Į turinį

Ĝi

cellus, 2011 m. rugpjūtis 20 d.

Žinutės: 51

Kalba: Esperanto

Gryfek (Rodyti profilį) 2011 m. rugsėjis 1 d. 06:53:45

Ĝi... la problemo kun ĝia uzo- la substantivoj portas la kategorion de speco. Mi ne legis la plenan gramatikon de Kaloĉay sed vortoj povas esti pli aŭ malpli "personigitaj". Pri hundo oni povas diri "ĝi" kiel en angla lingvo tamen pri animo (latine: animus, anima) mi preferas diri "ŝi". Ofte polaj maljunegaj pastroj parolas al ĉiuj gekonfesantoj per "ci, animo" kun ina speco ĉe verboj kaj ĝi estas ege konfuziganta.

bildo (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 17 d. 07:34:18

Sed ĉar la vorto ĝi (uzata speciale por bestoj aŭ senvivaĵoj) enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de homo ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por homo la pronomon li...ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon li ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta.
Jena estas la vera seksismo en esperanto!
ekzemple homo = homo aŭ homino
Kaj viro = viro aŭ virino? Kial ekzistas vortoj "viro" kaj "virino", se ekzistas vortoj "homo" kaj "homino"? Do, mi estas homino? Absurdo.
Se ni volus esti pedante gramatikaj
Mi volas. Ĉu ne eble aldoni en gramatiko sufiĉe da normalaj pronomoj? Mi pensas, ke esperanto estas tro dogmema kaj iom absurda.

darkweasel (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 17 d. 12:33:01

bildo:
Kaj viro = viro aŭ virino?
Ne.

Homo estas sekse neŭtra vorto. Viro estas vorto signifanta nur virojn.

Homino estas ebla, sed tre malofte uzata. Efektive Zamenhof en tiu respondo faris iom fuŝan (almenaŭ laŭ la hodiaŭa lingvouzo) gramatikan analizon - vidu la lastan mesaĝon en la unua paĝo de la fadeno.

Eble vin interesos artikolo pri seksaj vortoj en Esperanto.

bildo (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 17 d. 12:48:00

darkweasel:
Homo estas sekse neŭtra vorto.
Ĉu vi povas simple respondi al mi: ĉu homo estas li aŭ ĝi?

antoniomoya (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 17 d. 13:10:38

bildo:
darkweasel:
Homo estas sekse neŭtra vorto.
Ĉu vi povas simple respondi min: homo estas li aŭ ĝi?
"Homo" signifas "homa estaĵo". Tiu vorto ĉirkaŭbrakas, aŭ enhavas, tiom "li" kiom "ŝi". Alimaniere dirite, ĝi estas samtempe "li" kaj "ŝi", ne montrante iun difinitan sekson.

Do, eble la sola solvo estas uzi la pronomon "ĝi".

Amike.

lgg (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 17 d. 16:46:09

antoniomoya:Do, eble la sola solvo estas uzi la pronomon "ĝi".
Nomigado de homoj vivantaj kiel 'ghi' estas insulto pli grava, kaj tute ne solvo.

Lingvoj devas ampleksi sociarealajhojn modernajn, kaj ne iujn de XIX-ajarcento.

bildo (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 17 d. 16:56:30

antoniomoya:Do, eble la sola solvo estas uzi la pronomon "ĝi".
Laŭ mi, ĝi estas logika pronomo por homo. Ĉu infano estas homo? Jes. Ĉu infano estas ĝi? Jes. Do, ankaŭ homo estas ĝi. Ĉu besto estas ĝi? Jes. Ĉu homo estas besto? Jes. Do, ankaŭ homo estas ĝi.

darkweasel (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 17 d. 17:04:03

bildo:
antoniomoya:Do, eble la sola solvo estas uzi la pronomon "ĝi".
Laŭ mi, ĝi estas logika pronomo por homo. Ĉu infano estas homo? Jes. Ĉu infano estas ĝi? Jes. Do, ankaŭ homo estas ĝi. Ĉu besto estas ĝi? Jes. Ĉu homo estas besto? Jes. Do, ankaŭ homo estas ĝi.
Vi pravas, tamen estas multaj, kiuj tion ne ŝatas - kaj ja eblas uzi ankaŭ li en okazoj, kiam ne konatas la sekso.

Tio cetere tute ne koncernas nur la vorton homo, sed ankaŭ frazojn kiel:
La laboranto povas fari tion, kiam li/ĝi volas.

bildo (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 17 d. 17:15:09

darkweasel:
Vi pravas, tamen estas multaj, kiuj tion ne ŝatas - kaj ja eblas uzi ankaŭ li en okazoj, kiam ne konatas la sekso.

Tio cetere tute ne koncernas nur la vorton homo, sed ankaŭ frazojn kiel:
La laboranto povas fari tion, kiam li/ĝi volas.
Mi pensas tamen, ke se esperantistoj ne estus tiel dogmuloj, pli bone estus havi ankaŭ pronomojn por homoj, kaj vivaĵoj.

darkweasel (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 17 d. 17:23:01

bildo:
darkweasel:
Vi pravas, tamen estas multaj, kiuj tion ne ŝatas - kaj ja eblas uzi ankaŭ li en okazoj, kiam ne konatas la sekso.

Tio cetere tute ne koncernas nur la vorton homo, sed ankaŭ frazojn kiel:
La laboranto povas fari tion, kiam li/ĝi volas.
Mi pensas tamen, ke se esperantistoj ne estus tiel dogmuloj, pli bone estus havi ankaŭ pronomojn por homoj, kaj vivaĵoj.
Ĉu via denaska lingvo havas tion, kion vi deziras tie ĉi por Esperanto?

Atgal į pradžią