Đi đến phần nội dung

Unu demando pri la nacinomo sub la uzantbildo.

viết bởi ceigered, Ngày 19 tháng 8 năm 2011

Tin nhắn: 36

Nội dung: Esperanto

erinja (Xem thông tin cá nhân) 20:25:36 Ngày 22 tháng 8 năm 2011

Eblas uzi la serĉilon de la traduksistemo. Aŭ ĉu pri tiu serĉilo vi parolis? Tiu serĉilo ne devus trovi afiŝaĵojn de la forumo, ĉar ĝi serĉas nur la tradukendajn ĉenojn.

Mi korektos la aferon pri la dupunktoj en la traduksistemo, sed ĝi devos ĝisdatiĝi iom post iom en la tradukoj mem.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 06:10:40 Ngày 23 tháng 8 năm 2011

ha pri tiu serĉilo mi ne konsciis... mi nun faris tion.

nu, nun la afero pri la dupunktoj estas korektita, sed en la normala interfaco nun tute ne estas dupunkto. ŝajne la sistemo aŭtomate aldonas dupunkton en la inversa interfaco sed ne en la normala.

Jev (Xem thông tin cá nhân) 07:26:35 Ngày 23 tháng 8 năm 2011

darkweasel:ha pri tiu serĉilo mi ne konsciis... mi nun faris tion.

nu, nun la afero pri la dupunktoj estas korektita, sed en la normala interfaco nun tute ne estas dupunkto. ŝajne la sistemo aŭtomate aldonas dupunkton en la inversa interfaco sed ne en la normala.
Mi ĝustigis tion, do nun tio devas esti en ordo.

La nomoj de la landoj povas esti kelkfoje strange tradukitaj, ĉar kiam ni aldonis ilin al la sistemo, ni aŭtomate multajn tradukojn "elsuĉis" el la reto. Do povas esti, ke iuj nomoj estas iom strangaj, indas ilin trarigardi kaj ĝustigi.

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 10:51:08 Ngày 23 tháng 8 năm 2011

Nun estas du punktoj en la franca interfaco (kaj ne antaŭe).

Jev (Xem thông tin cá nhân) 11:13:59 Ngày 23 tháng 8 năm 2011

HaleBopp:Nun estas du punktoj en la franca interfaco (kaj ne antaŭe).
Tion necesas ĝustigi en la traduksistemo de lernu!, espereble la tradukantoj baldaŭ ĝustigos tion.

ceigered (Xem thông tin cá nhân) 03:06:06 Ngày 08 tháng 9 năm 2011

Ŭa, mi forgesis tiun temon...

erinja:Ĉar en la angla, turk-devenulo kiu naskiĝis en Germanujo plu estas "German", samkiel german-devenulo kiu naskiĝis tie. Ĉu ne en la angla vi devus paroli pri "Germanian", "Francian", "Chinian", ktp?

Kiel vi sukcesas, en via lingvouzo, korekti tiun "malnov-eŭropan rasismon" de la angla lingvo?
Sed en la angla lingvo, kreema uzo de la lingvo estas "stulta" okulumo.gif

Kaj ni ne havas elektojn en la angla lingvo, sed in Esperanto ni ja havas du.

Mi nur volis diri ke estas du oftuzataj, kutimaj sistemoj en Esperanto, kaj malsamaj homoj havas malsamajn elektojn. Mi ŝatas tiun elektpovon okulumo.gif

darkweasel:Tamen laŭ mia scio neniu germanlingvano (speciale ne germanlingvano, kiu tute ne estas germano) proponis ŝanĝi tiun nomon.
Nur estas unu sistemo en la germana lingvo, ĉu ne? Simile al la angla lingvo. Laŭ la oreloj kiam oni parolas germane, la sono de io alia estas stranga aŭ stulta. Do mi ne parolis pri lingvoj kun nur unu sistemo.

===

Evidente mia oriĝina, em, "peto" (? mi ne scias ĉu tiu estas la ĝusta vorto) estas ne ŝatata, do ne zorgu pri ĝin. Nun mi estas en metafora mallerta truo, do mi fermu mian buŝon okulumo.gif

Quay lại