Til indholdet

Kion vi opinias pri la moskva puĉo antaŭ 20 jaroj?

af lietpol, 24. aug. 2011

Meddelelser: 31

Sprog: Esperanto

Vilius (Vise profilen) 26. aug. 2011 07.53.24

MikhailMarkeyev:personoj, kiuj servadis al faŝisma Germanio, ne nur marŝas tra viaj stratoj vestiĝita je faŝista uniformo, sed ankaŭ ili ordeniĝas per via gvido, ricevas altajn pensiojn.
Mi ne scias pri Latvio kaj Estonio, sed en Litovio tio neniam okazis. Nur pro tiu fakto ke oni malpermesas publike montri naziaj (kaj ankaŭ sovetaj) simboloj.
De tempo al tempo okazas "marŝoj" de nov-naziuloj, sed ili certe ne ricevas ordenojn kaj ofte estas malamataj kaj primokataj de ĝenerala publiko. Ironie (kaj bedaŭrinde) neo-naziuloj ekzistas eĉ en Rusio. Fakte eĉ en Nov-Zelando estas tia speco de homaĉoj...
MikhailMarkeyev:Sed male, monumentoj de Granda venko je Dua Tutmonda Milito malmuntigas kaj malsanktigas.
Al vi ili estas "monumentoj de Granda venko", al ni ili signifas komencon de okupado. Kial ni ĝoju pri nia okupado?
Aliflanke, en Litovio estas multaj milit-tombejoj de la Ruĝa Armeo kaj plimulto de tiuj estas pli-malpli en ordo.
MikhailMarkeyev:Parlamentanto kun familinomo Egorovas refuzis paroli ruse en ruslingva televida kanalo
Persono kun tiu aŭ simila familinomo neniam estis ano de Litova parlamento. Nek Latvia. Kaj ŝajne nek Estonia. Do, pri kio vi parolas?
MikhailMarkeyev:iuj kuracistoj refuzas kuraci personojn, kiuj parolas ruse.
Donu fonton, aŭ mortu ridulo.gif
MikhailMarkeyev:Rusa-naciaj personoj, eĉ naskitaj en la lando, ne havas civitanecajn rajtojn.
Tio veras pri Latvio kaj Estonio. Ŝajne por ricevi civitanecon de tiuj landoj vi devas trapasi ekzamenon pri scio de loka lingvo kaj historio. Bedaŭrinde ni ne havas multe da latvoj aŭ estoj por klarigi la situacion.
Certe tio iom strangas, kaj povas aperi kiel diskriminacio. Sed mi demandu vin: ĉu iu povas ricevi rusan civitanecon sen kono de la rusa lingvo, sen kono de historio kaj kulturo kaj sen volo lerni pri tiuj aferoj? Se vi respondos "jes", bonvolu doni ligilon al la fonto (ne zorgu, mi facile legas en la rusa).

Krome, en Litovio ĉiuj ricevis civitanecon aŭtomatike, do en ia kazo viaj asertoj ne pravas por ĉiuj Baltaj landoj.

auxro (Vise profilen) 26. aug. 2011 08.07.45

ridulo.gif Mi ne plu havas la demandojn.
Rusa propagando evidente efikas, eĉ en 21-a jarcento
Belega respondo... kiam oni havas nenio por respondi.
Mi ne vere komprenis kiujn demandojn mi devis respondi?

MikhailMarkeyev (Vise profilen) 26. aug. 2011 09.39.55

Vilius:Mi ne scias pri Latvio kaj Estonio, sed en Litovio tio neniam okazis.
Mi sciis ke unu el ĉebaltaj landoj havas nediskrominaciajn leĝojn, sed ne memoris kiu
ĝuste. Bonvolu pardoni min, se mi akuzis vin kaj aliajn litoviajn.
Do, miaj demandoj restas direktitaj al aliaj ĉebaltaj landanoj.

Vilius:De tempo al tempo okazas "marŝoj" de nov-naziuloj
Temas ne pri nov-naziuloj, sed pri estintaj soldatoj de Adolf Hitler. Ekzemple

Vilius:Al vi ili estas "monumentoj de Granda venko", al ni ili signifas komencon de okupado. Kial ni ĝoju pri nia okupado?
Mi legis "Kajeroj" de Efrosinja Kersnovskaja kaj komprenas situacion je 1940. Sed mi ja parolas ĝuste pri tio: eks-sovetaj personaj ofte (kvankam ne ĉiam) mis-distingas simboloj de stalinismo kaj de nia komuna historio.

Vilius:Aliflanke, en Litovio estas multaj milit-tombejoj de la Ruĝa Armeo kaj plimulto de tiuj estas pli-malpli en ordo.
Mi scias, mi dankas vin pri tio.

Vilius:Persono kun tiu aŭ simila familinomo neniam estis ano de...
Do, pri kio vi parolas?
Mi mise rememoris. Tiu estis latvia ministro de komunikaĵo Kaspar Gerhards

Vilius:Donu fonton, aŭ mortu ridulo.gif
Jen

Vilius:Sed mi demandu vin: ĉu iu povas ricevi rusan civitanecon sen kono de la rusa lingvo, sen kono de istorio kaj kulturo kaj sen volo lerni pri tiuj aferoj?
Ne povas, sed havas, se li (aŭ ŝi) estas naskita en Sovetunio kaj loĝis en Rusio je 1992 j. civitaneco

Vilius (Vise profilen) 26. aug. 2011 11.08.52

MikhailMarkeyev:Do, miaj demandoj restas direktitaj al aliaj ĉebaltaj landanoj.
Tiu nomo "ĉebalta" (aŭ "pribalta", se vi preferas). Estas iomete malnoviĝinta. Geografie, jes tiuj tri landoj estas apud Baltiko (sed multaj aliaj landoj kaj Rusio mem ankaŭ estas apud tiu maro). De tiuj tri landoj nur Litovio kaj Latvio estas vere "Baltaj" (ĉar devenas de baltaj triboj). Tamen historio de tiuj landoj de mezepoko ĝis soveta okupado estis malsama. Estonio estas io tute malsimila (lingvo, kulturo, ktp) al la du aliaj landoj. Fakte Estoj ofte nomas sin "norda", sed ne "balta" lando.
Jes, se vi parolas pri geografio, nomo "ĉebaltaj landoj" taŭgas, sed fari asertojn ekzemple pri politiko de tiuj tri landoj kune estas, laŭ mi, tro ĝenerale.
MikhailMarkeyev:Temas ne pri nov-naziuloj, sed pri estintaj soldatoj de Adolf Hitler. Ekzemple
Nu forumejo de klubo de Hyundai Terracan ne estas tro fidinda fonto rido.gif. Sed bone, ni tion akceptu. Tamen vi provu vidi la situacion de vidpunkto de tiuj personoj. Ili verŝajne iĝis soldatoj de Nazia Germanio ne pro amo al Hitler, sed pro timo de Ruĝa Armeo. Komprenu - dum tiu milito ambaŭ flankoj al ni estis okupantoj. Nu jes historie ili eraris - okazis tiel, ke venkis la alia flanko, do anstataŭ iĝi respektataj veteranoj, ili iĝis aĉuloj. Sed de kie ili povis scii pri tio dum la milito?
MikhailMarkeyev:Mi legis "Kajeroj" de Efrosinja Kersnovskaja kaj komprenas situacion je 1940. Sed mi ja parolas ĝuste pri tio: eks-sovetaj personaj ofte (kvankam ne ĉiam) mis-distingas simboloj de stalinismo kaj de nia komuna historio.
Dum nia "komuna historio" pli ol 100,000 da litovoj estis ekzilitaj al Siberio kaj Mez-Azio kaj fore ne ĉiuj revenis de tie... Multaj estis mortigitaj ankaŭ en malliberejoj kaj arbaroj.
MikhailMarkeyev:Mi mise rememoris. Tiu estis latvia ministro de komunikaĵo Kaspar Gerhards
Kaj, do? Ĉu li ne havas rajton elekti per kiu lingvo paroli? Ĉu iu igis lin paroli en la Latva?
MikhailMarkeyev:Jen
Mi konsentas, tio vere estas hontinda.
MikhailMarkeyev:Ne povas, sed havas, se li (aŭ ŝi) estas naskita en Sovetunio kaj loĝis en Rusio je 1992 j. civitaneco
Same kiel en Litovio. Nun ni devas atendi por iu Latvo por klarigi kial ili estas tiel aĉaj diskriminantuloj rideto.gif

MikhailMarkeyev (Vise profilen) 26. aug. 2011 16.57.18

Vilius:Tiu nomo "ĉebalta"...
Dankon! Estis tre sciinda.

Vilius:Komprenu - dum tiu milito ambaŭ flankoj al ni estis okupantoj.
Nu, formale ne. Registaro de tiu tempa Litovio konsentis al eniro de sovetaj formacioj.
Sed, mi komprenas pri kio vi parolas. Faŝistoj murdis ne multe da ĉebaltaj, ĉar ili supozis ke ĉebaltaj estas duone alta raso. Rusajn ili murdas tre multe. Mia avo estis murdita per faŝistoj. Alia mia avo estis kelkfoje vundita dum Dua Tutmonda Milito kaj pro perdita sano vivis ne longe post la milito. Tial mi neniam vidis iu el miaj avoj.
Bone, estas fakto: ĉebaltaj suferis pro stalinismo. Sed mi kaj aliaj rusiaj suferis pro ĝi ne malpli forte. Ĉar mi havas du demandoj:
1. Kiel modernaj rusiaj kaj rusaj de ĉebaltaj landoj estas kulpaj je malhumanaj aĝoj de Stalin?
2. Kiun popolon mi devu kulpigi je tio, ke mia patro estis arestita kaj estis politika prizonulo de Stalin dum 3 jaroj? Ĉu kartveliajn? Ĉu Miĥil Saakaŝvili'n persone?

Vilius:Ĉu li ne havas rajton elekti per kiu lingvo paroli?
Li havas rajton. Sed liaj aĝoj montras lian rilaton koncerne rusaj.

Vilius:Nun ni devas atendi por iu Latvo por klarigi kial ili estas tiel aĉaj diskriminantuloj rideto.gif
Vi estas provokanto. rideto.gif Mi neniam parolis ke iuj ĉebaltaj estas eĉuloj. Mi parolis nur ke politiko de Latvio kaj Estonio ne plaĉas al mi.

Vilius (Vise profilen) 26. aug. 2011 18.49.10

MikhailMarkeyev:Nu, formale ne. Registaro de tiu tempa Litovio konsentis al eniro de sovetaj formacioj.
Dependas de tio, kies lernolibroj pri historio vi preferas. Tamen Europa Parlamento, Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, Konsilo de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj ne konsentas kun viaj lernolibroj. Nek konsentas litovoj, latvoj kaj estoj.
Imagu ke iu estas batita sur strato. En la kortumo la viktimo montras al la suspektato kaj diras "li min batis". La saman diras kelkaj atestantoj. Kompreneble la suspektato neas ĉion. Ĉu ni kredu je lia versio? Kial?
MikhailMarkeyev:Faŝistoj murdis ne multe da ĉebaltaj, ĉar ili supozis ke ĉebaltaj estas duone alta raso.
Ambaŭ flankoj faris sufiĉe da teruraj kruelaĵoj. La problemo estas, ke unu flanko pensas ke ili estas pli bonaj ĉar ili venkis.. Vi povas skribi vian historion kiel vi volas, sed ne atendu ke aliaj kredos je tio.
MikhailMarkeyev:Rusajn ili murdas tre multe. Mia avo estis murdita per faŝistoj. Alia mia avo estis kelkfoje vundita dum Dua Tutmonda Milito kaj pro perdita sano vivis ne longe post la milito.
Mia avo ankaŭ estis vundita dum la milito (en vicoj de Ruĝa Armeo). Feliĉe li vivis longe post la milito (aliokaze vi ne havus tiel ardan kontraŭulon en ĉi tiu diskuto). Alia avo de mi laboris en labor-koncentrejo de Nazia Germanio. Kaj?
MikhailMarkeyev:Bone, estas fakto: ĉebaltaj suferis pro stalinismo. Sed mi kaj aliaj rusiaj suferis pro ĝi ne malpli forte. Ĉar mi havas du demandoj:
1. Kiel modernaj rusiaj kaj rusaj de ĉebaltaj landoj estas kulpaj je malhumanaj aĝoj de Stalin?
2. {...}
Mi tion neniam diris. Certe rusoj ne kulpas pri tio. La sola afero kiun mi ne povas kompreni en tuta afero - kial vi daŭre ripetas la saman mensogon? Kial ne agnoski okupadon, krimojn de tiu periodo. Eĉ pardonpeto ne necesas - simple diru ke Sovetunio faris tion kaj tion, ni (rusoj) ankaŭ suferis pro tio.
MikhailMarkeyev:Li havas rajton. Sed liaj aĝoj montras lian rilaton koncerne rusaj.
(Mi povas erari ĉar mi ne komprenis pri kio li parolis en latva lingvo kaj mi ne scias tutan situacion, sed...) Kial latvia politikisto parolu en la rusa dum intervuo en Latvio? Se televido ne havas tradukiston - estas ilia problemo...
MikhailMarkeyev:Mi neniam parolis ke iuj ĉebaltaj estas eĉuloj. Mi parolis nur ke politiko de Latvio kaj Estonio ne plaĉas al mi.
Ĉu mi trovu al vi vian propran mesaĝon, kie vi nomis politikon de (ĉiuj) Baltaj landoj "faŝisma"?

vincas (Vise profilen) 26. aug. 2011 19.03.57

MikhailMarkeyev:Registaro de tiu tempa Litovio konsentis al eniro de sovetaj formacioj.
Ĉu vere? Tiu registaro estis nur marioneto de okupantoj. Kaj regado de tia marioneta registaro = regado de okupantoj.

MikhailMarkeyev (Vise profilen) 30. aug. 2011 07.29.43

Bonvolu pardoni min pro mia silento, estis multe da variaj okupoj (ne okupacioj! rideto.gif )

Lernolibroj estas bonaj fontoj, sed estas ja originalfontoj. Parolante pri nekonsentaĵo, ĉu vi subkomprenas malekzistenco aŭ nekonsiderado de dokumentoj pri aligado ĉebaltaj landoj per SU?
La situacio, laŭ mi, similas al inter-insultado de eksaj geedzoj:
L: - Kion vi volis? Kion vi ne ŝatis?
Ŝ: - Vi prenis min perforte, kiam mi estis malforta kaj senhelpa!
L: - Sed mi amis vin! Mi donis al vi duoble pli multe da mono, ol mi rezervis por mi mem!
Ŝ: - Kiel vi aŭdacas paroli pri amo! Vi prenis min perforte!
L: - Sed se mi forlacus vin, Adolf sendube perfortis vin!
Ŝ: - Tio ne malkulpigas vin!
L: - Kial vi ne volas loĝi kun mi?
Ŝ: - Ĉar mi ne amas vin!
Scenkurteniĝas

Ni ne trovos konsenton, ĉar ĉiuj havas diversajn flankojn da vero.

Ankoraŭfoje mi ripetas: mi neniam alnomis iun ĉebaltan personon kiel faŝison. Mi ĵus parolis ke politiko, kiun efektivigas kelkaj ĉebaltaj landoj havas elementojn de faŝismo. Mi koleras pro tio,ke vi alskribas al mi tion, kion mi neniam parolis.

MikhailMarkeyev (Vise profilen) 30. aug. 2011 07.55.30

Trafe, estas ironio de sorto: laŭ vi estas mi okupanto, kvankam vilaĝoj de miaj antaŭuloj estas nun parto de Latvio kaj Belorusio.

Gryfek (Vise profilen) 30. aug. 2011 11.36.28

Ĝi bazas precipe sur tute alia demando: ĉu estas bone ke la soveta komunismo kaj komunismo ĝenerale falis? En mia lando la faligo de komunista registaro procedis par la revolucio pro-socialista, pro-laborista (la movado de "Solidareco"), tamen oni evitas kaj malŝatas la vorton "komunismo". Ili kunigas ĝin kun la rusa okupado, poste kun la krimoj de Sovetunio kaj la malkvalito de ĝia realeco (respekte al la libero, tekniko, arto..). Mia lando ne akiris komunismon memstare sed per la okupacio de Sovetio kaj iliaj agentoj politikaj kaj ideologiaj do la nomo "komunisto" estis ofte uzata kiel ofendo de perfido kontraŭ Pollando. Mi ne diskutas ĉu la komunismo estas bona nek ĉu kapitalismo estas bona, sed mi volas fiksi ke se Rusoj, Litovanoj aŭ Poloj sopiras al la pasinta reĝimo, ĝi estas la komponita sopiro. Estis la revolucio de granda teroro, la reformoj de "komunismo kun la homa vizaĝo", la ŝtato de milico, malliberejo de konscienco (Sovetunio mortigis ĉian liberan rusan literaturon ankoraŭ eĉ post Stalino! nur Aĥmatova kaj Brodski restis- la lasta fuĝis esterlande), perestrojko- kaj la ŝtato estas nur la ŝtato. La civitanoj neniam ĝin komprenas- ili kuniĝas nur al la estetika dimensio de vivo. Kapitalismo estas publike abomengusta se ĝi devas signifi la falon de la granda ŝtato kaj realeco eĉ plej malbona.

Tilbage til start