Epseranto kontraŭas Diktaturoj
viết bởi abdullatif, Ngày 20 tháng 8 năm 2011
Tin nhắn: 9
Nội dung: Esperanto
abdullatif (Xem thông tin cá nhân) 13:57:11 Ngày 20 tháng 8 năm 2011
Ĉu vi uzis esperanto por ioj samaj al tio?
Ĉu en historio oni uzis Esperanton por tio?
manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 14:31:37 Ngày 20 tháng 8 năm 2011
abdullatif:Mi estas Siria, kaj ni havas reĝimon diktaturan, certe vi aŭdis la novaĵojn, do mi eklernigis Esperanto al miaj amikoj, ĉar uze ĝi ne povas paroli pri ĉioj kaj la reĝimo ne povas koni tion.....Mi ne scipovas respondi vian demandon bedaŭrinde, sed volas diri, ke vi estas tre kuraĝa viro : mi miras vin malgraŭ via junaĝo !
Ĉu vi uzis esperanto por ioj samaj al tio?
Ĉu en historio oni uzis Esperanton por tio?
Militu kontraŭ diktaturon, ni subtenas vin !
novatago (Xem thông tin cá nhân) 15:42:24 Ngày 20 tháng 8 năm 2011
abdullatif:Mi estas Siria, kaj ni havas reĝimon diktaturan, certe vi aŭdis la novaĵojn, do mi eklernigis Esperanto al miaj amikoj, ĉar uzante ĝi ni povas paroli pri ĉio kaj la reĝimo ne povas koni tion.....Verŝajne jes, sed mi ne scias certe ĉu tio vere okazis. Tamen, mi scias certe ke ofte oni persekutis esperantistojn pro paroli la lingvon en pluraj landoj.
Ĉu vi uzis esperanto por ioj samaj al tio?
Ĉu en historio oni uzis Esperanton por tio?
Mi aŭdis ke en la naziaj kampoj kelkaj malliberuloj parolis esperanton al eksterlandanoj, kiuj sciis paroli ĝin.
Ĝis, Novatago.
cellus (Xem thông tin cá nhân) 18:27:14 Ngày 20 tháng 8 năm 2011
Laŭ tiu libro la sekreta polico en Japanujo en la komenco de la 20-a jarcento aranĝis kursojn en esperanto por poste aresti la kurspartoprenantojn!
Ŝajnas ke multaj diktatoroj kaj diktaturoj timis esperanton. Multaj totalitaraj socioj tro taksis la forton de esperanto.
Mi ne surpriziĝus se mi aŭdus ke multaj sekretaj policoj studas esperanton!
Miland (Xem thông tin cá nhân) 18:44:19 Ngày 20 tháng 8 năm 2011
Dumtempe, zorgu vin mem!
Solulo (Xem thông tin cá nhân) 20:10:40 Ngày 20 tháng 8 năm 2011
Ĉu eblas ke la diktatoro estas homo saĝa, bona, justa... kaj en lia lando regas trankvilo, paco, socia ordo, justeco....
Mi volus vivi en tia diktaturo.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 20:19:18 Ngày 20 tháng 8 năm 2011
Solulo:Ĉu eblas ke la diktatoro estas homo saĝa, bona, justa... kaj en lia lando regas trankvilo, paco, socia ordo, justeco....Li povus morti. Kaj kio tiam okazu? Mi celas diri ke al mi ne ŝajnas esti stabila tia situacio.
Mi volus vivi en tia diktaturo.
novatago (Xem thông tin cá nhân) 22:59:48 Ngày 20 tháng 8 năm 2011
miĥil:Li povus morti. Kaj kio tiam okazu? Mi celas diri ke al mi ne ŝajnas esti stabila tia situacio.Ĉiuj la sistemoj iras kaj reiras al/el stabileco. Neevitebla okazo.
Ĝis, Novatago.
Demian (Xem thông tin cá nhân) 02:12:31 Ngày 21 tháng 8 năm 2011
abdullatif:Ĉu vi uzis esperanto por ioj samaj al tio?Al mi... NE!
Ĉu en historio oni uzis Esperanton por tio?Jes... eble tial Hitler kaj Stalin mortigis multe da esperantistoj...
=========================
Esperanto estas nur lingvo. Revoluciistoj tie ĉi povas uzi japanan aŭ sŭahilan pro la sama celo. Tial, mi pensas ke ne estos ĝuste aldoni iu ajn ideologion, kiel 'Esperanto Kontraŭ Diktaturoj' kun Esperanto.
Plie, diktaturo de Jugoslavujo Josep Broz TITO mem paroletis Esperanton kaj diktaturo Ruhollah KHOMEINI de Irano subtenis uzon de Esperanto.