Al la enhavo

Kia estas via profesio ?

de Toniatuh, 2011-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Ergazomai (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 20:22:39

Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )

Greedn (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-29 00:56:03

arkitekto

jpablo68 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-29 04:53:19

civila inĝenieristo

maratonisto (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-29 11:57:11

Ergazomai:Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )
Studanto.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-29 12:12:53

maratonisto:
Ergazomai:Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )
Studanto.
Ambaŭ eblas!

Fakte STUDENT/ estas Fundamenta, dum STUD/ ekestis nur en la 1a Oficiala Aldono.

Cetere, mi ankoraŭ estas lernejano.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-29 13:12:30

Ergazomai:Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )
Laŭ mia kono pri tiuj vortoj, "studanto" estas simple iu kiu studas, kaj oni diras "studento" kiam oni parolas pri iu kiu faras superajn aŭ universitatajn studojn.

Amike.

Ergazomai (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 12:24:54

darkweasel:
maratonisto:
Ergazomai:Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )
Studanto.
Ambaŭ eblas!

Fakte STUDENT/ estas Fundamenta, dum STUD/ ekestis nur en la 1a Oficiala Aldono.

Cetere, mi ankoraŭ estas lernejano.
Do ĉu student- naskiĝis antaŭ ol stud-?! Strange ja.
Tamen, mi estas altlernejano - tio estas pli klara rideto.gif

36lima (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 14:26:09

Mi estis soldato. Poste, mi estis interreta inĝeniero dum multaj jaroj. Nun, mi estas operacaĵa manaĝero (ĉe interreta firmo). Iutago, mi estos piloto kaj hipnotisto.

Mi jam estas ambaŭ sed, mi ne estas pagata por tiuj (mi estas amatoro kaj ne profesiulo sed, mi progresas).

Kelly

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 14:34:31

Ergazomai:
darkweasel:
maratonisto:
Ergazomai:Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )
Studanto.
Ambaŭ eblas!

Fakte STUDENT/ estas Fundamenta, dum STUD/ ekestis nur en la 1a Oficiala Aldono.

Cetere, mi ankoraŭ estas lernejano.
Do ĉu student- naskiĝis antaŭ ol stud-?! Strange ja.
jes, ĝuste tiel estas! ankaŭ min tio surprizis...

mountainash (Montri la profilon) 2011-septembro-01 11:21:52

Mi laboras kiel ĝenerala instruisto en elementa lernejo. Mia klaso estas la kvina. Do, la infanoj kutime havas dek-unu jarojn. rideto.gif

Reen al la supro