Kwa maudhui

Epseranto kontraŭas Diktaturoj

ya abdullatif, 20 Agosti 2011

Ujumbe: 9

Lugha: Esperanto

abdullatif (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 1:57:11 alasiri

Mi estas Siria, kaj ni havas reĝimon diktaturan, certe vi aŭdis la novaĵojn, do mi eklernigis Esperanto al miaj amikoj, ĉar uze ĝi ne povas paroli pri ĉioj kaj la reĝimo ne povas koni tion.....

Ĉu vi uzis esperanto por ioj samaj al tio?
Ĉu en historio oni uzis Esperanton por tio?

manu_fr (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 2:31:37 alasiri

abdullatif:Mi estas Siria, kaj ni havas reĝimon diktaturan, certe vi aŭdis la novaĵojn, do mi eklernigis Esperanto al miaj amikoj, ĉar uze ĝi ne povas paroli pri ĉioj kaj la reĝimo ne povas koni tion.....

Ĉu vi uzis esperanto por ioj samaj al tio?
Ĉu en historio oni uzis Esperanton por tio?
Mi ne scipovas respondi vian demandon bedaŭrinde, sed volas diri, ke vi estas tre kuraĝa viro : mi miras vin malgraŭ via junaĝo !

Militu kontraŭ diktaturon, ni subtenas vin !

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 3:42:24 alasiri

abdullatif:Mi estas Siria, kaj ni havas reĝimon diktaturan, certe vi aŭdis la novaĵojn, do mi eklernigis Esperanto al miaj amikoj, ĉar uzante ĝi ni povas paroli pri ĉio kaj la reĝimo ne povas koni tion.....

Ĉu vi uzis esperanto por ioj samaj al tio?
Ĉu en historio oni uzis Esperanton por tio?
Verŝajne jes, sed mi ne scias certe ĉu tio vere okazis. Tamen, mi scias certe ke ofte oni persekutis esperantistojn pro paroli la lingvon en pluraj landoj.

Mi aŭdis ke en la naziaj kampoj kelkaj malliberuloj parolis esperanton al eksterlandanoj, kiuj sciis paroli ĝin.

Ĝis, Novatago.

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 6:27:14 alasiri

Antaŭ multaj jaroj mi legis libron de Ulrich Lins: La danĝera lingvo. ĝi priskribis persekutoj de esperantistoj dum diversaj epokoj de ĝia ekzistado.

Laŭ tiu libro la sekreta polico en Japanujo en la komenco de la 20-a jarcento aranĝis kursojn en esperanto por poste aresti la kurspartoprenantojn!

Ŝajnas ke multaj diktatoroj kaj diktaturoj timis esperanton. Multaj totalitaraj socioj tro taksis la forton de esperanto.

Mi ne surpriziĝus se mi aŭdus ke multaj sekretaj policoj studas esperanton!

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 6:44:19 alasiri

Mi esperas, ke vi havos ŝancon por kontakti kaj renkonti samideanojn el aliaj mezorientaj landoj, kaj ke estontece, la pordo al fruktodona diplomatia dialogo kun aliaj landoj malfermos, tiel ke ĉiuj profitos. Eble tio postulos demokratian Sirion; se jes, ni esperu ke via lando baldaŭ demokratiiĝos.

Dumtempe, zorgu vin mem!

Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 8:10:40 alasiri

Mi ofte konsideras kaj pripensas la koncepton de "diktaturo".
Ĉu eblas ke la diktatoro estas homo saĝa, bona, justa... kaj en lia lando regas trankvilo, paco, socia ordo, justeco....

Mi volus vivi en tia diktaturo.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 8:19:18 alasiri

Solulo:Ĉu eblas ke la diktatoro estas homo saĝa, bona, justa... kaj en lia lando regas trankvilo, paco, socia ordo, justeco....

Mi volus vivi en tia diktaturo.
Li povus morti. Kaj kio tiam okazu? Mi celas diri ke al mi ne ŝajnas esti stabila tia situacio.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 10:59:48 alasiri

miĥil:Li povus morti. Kaj kio tiam okazu? Mi celas diri ke al mi ne ŝajnas esti stabila tia situacio.
Ĉiuj la sistemoj iras kaj reiras al/el stabileco. Neevitebla okazo.

Ĝis, Novatago.

Demian (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2011 2:12:31 asubuhi

abdullatif:Ĉu vi uzis esperanto por ioj samaj al tio?
Al mi... NE!
Ĉu en historio oni uzis Esperanton por tio?
Jes... eble tial Hitler kaj Stalin mortigis multe da esperantistoj...

=========================

Esperanto estas nur lingvo. Revoluciistoj tie ĉi povas uzi japanan aŭ sŭahilan pro la sama celo. Tial, mi pensas ke ne estos ĝuste aldoni iu ajn ideologion, kiel 'Esperanto Kontraŭ Diktaturoj' kun Esperanto.

Plie, diktaturo de Jugoslavujo Josep Broz TITO mem paroletis Esperanton kaj diktaturo Ruhollah KHOMEINI de Irano subtenis uzon de Esperanto.

Kurudi juu