Więcej

Kia estas via profesio ?

od Toniatuh, 15 sierpnia 2011

Wpisy: 25

Język: Esperanto

Ergazomai (Pokaż profil) 28 sierpnia 2011, 20:22:39

Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )

Greedn (Pokaż profil) 29 sierpnia 2011, 00:56:03

arkitekto

jpablo68 (Pokaż profil) 29 sierpnia 2011, 04:53:19

civila inĝenieristo

maratonisto (Pokaż profil) 29 sierpnia 2011, 11:57:11

Ergazomai:Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )
Studanto.

darkweasel (Pokaż profil) 29 sierpnia 2011, 12:12:53

maratonisto:
Ergazomai:Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )
Studanto.
Ambaŭ eblas!

Fakte STUDENT/ estas Fundamenta, dum STUD/ ekestis nur en la 1a Oficiala Aldono.

Cetere, mi ankoraŭ estas lernejano.

antoniomoya (Pokaż profil) 29 sierpnia 2011, 13:12:30

Ergazomai:Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )
Laŭ mia kono pri tiuj vortoj, "studanto" estas simple iu kiu studas, kaj oni diras "studento" kiam oni parolas pri iu kiu faras superajn aŭ universitatajn studojn.

Amike.

Ergazomai (Pokaż profil) 31 sierpnia 2011, 12:24:54

darkweasel:
maratonisto:
Ergazomai:Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )
Studanto.
Ambaŭ eblas!

Fakte STUDENT/ estas Fundamenta, dum STUD/ ekestis nur en la 1a Oficiala Aldono.

Cetere, mi ankoraŭ estas lernejano.
Do ĉu student- naskiĝis antaŭ ol stud-?! Strange ja.
Tamen, mi estas altlernejano - tio estas pli klara rideto.gif

36lima (Pokaż profil) 31 sierpnia 2011, 14:26:09

Mi estis soldato. Poste, mi estis interreta inĝeniero dum multaj jaroj. Nun, mi estas operacaĵa manaĝero (ĉe interreta firmo). Iutago, mi estos piloto kaj hipnotisto.

Mi jam estas ambaŭ sed, mi ne estas pagata por tiuj (mi estas amatoro kaj ne profesiulo sed, mi progresas).

Kelly

darkweasel (Pokaż profil) 31 sierpnia 2011, 14:34:31

Ergazomai:
darkweasel:
maratonisto:
Ergazomai:Mi estas studanto (aŭ studento? demando.gif )
Studanto.
Ambaŭ eblas!

Fakte STUDENT/ estas Fundamenta, dum STUD/ ekestis nur en la 1a Oficiala Aldono.

Cetere, mi ankoraŭ estas lernejano.
Do ĉu student- naskiĝis antaŭ ol stud-?! Strange ja.
jes, ĝuste tiel estas! ankaŭ min tio surprizis...

mountainash (Pokaż profil) 1 września 2011, 11:21:52

Mi laboras kiel ĝenerala instruisto en elementa lernejo. Mia klaso estas la kvina. Do, la infanoj kutime havas dek-unu jarojn. rideto.gif

Wróć do góry