Ujumbe: 15
Lugha: Esperanto
Andreo Jankovskij (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 10:40:37 asubuhi

Por viziti la retejon klaku ĉi tie

La ĉampionado estas organizota de du landoj: Pollando kaj Ukrainio.

Kvar urboj de Ukrainio:

1. Kijivo - ĉefurbo

2. Lvivo

3. Ĥarkivo

4. Donecko

Kvar urboj de Pollando:

1. Varsovio - ĉefurbo

2. Vroclavo

3. Poznano

4. Gdansko

[url=http://retejo.info/bildoj/2012/Mapo.png]Mapo de urboj[/url]
maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 3:52:59 alasiri
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 4:01:10 alasiri
maratonisto:Persone, mi preferas diri 'futbalo' ĉar ĝi vere estas tre internacia vorto. Sed se oni ial ne ŝatas tiun vorton, oni diru 'piedpilkADo' pri la ludo. "Piedpilko" estas la pilko, kiun oni piedbatas!Futbalo= piedpilko
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 4:05:52 alasiri
Dankon pro la ligilo al via retpaĝaro. Ĝi estas bona ideo, kaj interesa.
Andreo Jankovskij (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 7:39:20 alasiri
Dankon pro la ligilo al via retpaĝaro. Ĝi estas bona ideo, kaj interesa.Kaj por vi dankon!
Nu, mi volas diri ke la retejo estas de ukraina kaj pola junularo.
Ĉu futbalo aŭ piedpilkado (aŭ eĉ piedpilko)?Necesos cerbumi.

Pri futbalo:

1) pli konata por neesperantistoj (kaj pli internacia)
2) Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj (UEFA), se ni uzos la vorton piedpilkado, do estos UEPA

Jes, la dua argumento ne estas forta.

Futo - mezurunuo de longo
Balo - pompa kunveno, en kiu oni dancas

Pri piedpilkado:

Ĝi estas ofte uzata vorto en Esperantujo

Eble ke la vorto estas pli longa

Pri piedpilko:
Ĝi estas pilko por piedbati ĝin.
Se uzi kunmetaĵon, ĝi devus esti "piedpilkado", kiel: "naĝado", "kurado", "biciklado" ktp.
Sed: 'ni ludas piedpilkon', aŭ 'ni ludas piedpilkadon'

Aŭ ni povas uzi la vorton futbalo kiel specon la genro de piedpilkado. Aliaj specoj estus rugbeo ktp.

Aŭ ni dume uzu ambaŭ vortoj laŭ plaĉo, samkiel:
Futbalo/piedpilkado
Basketbalo/korbopilkado
Basbalo/bazpilkado
Handbalo/manpilkado
Volejbalo/flugpilkado
Kaj:
Hokeo
Kegloludo

Bv. skribi kion vi pensas?
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2011 8:13:21 asubuhi
Andreo Jankovskij:ni piedpilkas
Sed: 'ni ludas piedpilkon', aŭ 'ni ludas piedpilkadon'

Diablo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Agosti 2011 12:00:14 alasiri
Andreo Jankovskij:JEN mojosega afero...dankegon, kara!!![]()
Por viziti la retejon klaku ĉi tie

La ĉampionado estas organizota de du landoj: Pollando kaj Ukrainio.

Kvar urboj de Ukrainio:

1. Kijivo - ĉefurbo

2. Lvivo

3. Ĥarkivo

4. Donecko

Kvar urboj de Pollando:

1. Varsovio - ĉefurbo

2. Vroclavo

3. Poznano

4. Gdansko

[url=http://retejo.info/bildoj/2012/Mapo.png]Mapo de urboj[/url]

Andreo Jankovskij (Wasifu wa mtumiaji) 26 Mei 2012 12:04:54 alasiri

La rezultoj de matĉoj vi povos vidi ĉe http://euxro2012.retejo.info

Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Mei 2012 1:08:36 alasiri
Chainy:prefere ni diru piedpilksedunupovasmaneludomaratonisto:Persone, mi preferas diri 'futbalo' ĉar ĝi vere estas tre internacia vorto. Sed se oni ial ne ŝatas tiun vorton, oni diru 'piedpilkADo' pri la ludo. "Piedpilko" estas la pilko, kiun oni piedbatas!Futbalo= piedpilko
TatuLe (Wasifu wa mtumiaji) 26 Mei 2012 1:54:44 alasiri
Paquillo:Oni ja rajtas uzi ankaŭ la kapon kaj la bruston: ĉiokrombrakopilkosedunurajtasmaneludoChainy:prefere ni diru piedpilksedunupovasmaneludomaratonisto:Persone, mi preferas diri 'futbalo' ĉar ĝi vere estas tre internacia vorto. Sed se oni ial ne ŝatas tiun vorton, oni diru 'piedpilkADo' pri la ludo. "Piedpilko" estas la pilko, kiun oni piedbatas!Futbalo= piedpilko