Ke daftar isi

Kion vi opinias pri la moskva puĉo antaŭ 20 jaroj?

dari lietpol, 24 Agustus 2011

Pesan: 31

Bahasa: Esperanto

Gryfek (Tunjukkan profil) 30 Agustus 2011 11.49.36

kaj hodiaŭa Rusio ne ŝanĝis multe- la ŝtato. Putin reprezidantiĝos kaj "ĥvacit" por la simplaj civitanoj ĉar "panjo de popolo" (Naŝ Baciuŝka) revenos al la trono.

flipe (Tunjukkan profil) 30 Agustus 2011 15.30.25

Mi ne povas respondi tiun demandon, sed mi legas pri iujn landoj nuntempe kiuj volas esti parto de Rusio, ne kiel estis Sovietunio sed kiel sendependa ŝtato sur Suvietunio, mi legis pri Pollando estis unu el tiuj ŝtatoj, tiu veras?

cellus (Tunjukkan profil) 30 Agustus 2011 19.37.59

La homoj sur la soveta flanko havas tute alian historion pri la dua mondmilito/la granda patruja milito ol havas la popoloj en la apudbaltaj landoj, kiuj dum duonjarcento estis membroj de Sovetunio.

Ambaŭ flankoj devas lerni pri la spertoj de la aliaj kaj provi kompreni – kio ne nepre signifas akcepti – la sintenon de la aliaj.

Milito kaj okupacio demoraligas ambaŭ flankoj, kaj atakanto kaj atakato, okupanto kaj okupato. Ĉu la balta homo akceptus la germano=an aŭ la sovetan okupacion? Jen la terure malfacila demando, kaj la elekto ofte estis hazarda, diktita de la aktualaj okazoj je speciala punkto en la historio.

En diskutoj kun baltanoj mi demandis kial oni ĝenerale ne povas doni oficialan statuton al la rusa lingvo en la baltaj landoj, kaj unu respondon, kiun mi ricevis, estas ke se la rusa lingvo ankaŭ estus oficiala, tiam la baltaj lingvoj malaperus.

La demando estas ĉu oficialigo estas tiom necesa. Praktike ankoraŭ ekzemple Riga estas dulingva urbo.

Multaj junaj etnikaj rusoj scias ankaŭ la latvan lingvon, kaj same junaj latvoj scias la rusan.

Ke homoj kiuj vivis sian tutan vvon en balta lando ne povas facile ricevi civitanecon, mi opiniaj estas malbonaĵo. Mi kredas ke oni nur povos solvi tiun situacion per multe da dialogado, ke oni provas iri malantaŭ la propagandajn kliŝeojn. Tio estos tre malfacile – por ambaŭ flankoj, sed estas nepre necese.

Gryfek (Tunjukkan profil) 30 Agustus 2011 21.06.04

La baltaj ŝtatoj estas bedaŭrinde tre naciistaj- rusa estas malbonvenigita- tamen ĝi estas la afero de mem-fido kaj kulturo. Litovanoj forigis eĉ malnovajn polajn surskribojn sur antikvaj domoj dum la Poloj paciĝis multfoje en la longa tempo ke Litovio estas Litovio (pove escepte de kelkaj vulgaraj turistoj).

Gryfek (Tunjukkan profil) 30 Agustus 2011 21.11.19

flipe:Mi ne povas respondi tiun demandon, sed mi legas pri iujn landoj nuntempe kiuj volas esti parto de Rusio, ne kiel estis Sovietunio sed kiel sendependa ŝtato sur Suvietunio, mi legis pri Pollando estis unu el tiuj ŝtatoj, tiu veras?
Pollando neniam estis la ŝtato de Sovetunio sed unu el sendependaj demokrataj-komunistaj landoj dependantaj de Soveta registaro. Neniam volis esti la parto de ĝi. Ekzistis tiatempe la pakto de Varsovio (se iu lando komencis kontraŭ-komunisman reformon aliuj invadis ĝin kiel Ĉeĥoslovakion), la planoj de nova mondmilito..

MikhailMarkeyev (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2011 00.37.04

Gryfek:Ekzistis tiatempe la pakto de Varsovio...la planoj de nova mondmilito..
Ha! Kaj ni desegadas niajn kornojn kaj turmentas junajn infanetojn...
Pakto de Varsovio estis defenda pakto kontraŭ atendebla agresio de armeo de NATO. Se nun via lando ekvolus aliĝi al Lukoŝenko (Belorusio), eniro de armeoj estas malbezonata - armeo de NATO jam estas tie.

Pakto de Varsovio estis respondo al tio (bedaŭrinde nur angle) kaj al tio.

Gryfek (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2011 07.37.56

Ĝi estis prefere ekvivalento ol la respondo. NATO neniam invadas nur por tenigi la reĝimon. Vi povus kompari la invazion de despotismo kun la demokrata lojalismo- same kiel Stalinon al la prezidanto kiun li ne estis. Varsovia Pakto organizis nur unun solan militan operacion kaj ĝi estis invado kontraŭ reformoj provokitaj per la pluparto da Ĉeĥoslovakoj en grandaj protestoj. Surveturis ilin la tankoj de plej militigitaj landoj de la pakto. Ili malliberigis tutan ĝian registaron sen ĝia defendo en moskva KGB, pafis al pacaj protestantoj, enkarcerigis la inteligencaron ktp.- ĝi estis unu foj de PV. Tiu kimera pakto funkciis tamen antaŭ ĝia elfondo. En 1956 la Ruĝa Armeo surveturis Hungarion ĉar oni volis organizi la liberajn votojn. La libera Okcidento ne helpis al viktimoj pro la lojaleco aŭ prefere putoro- tiu komunista kontrolo estis terorismo kiun ne povus enteni la okcidenta validismo. Kiam entras la NATO neniam pereas protestanto aŭ maljuna profesoro. Se mia lando kunigus al Lukaŝenko perdante la anecon en NATO, ĝi farus nenion.

Gryfek (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2011 08.09.48

MikhailMarkeyev: Pakto de Varsovio estis respondo al tio (bedaŭrinde nur angle) kaj al tio.
Plie- Pakto de Varsovio ne povus esti la respondo al Operation Dropshot ĉar ĝi fondiĝis en la tarda 1955 sed ĝia regulo funkciis antaŭe ĉar centreŭropaj komunistaj registaroj estis la marionetoj de Moskvo. Stalin ekploris kiam oni tombigis la bombon en Hiroŝimo sed ĝi estis la ploro de ĵaluzio.

MikhailMarkeyev (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2011 09.09.55

Gryfek:NATO neniam invadas nur por tenigi la reĝimon.
senkulpa.gif
Mi prefere silentu.

Gryfek:Stalin ekploris kiam oni tombigis la bombon en Hiroŝimo
rideto.gif Mi ĉiam parolis, ke atoma bombo estas perfekta ilo por detenaĵo.

MikhailMarkeyev (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2011 09.21.15

Gryfek:Plie- Pakto de Varsovio ne povus esti la respondo al Operation Dropshot ĉar ĝi fondiĝis en la tarda 1955
Vi estas neatenta:
The plan was prepared in 1949
Bone. Mi klarigu.
Je 1949 Usono havas atomajn bombojn. Kaj "perspektivo" de iliaj eksplodoj en Eŭropo timigis ne nur Stalin'n, sed ĉiujn rusiajn kaj eŭropanojn, inkluzive pollandanojn.
Mi ne pravigas Stalin'n, sed mi ĵus volas memorigi al vi, ke tiutempa situacio ne estis simpla kaj senduba.

Kembali ke atas