إلى المحتويات

Kial do ĉiuj hindi-filmoj en Angla?

من Roman_Mutin, 14 أغسطس، 2011

المشاركات: 28

لغة: Esperanto

Roman_Mutin (عرض الملف الشخصي) 16 أغسطس، 2011 7:40:01 ص

Certe ne, amiko!
Dankon, mi delonge volis interparoli pri ĉi tio.
Almenaŭ 60% homoj povas interkomunitiki inter unu la alian versio de hindustani-a lingvo. Oni ne uzas ĝin ĉar angla estas la lingvo de elito.
Ĉu ĉi tiun lingvon oni lernas en lernejoj?
Se mi bone komprenas hindustani-on oni uzas en kantoj en filmoj? Aŭ oni uzas alian lingv on?

Kaj mi volas demandi kial sur film-bildoj (=posters. Mi ne povas trovi tradukon) oni skribas apud Angla kaj hindia nomo, nomon en transskribado (ekzemple Koi Mil... Gaya ktp)?

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 16 أغسطس، 2011 7:51:35 ص

Roman_Mutin:film-bildoj (=posters. Mi ne povas trovi tradukon)
(Film-)Afiŝoj.

Demian (عرض الملف الشخصي) 16 أغسطس، 2011 8:52:43 ص

Roman_Mutin:Ĉu ĉi tiun lingvon oni lernas en lernejoj?
Ne, oni lernas aŭ hinda aŭ urdua en lernejojn.

Roman_Mutin:Se mi bone komprenas hindustani-on oni uzas en kantoj en filmoj? Aŭ oni uzas alian lingv on?
Hindustani-a lingvo estas simpligita hinda kaj urdua, kiel Basic English. La filmoj estas en hindustani-a lingvo ĉar nek baratanoj nek pakistanoj komprenus se geaktoroj parolus en pura hinda aŭ urdua.

Se vi povas kompreni anglan, tie ĉi estas artikolo, kiun pri verkis pri la temo, kun resumo en Esperanto. rideto.gif

Roman_Mutin: Kaj mi volas demandi kial sur film-bildoj (=posters. Mi ne povas trovi tradukon) oni skribas apud Angla kaj hindia nomo, nomon en transskribado (ekzemple Koi Mil... Gaya ktp)?
La lingvoj en Barato en sufiĉe similaj kiel portugala kaj hispana. Sed ili uzas malsimilajn skrib-sistemojn. Tial, pro certi ke ĉiu komprenas la mesaĝon, filmafiŝoj estas transskribataj.

=======

Ŝak:Unue mi aŭdis, ke ciganoj komprenas la baratajn filmojn, ĉar ilia lingvo estas sufiĉe proksima.
Cigana lingvo estas malsimila ol nuntempaj barataj lingvoj. Mi ne pensas ke ili komprenas baratajn filmojn senprobleme.

Sxak (عرض الملف الشخصي) 16 أغسطس، 2011 9:03:01 ص

Demian:
Ŝak:Unue mi aŭdis, ke ciganoj komprenas la baratajn filmojn, ĉar ilia lingvo estas sufiĉe proksima.
Cigana lingvo estas malsimila ol nuntempaj barataj lingvoj. Mi ne pensas ke ili komprenas baratajn filmojn senprobleme.
Tamen ili komprenas mutajn frazojn, pro kio ili tre ŝatas la baratajn filmmojn

Demian (عرض الملف الشخصي) 16 أغسطس، 2011 10:42:37 ص

Ŝak:Tamen ili komprenas mutajn frazojn, pro kio ili tre ŝatas la baratajn filmmojn
Mi dubas ke ili ŝatas baratajn filmojn NUR ke ili povas kompreni ilin.rideto.gif

Tie ĉi estas frazoj:

1. Vikipidiya si yekh proyekto te kerdivel enchiklopedie ande sa e ćhibya la lumiyake.
2. O Bharat si ekh them andi Sudutni Asiya.

Kaj mi komprenas nur tiujn ĉi vortojn:

1. Vikipediya = Vikipedio
yekh = unu (panĝaba, hinda)
enchiklopedie = enciklopedia

2. Bharat = Barato
ekh = unu (panĝaba, hinda)
them = loko (panĝaba)
Sudutni Asiya = Sud-Azio

Se mi ne komprenas ilian lingvon, mi dubas ĉu ili kopmrenos la tiean ĉi lingvon.

Roman_Mutin (عرض الملف الشخصي) 16 أغسطس، 2011 5:12:52 م

(Film-)Afiŝoj.
Dankon! Ĉi tiu vorto vorflugis el mia kapo.

---
Ne, oni lernas aŭ hinda aŭ urdua en lernejojn.
Mi ie aŭskutis, ke Hindo estas lingvo el 22 lingvoj, ĉu vere?
Se vi povas kompreni anglan, tie ĉi estas artikolo, kiun pri verkis pri la temo, kun resumo en Esperanto.
Dankon pri artikolo, mi delomgi volis eskcii kial Zara el filmo Vir kaj Zara ili komprenis unu la alian. Ĉar Vir Pratap Sinĥ estis el Barato kaj Zara Ĥajat Kĥan estas el Pakistano

Permesu fari tian demandon: Ĉi tie oni ofte ne tre ŝatas hindi-filmojn pro tio ke estas multaj kantoj kaj dancoj en ili kaj ili estas tre longaj. Kaj, ĉu ekzistas kialo?

Demian (عرض الملف الشخصي) 17 أغسطس، 2011 3:01:37 ص

Roman_Mutin: Mi ie aŭskutis, ke Hindo estas lingvo el 22 lingvoj, ĉu vere?
Estas 22 oficialaj lingvoj, 20 estas regionaj kaj 2 estas naciaj - hinda kaj angla. Fakte, oni parolas pli ol 100 lingvojn en la nacio.
Permesu fari tian demandon: Ĉi tie oni ofte ne tre ŝatas hindi-filmojn pro tio ke estas multaj kantoj kaj dancoj en ili kaj ili estas tre longaj. Kaj, ĉu ekzistas kialo?
Kialo? Pardonon al mi, sed mi ne povas respondi al tiu ĉi demando. Mi mem ne spektas multajn filmojn kaj ne interesiĝas pri ili. rideto.gif

Multfoje, filmoj en hinda provas [malbone] imiti Hollywood-ajn filmojn. Tial, mi ne trovas ilin spektenda.

Nur kelkaj filmoj estas bonaj. Ekzemplo estas 3 Idiotoj.

===========

Aliteme, ĉu pluralo de идиот ne devus esti идиоты? Se via respondo estas JES, kial oni tradukis la nomon de filmo kiel 3 идиота kaj ne 3 идиоты?

Roman_Mutin (عرض الملف الشخصي) 17 أغسطس، 2011 6:34:09 ص

Kialo? Pardonon al mi, sed mi ne povas respondi al tiu ĉi demando. Mi mem ne spektas multajn filmojn kaj ne interesiĝas pri ili.
Kial?
Se mi bone komprenas-hindi-filmoj estas pli popularaj en alia mondo ol en Hindio, konsiderante ke 1-2% parolas en angla. Nekredeble.
Nur kelkaj filmoj estas bonaj. Ekzemplo estas 3 Idiotoj.
Mi spektos ĝin, dankon.

Kiajn filmojn vi povas rekomendi min ekzemple mia plej ŝatata-"Mia nomo estas Khan?" Ĉu estas filmoj similaj al ĝi?
Aliteme, ĉu pluralo de идиот ne devus esti идиоты? Se via respondo estas JES, kial oni tradukis la nomon de filmo kiel 3 идиота kaj ne 3 идиоты?
Dankon ke vi malmulte interesiĝas rusan lingvon. Jes, vi pravas-pluralo estas "idioti". Sed en nomo vorto estas en kazo-post nombroj substantivo estas en genitivo(Roditelnij padeĵ) kaj estektas kaj prononcas "Idiota"

Estas interese ke en aliaj situacioj (ne kun nombroj) genetivo de ĝi estas "idiotov" Eble ĉi tie estas io kun alia kazo (Nombrativo?) sed demando al vorto estas de genetivo kaj pro tio ŝajnas ke vorto "idiota" estas en ĝi.
Aliaj kazoj ankaŭ havas aliajn finaĵojn.
Mi demandos specialistojn

Demian (عرض الملف الشخصي) 17 أغسطس، 2011 6:47:18 ص

Roman_Mutin:Kial?
Se mi bone komprenas-hindi-filmoj estas pli popularaj en alia mondo ol en Hindio, konsiderante ke 1-2% parolas en angla. Nekredeble.
Ĉar filmoj ne interesiĝas al mi. Kiel ĉiu en Rusujo ne ludas ŝakon kaj ĉiu en Ĉinujo ne estas Bruce Lee, tiel ĉiu en Barato ne spektas filmojn! rideto.gif
Kiajn filmojn vi povas rekomendi min ekzemple mia plej ŝatata-"Mia nomo estas Khan?" Ĉu estas filmoj similaj al ĝi?
Mi ne spektias la filmon Mia Nomo estas Khan. Tial mi ne povas rekomendi tiajn filmojn.
Dankon ke vi malmulte interesiĝas rusan lingvon.
Mi mal-malmulte interesiĝas pri ĉio, kio estas rusa! rideto.gif

Ja ljublju russki jazik. Ha, ja ne govorju po-russki ĥoroŝo.

Kaj dankon por via klara respondo.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 17 أغسطس، 2011 7:30:06 ص

Roman_Mutin:Jes, vi pravas-pluralo estas "idioti". Sed en nomo vorto estas en kazo-post nombroj substantivo estas en genitivo(Roditelnij padeĵ) kaj estektas kaj prononcas "Idiota"

Estas interese ke en aliaj situacioj (ne kun nombroj) genetivo de ĝi estas "idiotov"
Estas simple tia regulo en la rusa: post la nombroj 2-4 oni uzas genetivon singularan, kaj tiam post nombroj 5 kaj pli oni uzas genetivon pluralan.

odin idiot

dva idiotA
tri idiotA
chetyri idiotA

pyat idiotOV
shest idiotOV
semj idiotOV
vosem idiotOV.... ktp..

عودة للاعلى