Mesaĝoj: 51
Lingvo: Esperanto
Gryfek (Montri la profilon) 2011-septembro-01 06:53:45
bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-17 07:34:18
Sed ĉar la vorto ĝi (uzata speciale por bestoj aŭ senvivaĵoj) enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de homo ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por homo la pronomon li...ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon li ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta.Jena estas la vera seksismo en esperanto!
ekzemple homo = homo aŭ hominoKaj viro = viro aŭ virino? Kial ekzistas vortoj "viro" kaj "virino", se ekzistas vortoj "homo" kaj "homino"? Do, mi estas homino? Absurdo.
Se ni volus esti pedante gramatikajMi volas. Ĉu ne eble aldoni en gramatiko sufiĉe da normalaj pronomoj? Mi pensas, ke esperanto estas tro dogmema kaj iom absurda.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-17 12:33:01
bildo:Ne.
Kaj viro = viro aŭ virino?
Homo estas sekse neŭtra vorto. Viro estas vorto signifanta nur virojn.
Homino estas ebla, sed tre malofte uzata. Efektive Zamenhof en tiu respondo faris iom fuŝan (almenaŭ laŭ la hodiaŭa lingvouzo) gramatikan analizon - vidu la lastan mesaĝon en la unua paĝo de la fadeno.
Eble vin interesos artikolo pri seksaj vortoj en Esperanto.
bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-17 12:48:00
darkweasel:Ĉu vi povas simple respondi al mi: ĉu homo estas li aŭ ĝi?
Homo estas sekse neŭtra vorto.
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-januaro-17 13:10:38
bildo:"Homo" signifas "homa estaĵo". Tiu vorto ĉirkaŭbrakas, aŭ enhavas, tiom "li" kiom "ŝi". Alimaniere dirite, ĝi estas samtempe "li" kaj "ŝi", ne montrante iun difinitan sekson.darkweasel:Ĉu vi povas simple respondi min: homo estas li aŭ ĝi?
Homo estas sekse neŭtra vorto.
Do, eble la sola solvo estas uzi la pronomon "ĝi".
Amike.
lgg (Montri la profilon) 2012-januaro-17 16:46:09
antoniomoya:Do, eble la sola solvo estas uzi la pronomon "ĝi".Nomigado de homoj vivantaj kiel 'ghi' estas insulto pli grava, kaj tute ne solvo.
Lingvoj devas ampleksi sociarealajhojn modernajn, kaj ne iujn de XIX-ajarcento.
bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-17 16:56:30
antoniomoya:Do, eble la sola solvo estas uzi la pronomon "ĝi".Laŭ mi, ĝi estas logika pronomo por homo. Ĉu infano estas homo? Jes. Ĉu infano estas ĝi? Jes. Do, ankaŭ homo estas ĝi. Ĉu besto estas ĝi? Jes. Ĉu homo estas besto? Jes. Do, ankaŭ homo estas ĝi.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-17 17:04:03
bildo:Vi pravas, tamen estas multaj, kiuj tion ne ŝatas - kaj ja eblas uzi ankaŭ li en okazoj, kiam ne konatas la sekso.antoniomoya:Do, eble la sola solvo estas uzi la pronomon "ĝi".Laŭ mi, ĝi estas logika pronomo por homo. Ĉu infano estas homo? Jes. Ĉu infano estas ĝi? Jes. Do, ankaŭ homo estas ĝi. Ĉu besto estas ĝi? Jes. Ĉu homo estas besto? Jes. Do, ankaŭ homo estas ĝi.
Tio cetere tute ne koncernas nur la vorton homo, sed ankaŭ frazojn kiel:
La laboranto povas fari tion, kiam li/ĝi volas.
bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-17 17:15:09
darkweasel:Mi pensas tamen, ke se esperantistoj ne estus tiel dogmuloj, pli bone estus havi ankaŭ pronomojn por homoj, kaj vivaĵoj.
Vi pravas, tamen estas multaj, kiuj tion ne ŝatas - kaj ja eblas uzi ankaŭ li en okazoj, kiam ne konatas la sekso.
Tio cetere tute ne koncernas nur la vorton homo, sed ankaŭ frazojn kiel:
La laboranto povas fari tion, kiam li/ĝi volas.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-17 17:23:01
bildo:Ĉu via denaska lingvo havas tion, kion vi deziras tie ĉi por Esperanto?darkweasel:Mi pensas tamen, ke se esperantistoj ne estus tiel dogmuloj, pli bone estus havi ankaŭ pronomojn por homoj, kaj vivaĵoj.
Vi pravas, tamen estas multaj, kiuj tion ne ŝatas - kaj ja eblas uzi ankaŭ li en okazoj, kiam ne konatas la sekso.
Tio cetere tute ne koncernas nur la vorton homo, sed ankaŭ frazojn kiel:
La laboranto povas fari tion, kiam li/ĝi volas.