Přejít k obsahu

Esperanto: eŭropa aŭ azia lingvo?

od uživatele vincas ze dne 14. srpna 2011

Příspěvky: 28

Jazyk: Esperanto

darkweasel (Ukázat profil) 15. srpna 2011 7:30:30

antoniomoya:
Ekzemple, mi neniam uzas "hospitalo", "futbalo" aŭ "trajno". Mi delonge preferas "malsanulejo", "piedpilko" kaj "vagonaro".
Atentu tamen, ke piedpilko estas la pilko. La ludo estas piedpilkado.

La vorton vagonaro mi mem ne tro ŝatas, ĉar ekzistas trajnoj konsistantaj el nur unu vagono, kaj por tiuj estas strange uzi -ar.

zan (Ukázat profil) 15. srpna 2011 9:42:57

darkweasel:La vorton vagonaro mi mem ne tro ŝatas, ĉar ekzistas trajnoj konsistantaj el nur unu vagono, kaj por tiuj estas strange uzi -ar.
Kial ne "vagono" tiukaze?

Roman_Mutin (Ukázat profil) 15. srpna 2011 10:38:06

Estas iom malbone ke en Esperanto forestas aziaj vortoj.
En kelkaj artefaritaj lingvoj (ekzemple lingwa de planeta) oni fairs ĉi tion, sed... ĉi eblas ripeti historion de Esperanto?

Ĉu okcidentanoj ne sentas malfacilaĵojn pro tio?

darkweasel (Ukázat profil) 15. srpna 2011 11:06:14

zan:
darkweasel:La vorton vagonaro mi mem ne tro ŝatas, ĉar ekzistas trajnoj konsistantaj el nur unu vagono, kaj por tiuj estas strange uzi -ar.
Kial ne "vagono" tiukaze?
la grava afero estas ke "trajno" estas trajno konsistanta el ajna kvanto de vagonoj.

miascie relbuso estas io pli speciala.

cellus (Ukázat profil) 15. srpna 2011 11:48:29

Ĉu esperanto estas azia aŭ eŭropa lingvo estas por mi politika kaj ne lingvistika demando.

Plej interesa estas kiu volas lerni la lingvon.

darkweasel (Ukázat profil) 15. srpna 2011 11:55:09

Cetere, antaŭ pli ol unu jaro mi malfermis vortareton germana-japanan kaj eltrovis, kiom da vortoj fakte estas similaj en la japana kaj en Esperanto, simple ĉar la japana prenis multajn vortojn el eŭropaj lingvoj (ĉefe la angla).

Ne ĉiuj vortoj en la tiam kompilita listo estas de tiu vortareto, iuj estas el aliaj fontoj. Se estas malĝustaĵoj en la listo, bonvolu ja korekti ilin!

2010-07-23 22:20:37 <darkweasel> mi simple skribos tien ĉi... mi faris ĝin papere do mi devas tajpkopii ĝin
2010-07-23 22:20:53 <darkweasel> Ajia-Azio
2010-07-23 22:20:58 <darkweasel> amerika-Ameriko
2010-07-23 22:21:01 <darkweasel> basu-buso
2010-07-23 22:21:05 <darkweasel> batâ-butero
2010-07-23 22:21:07 <darkweasel> biiru-biero
2010-07-23 22:21:11 <darkweasel> chiimu-teamo
2010-07-23 22:21:21 <darkweasel> demokurashii-demokratio
2010-07-23 22:21:41 <darkweasel> dôru-dolaro
2010-07-23 22:22:00 <darkweasel> firumu-filmo (kiel konservujo de kamerao)
2010-07-23 22:22:07 <darkweasel> furansu-Francujo/Francio
2010-07-23 22:22:12 <darkweasel> garasu-glaso
2010-07-23 22:22:15 <darkweasel> gasu-gaso
2010-07-23 22:22:28 <darkweasel> gurê-griza (nu ne tre granda simileco..)
2010-07-23 22:22:41 <darkweasel> gyarerii-galerio
2010-07-23 22:22:43 <darkweasel> hoteru-hotelo
2010-07-23 22:22:46 <darkweasel> kamera-kamerao
2010-07-23 22:22:57 <darkweasel> ...mi forgesis unu: humoru-humoro
2010-07-23 22:23:10 <darkweasel> kiro--kilo-
2010-07-23 22:23:16 <darkweasel> kohii-kafo
2010-07-23 22:23:27 <darkweasel> konsâto-koncerto
2010-07-23 22:23:31 <darkweasel> kyabin-kabino
2010-07-23 22:23:37 <darkweasel> massâji-masaĝo
2010-07-23 22:23:43 <darkweasel> mêtoru-metro
2010-07-23 22:23:50 <darkweasel> orugasumusu-orgasmo
2010-07-23 22:24:03 <darkweasel> ôsutoriya-Aŭstrujo/Aŭstrio
2010-07-23 22:24:12 <darkweasel> pan-pano [vidu, tio estas neanglaĵo!]
2010-07-23 22:24:18 <darkweasel> rajio-radio
2010-07-23 22:24:23 <darkweasel> resutoran-restoracio
2010-07-23 22:24:28 <darkweasel> supôtsu-sporto
2010-07-23 22:24:36 <darkweasel> sûpu-supo
2010-07-23 22:24:41 <darkweasel> sutêki-steko
2010-07-23 22:24:47 <darkweasel> sutoppu-stop
2010-07-23 22:24:57 <darkweasel> tabako-cigaredo [vi bone scias al kiu radiko tio similas...]
2010-07-23 22:25:03 <darkweasel> takushii-taksio
2010-07-23 22:25:08 <darkweasel> terebi-televidilo
2010-07-23 22:25:12 <darkweasel> uisukii-viskio
2010-07-23 22:25:15 <darkweasel> wain-vino
2010-07-23 22:25:18 <darkweasel> <fino de l' listo>


Kaj mankas en tiu listo vortoj, kiujn eŭropaj lingvoj prenis el la japana kaj donis al Esperanto, kiel cunamo.

nikko (Ukázat profil) 15. srpna 2011 17:46:17

Kio estas zia gramatiko? Sensenca termino. En azio ekzistas miloj da tute diversaj lingvoj, same kiel en eŭropo estas esceptoj.

zan (Ukázat profil) 16. srpna 2011 0:16:01

darkweasel:Cetere, antaŭ pli ol unu jaro mi malfermis vortareton germana-japanan kaj eltrovis, kiom da vortoj fakte estas similaj en la japana kaj en Esperanto, simple ĉar la japana prenis multajn vortojn el eŭropaj lingvoj (ĉefe la angla).
Laŭ mia opinio oni havas regulojn, kiam iu popolo prenas el aliaj lingvoj novajn vortojn en sian lingvon.

1: plejparte nomoj de objektoj
Objekto el alilando ne havas nomon en sialando. Do oni prenas originan nomon kun tiu objekto.
ekz:basu-buso,batâ-butero,biiru-biero,garasu-glaso,gasu-gaso,kamera-kamerao..

Memoru, ankaŭ la angla lingvo kreas la anglajn vortojn origine el alilandaj vortoj.

2lango.gifropraj nomoj
ekz:Ajia-Azio,amerika-Ameriko,doru-dolaro

3:freŝa esprimo por jama vorto
Ofte oni sentas freŝan impreson aŭ specialan signifon per nova alilanda vorto, kvankam oni jam havas malnovan nomon.
ekz:chiimu-teamo(組, sed chiimu estas uzata por sporto, k.a.)
demokurashii-demokratio(plejofte 民主主義)
gurê-griza(灰色, gurê estas uzata en fasona aŭ arta kampo sed nun pli vaste.)
gyararii-galerio(画廊 sed alia speciala signifo estas spektantaro de golfo)
hoteru-hotelo(旅館, sed hoteru estas uzata por okcident-stila gastejo)

Memoru, ke japanoj estas tia popolo, kiu tre ŝatas novajn aĵojn kaj novajn vortojn. Eble ni pli ŝatas alilandajn vortojn ol aliaj landanoj.

Kaj memoru, ke eĉ ni malofte prenas novajn vortojn por abstrakta fenomeno. En alia forumo iu uzas novan vorton "kravalo", kiun ni nomas 暴動 sed neniam per alilanda vorto.

Kion ni japanoj prenas kiel novajn vortojn el alilandoj aŭ ne prenas, tio depensas de nia kutimo. Ni prenas novan vorton, kiam per tio ni ekhavas novan senton. Tiu "sento" devenas de nia komuna "sento". Esperanto neniam havas komunan senton inter la uzantoj. Do, mi opinias, ke esperantistoj ne uzu novajn vortojn krom tiam, kiam ili estas novaj aĵoj, kiuj ankoraŭ ne ekzistas en Esperanto.
Eĉ se iu volas signifi "novan senton" per sia propra vorto, aliaj kulturanoj ne komprenas tion.

Ĉu vi celas, ke Esperanto estu tia lingvo?

mihxil (Ukázat profil) 16. srpna 2011 6:35:07

darkweasel:Cetere, antaŭ pli ol unu jaro mi malfermis vortareton germana-japanan kaj eltrovis, kiom da vortoj fakte estas similaj en la japana kaj en Esperanto, simple ĉar la japana prenis multajn vortojn el eŭropaj lingvoj (ĉefe la angla).
Mallonga ridardo en wikipediaj listoj:

Japanaj vortoj kun portugala origino
kaj
Japanaj vortoj kun nederlanda origino
instruas ke facilas plilongigi vian liston, ĉar ne malmultaj vortoj el tiuj listoj havas similan vorton en esperanto ankaŭ.

Sed cetere mi restas opinii ke Esperanto estas tre Eŭropeca lingvo. Al neesperantistoj mi eble foje emus kun Piron emfazi la neeŭropecajn ecojn, sed honeste mi diru ke tiuj ŝajne ne multe signifas. La vortaro enhavas multajn pruntojn per tiu diable 15a regulo, kaj tiel fariĝis simile komplika kiel multaj eŭropaj lingvoj. Foje mi eĉ ekpensas ke estas eĉ pli komplika, ĉar ŝajne la vortoj ekprenis signifojn kaj signifonuancojn de la parenca radiko en ĉiuj denaskaj lingvoj de la parolantoj.

darkweasel (Ukázat profil) 16. srpna 2011 7:00:16

zan:doru-dolaro
Do tio estas eraro en la vortareto. Mi ĵus rekontrolis kaj tie vere estas dôru.

Zpět na začátek