Kial do ĉiuj hindi-filmoj en Angla?
Roman_Mutin-tól, 2011. augusztus 14.
Hozzászólások: 28
Nyelv: Esperanto
novatago (Profil megtekintése) 2011. augusztus 17. 11:25:25
Roman_Mutin:Mia amikino diris ke ili parolas duone angle kaj duone en Hindia lingvo.Pardonu min Demian, sed tiu ĉi punkto ankoraŭ ne estas klara por mi.
Mi vidis la filmon "Devdas" antaŭ malmultaj monatoj. En tiu filmo, la angla lingvo apenaŭ havas ĉeeston. Mi nur aŭdis unu aŭ du mallongegajn frazojn en la angla ripetitaj malpli ol 10 fojoj (laŭ mia memoro) dum la filmo, kiu daŭras pli ol du horoj.
Laŭ via scio, ĉu kutime la ĉeesto de la angla lingvo estas tiel, kiel en "Devdas" aŭ ĉu ĝi kutime havas pli gravan ĉeeston?
Ĝis, Novatago.
Demian (Profil megtekintése) 2011. augusztus 17. 12:16:59
novatago:Laŭ via scio, ĉu kutime la ĉeesto de la angla lingvo estas tiel, kiel en "Devdas" aŭ ĉu ĝi kutime havas pli gravan ĉeeston?Se mi ne eraras, nur 1-5% interparoloj en ĉiu filmo estas angle. Ĉar mi ne spektas filmojn, tial mi ne certas.
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Oni povas diri ke Barato estas kiel ega-Filipino, kiam oni parolas pri la uzo de la angla lingvo.
Angla estas la lingvo de elito en Barato. Tial, oni parolas angle, kiam la aktoroj imitas riĉulojn aŭ edukatajn personojn. Estro parolas angle sed geservistoj parolas hinde/urdue.
Kantoj ofte uzas pli multe da angla, sed ankaŭ estas esceptoj.
Tie ĉi estas du ekzemploj:
1. Fasono de knabinoj - Multe da kantoj estas tiaj ĉi. Tiu ĉi estas kanto por elitanoj kaj nouveaŭ riches, ĉar ordinaraj baratanoj ne komprenas ĝin.
2. Nur vi ekzistas por mi - Kelkaj apartenas al tiu ĉi kategorio. Tiu ĉi kanto por ĉiuj baratanoj ĉar preskaŭ ĉiuj (eĉ angla-parolantoj en barato) povas ĝui ĝin.
=========================
Se vi havas kelke da tempo, provu aŭskulti al la dua kanto kaj poste diru al mi, ĉu vi sentas ion?
Ankaŭ, mi ŝatus aŭskulti al kanto, kiun vi ŝatas multe. Tial, ni povus certi ĉu muziko vere estas universala lingvo!
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
novatago (Profil megtekintése) 2011. augusztus 18. 9:07:07
Demian:Se vi havas kelke da tempo, provu aŭskulti al la dua kanto kaj poste diru al mi, ĉu vi sentas ion?Mi aŭskultis ambaŭ kantoj. Nu, fakte, kvankam la knabinoj de la unua estas tre allogaj, mi ne ŝatis tiun kanton kaj ne aŭskultis ĝin plene. Tamen la dua kanto estas belega eĉ se mi ne komprenas ĝin.
Ankaŭ, mi ŝatus aŭskulti al kanto, kiun vi ŝatas multe. Tial, ni povus certi ĉu muziko vere estas universala lingvo!
Pri via peto, mi pensis ke estus bone sugesti al vi, aŭskulti amkanto simila (laŭ la teksto) al tiuj, kiuj aperas en bolivudaj filmoj: sklavo de via amo de la muzikgrupo Revolver. Bela kanto por kanti al virinoj.
Ĝis, Novatago.
Roman_Mutin (Profil megtekintése) 2011. augusztus 19. 7:34:01
Estas simple tia regulo en la rusa: post la nombroj 2-4 oni uzas genetivon singularan, kaj tiam post nombroj 5 kaj pli oni uzas genetivon pluralan.Chainy! Donkon pro via respondo! Eble tiaj homoj kiel vi scias rusan lingvon pli bone ol homoj kiuj parolas ĝin denaske
Kantoj ofte uzas pli multe da angla, sed ankaŭ estas esceptoj.Mi remarkis ke ekzistas kantoj (plejofte rapidaj kaj dancaj)kie nur refreno estas en angla, sed refreno konsistas el unu frazo ekzemple "Whats goin on" aŭ "Its the time for Disko" aŭ "Its magic"
(Kaj en ĉiuj filmoj kie estas kantoj kun skribitaj supre nomoj aktoras Priti Zinta.
Preity is pretty)
Do mi tre rekomendas al vi Demian kaj al ĉiuj filmon "Mia nomo estas Khan" Kaj ne pro Priti Zinta aŭ bonaj kantoj kaj dancoj (ili tute forastas) sed pro tio ke ĝi estas rtre saĝa filmo. Mi 3foje ploteris. Spektu.
Roman_Mutin (Profil megtekintése) 2011. augusztus 25. 16:53:13
Demian (Profil megtekintése) 2011. augusztus 26. 4:11:21
Roman_Mutin:Demian, kion vi pensas pri ĉi tiu situacio kun la Angla lingvo?Mi ne komprenas la demandon.
flipe (Profil megtekintése) 2011. augusztus 26. 5:37:57
Roman_Mutin (Profil megtekintése) 2011. augusztus 26. 5:59:01
Demian:Nu, ĉu al vi meme plaĉas tio ke elito parolas en Angla.Roman_Mutin:Demian, kion vi pensas pri ĉi tiu situacio kun la Angla lingvo?Mi ne komprenas la demandon.