperanto.
Tio estas grava malsano de esperantistoj mi rimarkis : mortiĝas esperanton mem !
Ĉu plejparte ne havas vidpunkton ?
Sufiĉas ! Mi ne eĉ havas deziron rtespondi al la demando, tiom mi lacas legi viajn stultaĵojn.
Estus pli bone, se vi helpus nin anstataŭ nomi niajn diskutojn stultaĵoj. Aŭ se tio ne interesas vin, tiam vi povus mem kontribui viajn opiniojn pri la temo de la fadeno. Sed ne, vi nenion pozitivan diras, nur kritikas.
manu_fr (Погледати профил) 19. август 2011. 16.39.03
Chainy:kontinuu solsolamanu_fr:Denove fadeno, kiu finas kiel analizo de vorto, anstataŭ respondi al demando de la kreinto.Niaj diskutoj ne estas stultaj. Vi mem estas stulta, ke vi plendas pri tio, ke ni diskutas vortojn en retpaĝaro por lernantoj de Esperanto.
Tio estas grava malsano de esperantistoj mi rimarkis : mortiĝas esperanton mem !
Ĉu plejparte ne havas vidpunkton ?
Sufiĉas ! Mi ne eĉ havas deziron rtespondi al la demando, tiom mi lacas legi viajn stultaĵojn.
Estus pli bone, se vi helpus nin anstataŭ nomi niajn diskutojn stultaĵoj. Aŭ se tio ne interesas vin, tiam vi povus mem kontribui viajn opiniojn pri la temo de la fadeno. Sed ne, vi nenion pozitivan diras, nur kritikas.

Miland (Погледати профил) 19. август 2011. 17.29.59
Jen rilata demando: nuntempe juĝistoj ŝajne kondamnas kulpulojn al punoj pli severaj ol kutime, pro la plimalbonigaj cirkonstancoj de tumultoj. Kelkaj opinias ke tio estas ne justico sed venĝo, kaj kelkaj apelacioj jam sukcesis, ekzemple tio kontraŭ junulino kiu akceptis ŝtelitajn vestaĵojn - mallibera puno redaktiĝis al komunuma laborservo.
Kion vi opinias pri la tuta afero, aŭ la punoj eldonitaj?
Chainy (Погледати профил) 19. август 2011. 17.52.35
Oni certe arestu kaj punu la huliganojn kiel kutime. Kial ne? Tumulta butikumado ne estas vere pravigebla afero.
auxro (Погледати профил) 19. август 2011. 18.10.45
Do, lau justeco estas tute nature ke oni kondamnas al pli severaj punoj ol en solaj kazoj.