Đi đến phần nội dung

Retejo de Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012

viết bởi Andreo Jankovskij, Ngày 20 tháng 8 năm 2011

Tin nhắn: 15

Nội dung: Esperanto

Andreo Jankovskij (Xem thông tin cá nhân) 10:40:37 Ngày 20 tháng 8 năm 2011

lango.gif

Por viziti la retejon klaku ĉi tie

La ĉampionado estas organizota de du landoj: Pollando kaj Ukrainio.

Kvar urboj de Ukrainio:

1. Kijivo - ĉefurbo

2. Lvivo

3. Ĥarkivo

4. Donecko

Kvar urboj de Pollando:

1. Varsovio - ĉefurbo

2. Vroclavo

3. Poznano

4. Gdansko

[url=http://retejo.info/bildoj/2012/Mapo.png]Mapo de urboj[/url]

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 15:52:59 Ngày 20 tháng 8 năm 2011

Futbalo = piedpilko

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 16:01:10 Ngày 20 tháng 8 năm 2011

maratonisto:Futbalo = piedpilko
Persone, mi preferas diri 'futbalo' ĉar ĝi vere estas tre internacia vorto. Sed se oni ial ne ŝatas tiun vorton, oni diru 'piedpilkADo' pri la ludo. "Piedpilko" estas la pilko, kiun oni piedbatas!

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 16:05:52 Ngày 20 tháng 8 năm 2011

@Andreo

Dankon pro la ligilo al via retpaĝaro. Ĝi estas bona ideo, kaj interesa.

Andreo Jankovskij (Xem thông tin cá nhân) 19:39:20 Ngày 20 tháng 8 năm 2011

Dankon pro la ligilo al via retpaĝaro. Ĝi estas bona ideo, kaj interesa.
Kaj por vi dankon!
Nu, mi volas diri ke la retejo estas de ukraina kaj pola junularo.
Ĉu futbalo aŭ piedpilkado (aŭ eĉ piedpilko)?
Necesos cerbumi.

lango.gif
Pri futbalo:

1) pli konata por neesperantistoj (kaj pli internacia)
2) Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj (UEFA), se ni uzos la vorton piedpilkado, do estos UEPA ridulo.gif
Jes, la dua argumento ne estas forta.

Futo - mezurunuo de longo
Balo - pompa kunveno, en kiu oni dancas

lango.gif
Pri piedpilkado:

Ĝi estas ofte uzata vorto en Esperantujo

Eble ke la vorto estas pli longa ridulo.gif

ploro.gif
Pri piedpilko:
Ĝi estas pilko por piedbati ĝin.
Se uzi kunmetaĵon, ĝi devus esti "piedpilkado", kiel: "naĝado", "kurado", "biciklado" ktp.

Sed: 'ni ludas piedpilkon', aŭ 'ni ludas piedpilkadon'

Aŭ ni povas uzi la vorton futbalo kiel specon la genro de piedpilkado. Aliaj specoj estus rugbeo ktp.

lango.gif
Aŭ ni dume uzu ambaŭ vortoj laŭ plaĉo, samkiel:
Futbalo/piedpilkado
Basketbalo/korbopilkado
Basbalo/bazpilkado
Handbalo/manpilkado
Volejbalo/flugpilkado

Kaj:
Hokeo
Kegloludo

Bv. skribi kion vi pensas?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 08:13:21 Ngày 21 tháng 8 năm 2011

Andreo Jankovskij:
Sed: 'ni ludas piedpilkon', aŭ 'ni ludas piedpilkadon'
ni piedpilkas rideto.gif

Diablo (Xem thông tin cá nhân) 12:00:14 Ngày 30 tháng 8 năm 2011

Andreo Jankovskij:lango.gif

Por viziti la retejon klaku ĉi tie

La ĉampionado estas organizota de du landoj: Pollando kaj Ukrainio.

Kvar urboj de Ukrainio:

1. Kijivo - ĉefurbo

2. Lvivo

3. Ĥarkivo

4. Donecko

Kvar urboj de Pollando:

1. Varsovio - ĉefurbo

2. Vroclavo

3. Poznano

4. Gdansko

[url=http://retejo.info/bildoj/2012/Mapo.png]Mapo de urboj[/url]
JEN mojosega afero...dankegon, kara!! sal.gif

Andreo Jankovskij (Xem thông tin cá nhân) 12:04:54 Ngày 26 tháng 5 năm 2012

Eŭro 2012

La rezultoj de matĉoj vi povos vidi ĉe http://euxro2012.retejo.info

Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 13:08:36 Ngày 26 tháng 5 năm 2012

Chainy:
maratonisto:Futbalo = piedpilko
Persone, mi preferas diri 'futbalo' ĉar ĝi vere estas tre internacia vorto. Sed se oni ial ne ŝatas tiun vorton, oni diru 'piedpilkADo' pri la ludo. "Piedpilko" estas la pilko, kiun oni piedbatas!
prefere ni diru piedpilksedunupovasmaneludo

TatuLe (Xem thông tin cá nhân) 13:54:44 Ngày 26 tháng 5 năm 2012

Paquillo:
Chainy:
maratonisto:Futbalo = piedpilko
Persone, mi preferas diri 'futbalo' ĉar ĝi vere estas tre internacia vorto. Sed se oni ial ne ŝatas tiun vorton, oni diru 'piedpilkADo' pri la ludo. "Piedpilko" estas la pilko, kiun oni piedbatas!
prefere ni diru piedpilksedunupovasmaneludo
Oni ja rajtas uzi ankaŭ la kapon kaj la bruston: ĉiokrombrakopilkosedunurajtasmaneludo rido.gif

Quay lại