前往目錄

Kial foriĝis japana fadeno?

貼文者: zan, 2011年8月16日

訊息: 22

語言: Esperanto

zan (顯示個人資料) 2011年8月16日上午1:31:51

Antaŭ nelonge troviĝis fadeno "Kial vi decidis lerni Esperanto?" en la japana furumo. La fadeno enhavis relative multajn komentojn eĉ de alilandanoj, al kiuj amike respondis japanoj.
http://webcache.googleusercontent.com/search?q=c...

Nun mi ne trovas ĝin. Kial tia bona fadeno malaperis??

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月16日上午7:03:17

Verŝajne ĉar, nu, la japanlingva forumo enhavu diskutojn en la japana kaj ne en Esperanto.

zan (顯示個人資料) 2011年8月17日上午9:14:46

Ha, nekredeble. Ĉu ne vidis la tuton teamano, kiu forigis la fadenon? En ĝi troviĝis japan-lingvaj mesaĝoj de alilandanoj. malgajo.gif
http://webcache.googleusercontent.com/search?q=c...

Jev (顯示個人資料) 2011年8月17日上午9:54:03

zan:Ha, nekredeble. Ĉu ne vidis la tuton teamano, kiu forigis la fadenon? En ĝi troviĝis japan-lingvaj mesaĝoj de alilandanoj. malgajo.gif
Bedaŭrinde la plejparto de mesaĝoj estis nur en Esperanto kaj videblis, ke oni intencas daŭre babili en Esperanto. La fadeno ekde la komenco malobeis la regulojn de nia forumo, pro tio ĝi estis forigita. Mi petas simple alian fojon esti pli atenta pri la reguloj. Grandan dankon.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月17日上午10:15:00

Jev:

eble oni konstruu eblon por teamanoj movi fadenon al alia forumparto.

Jev (顯示個人資料) 2011年8月17日下午2:09:15

darkweasel:
eble oni konstruu eblon por teamanoj movi fadenon al alia forumparto.
Certe indas, sed nur dum la refaro de la paĝaro.

Junpe (顯示個人資料) 2011年8月28日下午4:15:25

Jev:
zan:Ha, nekredeble. Ĉu ne vidis la tuton teamano, kiu forigis la fadenon? En ĝi troviĝis japan-lingvaj mesaĝoj de alilandanoj. malgajo.gif
Bedaŭrinde la plejparto de mesaĝoj estis nur en Esperanto kaj videblis, ke oni intencas daŭre babili en Esperanto. La fadeno ekde la komenco malobeis la regulojn de nia forumo, pro tio ĝi estis forigita. Mi petas simple alian fojon esti pli atenta pri la reguloj. Grandan dankon.
Mi tute ne komprenas. Ĉu "la reguloj" tiel gravas, kiam la partoprenantoj ĝuas interparoli iufoje esperante alifoje japane? Tie Esperanto estis pontolingvo por tiuj, kiuj lernas la japanan, kaj partoprenantoj efektive parolis la japanan.
Mi ne opinias, ke oni havas taŭgan kialon forigi la fadenon.
Bonvole rekreu la fadenon en la japana forumo.

Jev (顯示個人資料) 2011年8月28日下午4:36:03

Junpe:Mi tute ne komprenas. Ĉu "la reguloj" tiel gravas, kiam la partoprenantoj ĝuas interparoli iufoje esperante alifoje japane? Tie Esperanto estis pontolingvo por tiuj, kiuj lernas la japanan, kaj partoprenantoj efektive parolis la japanan.
Mi ne opinias, ke oni havas taŭgan kialon forigi la fadenon.
Bonvole rekreu la fadenon en la japana forumo.
La reguloj gravas kaj pri ĉio cetera mi jam respondis supre.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月28日下午4:48:53

Se en la fadeno troviĝis efektive interesaj informoj, tiu forigo estas ja bedaŭrinda. Tamen al mi ne ŝajnas tiel. Mi do ja opinias tiun decidon akceptebla.

Vi povas pludiskuti la temon en unu el la jenaj fadenoj: Kial vi komencis lerni Esperanton?, Kial vi eklernis Esperanton?

(Cetere la kunekzistado de tiuj du fadenoj bone montras, ke ni bezonas bonan serĉilon.)

Junpe (顯示個人資料) 2011年8月28日下午6:32:19

darkweasel:Vi povas pludiskuti la temon en unu el la jenaj fadenoj: Kial vi komencis lerni Esperanton?, Kial vi eklernis Esperanton?

(Cetere la kunekzistado de tiuj du fadenoj bone montras, ke ni bezonas bonan serĉilon.)
Dankon. Sed mi bedaŭras, ke la fadeno foriĝis de iu, kvankam multaj homoj skribis tie. Mi volas, ke iliaj mesaĝoj restas tie.

Jev:La reguloj gravas kaj pri ĉio cetera mi jam respondis supre.
Mi ne komprenas, kial la reguloj tiel gravas, kaj mi ne konsentas.

Ĉu unu persono decidis forigi?

Ĉu la persono komprenas la japanan kaj legis la tutan fadenon inklusive frazojn en la japana?

回到上端