目次へ

demando pri adjektivoj

Kantoknabo,2011年8月14日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

Kantoknabo (プロフィールを表示) 2011年8月14日 1:08:03

ĉu malpeza kaj luma havas la sama signifo?

Dankegon

nikko (プロフィールを表示) 2011年8月14日 6:22:56

Kantoknabo:ĉu malpeza kaj luma havas la sama signifo?

Dankegon
Ne

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年8月14日 8:12:05

Haha, nur pensante pri la anglalingvaj vortoj mi komprenis, kial vi pensas tion! rido.gif

malpeza = opposite of heavy
luma = bright

geo63 (プロフィールを表示) 2011年8月14日 8:30:48

darkweasel:Haha, nur pensante pri la anglalingvaj vortoj mi komprenis, kial vi pensas tion! rido.gif

malpeza = opposite of heavy
luma = bright
La angla lingvo estas tre ambigua. Ofte sen kunteksto estas malfacile diveni la signifon de multaj vortoj.

Pole:

malpeza = lekki
luma = jasny, świetlisty, świetlny

Tial oni devas lerni la signifon de radikoj.

nikko (プロフィールを表示) 2011年8月14日 8:37:13

En rusa lingvo oni ankaŭ diras uzas legkij, svetlyj por indiki helan(luman)/malpezan bieron, teon. Sed tio neniel rilatas al semantika kerno de tiuj du vortoj. Tio ĉi ne estas sinonimoj, kaj ambigueco venas el simpla afero - "lumon oni perceptas kiel ion malpezan, senpezan", tial metafore uzas ambaŭ vortojn. SED, tio ne signifas samsignifecon.

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年8月14日 9:01:38

Geo, tute pravas. La listo de tradukoj por la angla vorto 'light' estas ja longega:

malpeza, leĝera, hela, pala, maldensa, malforta ktp - eĉ kiam temas nur pri adjektiva uzo.

Sed ankaŭ, 'light' povas estis verbo kaj substantivo kaj en tiuj sencoj estas ankoraŭ aliaj tradukoj.

Kodegadulo (プロフィールを表示) 2011年8月14日 23:54:48

Per tiaj ambiguecoj (dusencecoj?) en naturaj lingvoj, oni povas konstrui kalemburojn (vortludaĵojn?), kiel ekzemple "Heavy Light" ("Peza Lumo" = "Peza Malpeza(?)"). Tiaj aĵoj min amuzetis kiam ajn mi ilin renkontas ... sed ĉu tiaj eblas en Esperanto, kiu estas planlingvo sen ambiguecoj (planitaj, almenaŭ)?

nikko (プロフィールを表示) 2011年8月15日 4:47:08

Kodegadulo:sed ĉu tiaj eblas en Esperanto, kiu estas planlingvo sen ambiguecoj (planitaj, almenaŭ)?
1. En Esperanto estas planita nur gramatiko, sed ne pragmatiko.

2. Vi povas konstrui absirdaĵojn en Esperanto. Logikeco de artefarita Esperanto estas ne en tio, ke vi ne povas kalemburi, sed en tio, ke vi povas tion ne fari kaj uzi lingvon logike. En etnaj lingvoj vi ofte simple ne havas elekton, kaj devas uzi unusolan malracian esprimilon.

geo63 (プロフィールを表示) 2011年8月15日 7:09:58

Kodegadulo:Per tiaj ambiguecoj (dusencecoj?) en naturaj lingvoj, oni povas konstrui kalemburojn (vortludaĵojn?), kiel ekzemple "Heavy Light" ("Peza Lumo" = "Peza Malpeza(?)"). Tiaj aĵoj min amuzetis kiam ajn mi ilin renkontas ... sed ĉu tiaj eblas en Esperanto, kiu estas planlingvo sen ambiguecoj (planitaj, almenaŭ)?
Certe, la esperanto ne estas perfekta:

eraro = er-ar-o
kolego = kol-eg-o

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年8月15日 12:24:22

Intimo kondukas al In-timo

先頭にもどる