前往目錄

Kion farindas pri kravalantoj?

貼文者: Miland, 2011年8月12日

訊息: 57

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2011年8月17日上午11:49:09

Laŭ NPIV, jes. Ĝi fakte difinas 'huligano' uzante la saman esprimon.

Sub 'vandalo', ĝi emfazas la filistran aspekton.

Restas kiel diri 'shoplifter'

Chainy (顯示個人資料) 2011年8月17日下午1:42:45

sudanglo:Restas kiel diri 'shoplifter'
Wells donas 'butikŝtelado' por 'shoplifting'. Do, shoplifter estus 'butikŝtelisto'.

sudanglo (顯示個人資料) 2011年8月18日下午2:26:39

Sed Chainy, tiu traduko Wells'a tute ignoras la diferencon inter la marodaj agoj de la frakasantoj de butikfenestroj, kiuj ŝtelas de la butikoj sendefendaj dum tempoj de malpaco, kaj la kaŝaj ŝteletoj dum normalaj vendo-horoj per enpoŝigo aŭ subvestigo aŭ per alia trompo.

Benson same preteratentas tiun distingon, inter 'looting' kaj 'shoplifting' kiu certe devas ekzisti en ĉiuj aliaj Eŭropaj lingvoj.

Chainy (顯示個人資料) 2011年8月18日下午4:28:22

sudanglo:Sed Chainy, tiu traduko Wells'a tute ignoras la diferencon inter la marodaj agoj de la frakasantoj de butikfenestroj, kiuj ŝtelas de la butikoj sendefendaj dum tempoj de malpaco, kaj la kaŝaj ŝteletoj dum normalaj vendo-horoj per enpoŝigo aŭ subvestigo aŭ per alia trompo.
"Shoplifting" en la angla klare temas pri kaŝa ŝtelado dum normalaj vendo-horoj, kaj do la traduko de Wells ŝajnas bona: butikŝtelado.

Por 'to loot' Wells sugestas 'rabi'. Nu, en kunteksto eble tia vorto sufiĉus. Sed en la kazo de la lastatempaj tumultoj en Anglujo, kiel dirite, ankaŭ mi eble preferus 'marodi'. Mi estas sufiĉe certa, ke ĝi estas la ĝusta vorto, eĉ se iuj vortaroj skribas nur pri terproduktoj kaj bestoj!

La germana-Esperanto vortaro de Thomas Schütz donas jenan tradukon:
plündern = marodi, rabi, (ausrauben) elrabi

manu_fr (顯示個人資料) 2011年8月19日下午3:33:12

Denove fadeno, kiu finas kiel analizo de vorto, anstataŭ respondi al demando de la kreinto.

Tio estas grava malsano de esperantistoj mi rimarkis : mortiĝas esperanton mem !
Ĉu plejparte ne havas vidpunkton ?

Sufiĉas ! Mi ne eĉ havas deziron rtespondi al la demando, tiom mi lacas legi viajn stultaĵojn.

Chainy (顯示個人資料) 2011年8月19日下午4:16:23

manu_fr:Denove fadeno, kiu finas kiel analizo de vorto, anstataŭ respondi al demando de la kreinto.

Tio estas grava malsano de esperantistoj mi rimarkis : mortiĝas esperanton mem !
Ĉu plejparte ne havas vidpunkton ?

Sufiĉas ! Mi ne eĉ havas deziron rtespondi al la demando, tiom mi lacas legi viajn stultaĵojn.
Niaj diskutoj ne estas stultaj. Vi mem estas stulta, ke vi plendas pri tio, ke ni diskutas vortojn en retpaĝaro por lernantoj de Esperanto.

Estus pli bone, se vi helpus nin anstataŭ nomi niajn diskutojn stultaĵoj. Aŭ se tio ne interesas vin, tiam vi povus mem kontribui viajn opiniojn pri la temo de la fadeno. Sed ne, vi nenion pozitivan diras, nur kritikas.

manu_fr (顯示個人資料) 2011年8月19日下午4:39:03

Chainy:

kontinuu solsola
sal.gif

Miland (顯示個人資料) 2011年8月19日下午5:29:59

La fadeno sufiĉe frue devojiĝis. Mi ripetu la demandon: Kio farindas pri la junuloj, kiuj faris tumulton, kaj ŝteladis en britaj urboj dum pasintaj semajnoj?

Jen rilata demando: nuntempe juĝistoj ŝajne kondamnas kulpulojn al punoj pli severaj ol kutime, pro la plimalbonigaj cirkonstancoj de tumultoj. Kelkaj opinias ke tio estas ne justico sed venĝo, kaj kelkaj apelacioj jam sukcesis, ekzemple tio kontraŭ junulino kiu akceptis ŝtelitajn vestaĵojn - mallibera puno redaktiĝis al komunuma laborservo.

Kion vi opinias pri la tuta afero, aŭ la punoj eldonitaj?

Chainy (顯示個人資料) 2011年8月19日下午5:52:35

Mi nun estas en Francujo, do mi nur iom legas pri la afero per interreto. Mi ne aŭdis pri tio, ke iuj kondamnoj estas eble tro severaj.

Oni certe arestu kaj punu la huliganojn kiel kutime. Kial ne? Tumulta butikumado ne estas vere pravigebla afero.

auxro (顯示個人資料) 2011年8月19日下午6:10:45

Mi ne scias kiel en Britio, sed kutime leĝoj antauvidas pli severajn punojn pro krimoj, kiuj estas faritaj en grupoj ol ke individue. Ekzemple, se vi prirabas, perfortas, murdas kelkope (des pli en antau-organizita grupo), vi certe estos punita pli severe ol se vi estus farinta la samon sole.
Do, lau justeco estas tute nature ke oni kondamnas al pli severaj punoj ol en solaj kazoj.

回到上端