Al la enhavo

Esperanto: eŭropa aŭ azia lingvo?

de vincas, 2011-aŭgusto-14

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 18:27:38

Mi trovis du interesajn artikolojn.
CLAUDE PIRON

Esperanto: okcidenta lingvo?
http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/wes...

Esperanto: eŭropa aŭ azia lingvo?
http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/eur...

Bedaurinde en angla lingvo.

Do mi pensas ke ka artikoloj estus interesaj kaj por aliaj. Por mi legi la artikolojn estis malfacile, ĉar mi malbone scias la anglan lingvon.

geo63 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 21:11:48

Vortare esperanto estas eŭropa, sed gramatike ĝi estas azia. Ĉu tio ĉi vere importas? Gravas ke la lingvo estas simpla kaj ĉiuj povas ĝin ellerni.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 21:16:12

geo63:gramatike ĝi estas azia
Gramatike ĝi estas nek eŭropa, nek azia, nek afrika, nek amerika, sed simple facila kaj simpla.

Solulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 22:20:29

Ŝajnas al mi, ke se Zamehof vivus hodiaŭ li enkondukus pli da "aziaj vortoj" aŭ gramatikaj elementoj en la leksikono de EO, egzemple de la japana, indonezia aŭ ĉina lingvo. Sed kio estis tiuj landoj en ilia tempo? Egzotikaĵoj.

Kodegadulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 23:19:18

Tre interesa legaĵo. Mi nun dubas ĉu mi plene povoscias la lingvon tiel bene, kiel mi eĉ kredis antaŭe. Sed mi suspektas ke mi nur konstruas miajn frazojn kvazaŭ angle, sen tiuj elementoj, kiuj igemas la Esperanton pli "slava" lingvo. malgajo.gif

icecreamcastles (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 23:34:19

Esperanto estas internacia lingvo.

Plej de la vortprovizo de Esperanto estas el Eŭropaj lingvoj, sed plej de la popolo sur la tero parolas Eŭropajn lingvojn. Tamen la fleksebla gramatiko de Esperanto estas vera internacia.

winer (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 00:38:03

icecreamcastles:Esperanto estas internacia lingvo.

...sed plej de la popolo sur la tero parolas Eŭropajn lingvojn...

La plej da homoj sur la tero parolas aziajn lingvojn (ĉina, araba, hindia, japana, vjetnama, persa, ktp). Sed esperanto estas pli facila por lerni ol iu ajn nacia lingvo. Ĉina lingvo estas regula, sed ĉina pronuncado kaj skribado estas tre malfacile. Do esperanto estas la logika opcio por lernado de internacia lingvo.

zan (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 01:29:27

Esperanto: eŭropa aŭ azia lingvo?
Sendube tute eŭropa, kaj en vortoj kaj en gramatikoj. Gramatiko konsistas el nur eŭropaj lingvoj sed estas sufiĉe facila komprenigi neeŭropajn lingvanojn.

Zamenhof havis bonan ideon krei novajn vortojn per kunmetiĝo de jamaj vortoj. Japanaj komencantoj konsentas tion kaj havas grandan esperon al Esperanto. Sed esperantistoj ne sekvis tiun ideon, uzante multajn eŭropajn vortojn kiel neologismojn. Japanaj komencantoj senesperiĝas pro tio. Esperanto devus esti bona lingvo, kiu meritus internacian, sed ne fariĝis tia. Kiuj kulpas?

Kodegadulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 01:35:35

Sendube, Esperanto estas internacia lingvo! Mi ne asertis kontraŭe. Sed, simile sendube, iom da fundamentoj de la lingvo devenis el iuj slavaj emoj de Zamenhof, kiujn eble mi ne jam internigis ĉar mia denaska lingvo estas la angla. Ekzemple, ĝusta angla-parolanto dirus:
I told him that I was waiting for him.
sed neniam dirus:
I told him that I am waiting for him.
Dum, aliflanke, mi nun estas komprenigita, ke ĝusta esperanta-parolanto tradukus tiun tiamaniere:
Mi diris al li, ke mi lin ĝisatendas.
sed neniam tiamaniere:
Mi diris al li, ke mi lin ĝisatendis.
ĉar la unua estas pli slava kutimo, kaj la dua pli angla.

Ĉu ne?

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 06:04:17

zan:Zamenhof havis bonan ideon krei novajn vortojn per kunmetiĝo de jamaj vortoj. Japanaj komencantoj konsentas tion kaj havas grandan esperon al Esperanto. Sed esperantistoj ne sekvis tiun ideon, uzante multajn eŭropajn vortojn kiel neologismojn. Japanaj komencantoj senesperiĝas pro tio.
Vi tute pravas, Zan, kaj mi konsentas kun viaj diroj. Mi estas absolute kontraŭ neologismoj, ĉar ili nur tropezigas la lingvon sen nenia vera profito, ĉefe por neeŭropanoj. La lingvo havas per si mem sufiĉe da rimedoj, dank' al kunmetaĵoj, por eviti la enmeton de neologismaĉoj. Nur tiuj kiuj ne kapablas krei novajn kunmetitajn vortojn, turnas sin al neologismoj.

Ekzemple, mi neniam uzas "hospitalo", "futbalo" aŭ "trajno". Mi delonge preferas "malsanulejo", "piedpilko" kaj "vagonaro".

Amike el Hispanalando.

Reen al la supro