Tästä sisältöön

Esperanto kaj kontraŭusona politiko

maratonisto :lta, 24. elokuuta 2011

Viestejä: 36

Kieli: Esperanto

maratonisto (Näytä profiilli) 24. elokuuta 2011 16.36.02

Kelkaj ŝtatoj kondukas kontraŭusonan politikon. Mi ne volas diskuti, ĉu tiu politiko estas ĝusta kaj racia. Mi konsideras tion kiel nur historian/politikan fakton.

Tamen subteno de esperanto estus logika en tiuj ŝtatoj kaj konkordus kun ilia politiko. Almenaŭ tiuj (sed ne nur tiuj) ŝtatoj povus ekzemple fari Esperanton plenrajta fremdlingvo en lernejoj, kiun povus elekti (nur volonte, en maniero tute demokrata) por lerni gepatroj aŭ la lernantoj mem.

Memkompreneble, la esperantistoj ne devas konduki kontraŭusonan aŭ kontraŭanglan politikon, nek subteni kontraŭanglecon. Sed laŭ mi la esperantistoj devas uzi momentan situon eble favoran por Esperanto kaj instigi ilian registarojn al subteno de Esperanto.

Kion Vi pensas pri tio?

darkweasel (Näytä profiilli) 24. elokuuta 2011 16.44.07

maratonisto:Kelkaj ŝtatoj kondukas kontraŭusonan politikon.
Kiuj, ekzemple?

vincas (Näytä profiilli) 24. elokuuta 2011 16.46.04

Eble Rusio, Venezuelo.

manu_fr (Näytä profiilli) 24. elokuuta 2011 17.02.41

vincas:Eble Rusio, Venezuelo.
Kubo ...

maratonisto (Näytä profiilli) 24. elokuuta 2011 17.05.18

vincas:Eble Rusio, Venezuelo.
Kubo, Irano, Nikaragvo kaj eble kelkaj aliaj.

manu_fr (Näytä profiilli) 24. elokuuta 2011 17.14.17

darkweasel:
maratonisto:Kelkaj ŝtatoj kondukas kontraŭusonan politikon.
Kiuj, ekzemple?
Vidu foton, kiun mi fotis al Kubo de kelkjaroj. Ĉie al Kubo estas kontraŭusona propagando, ĉefe en la lokoj, kie laboras kubanoj, aŭ al vojoj, kiel sur la foto.
Videblas pugnofrapo de Kubo kontraŭ kapo de Onklo Sam, tutfraĝila, kaŭze de la" bloqueo".
Do Maratonisto pravas tute. Tio ekzistas en reala vivo !
shoko.gif

qwertz (Näytä profiilli) 24. elokuuta 2011 17.29.14

maratonisto:
Memkompreneble, la esperantistoj ne devas konduki kontraŭusonan aŭ kontraŭanglan politikon, nek subteni kontraŭanglecon.
Demandu esperantista movadulojn. Ne estas afero de esperantista komunulojn. Mi ankaŭ multaĝenas de tio kontraŭanglan propagandan.

maratonisto (Näytä profiilli) 24. elokuuta 2011 17.39.21

qwertz:Demandu esperantista movadulojn. Ne estas afero de esperantista komunulojn. Mi ankaŭ multaĝenas de tio kontraŭanglan propagandan.
Kial? Ĉu landaj Esperantistaj Asocioj ne devas agi por disvastigo de esperanto?

darkweasel (Näytä profiilli) 24. elokuuta 2011 17.39.45

qwertz:[..] movadulojn [...] komunulojn [...]
rubo.gif

(Cetere, iam antaŭe oni nomis tion finvenkistoj kaj raŭmistoj. La afero ne fariĝas pli diskutinda, se oni donas novajn nomojn al tiuj "grupoj".)

februaro (Näytä profiilli) 24. elokuuta 2011 17.57.02

vincas:Eble Rusio, Venezuelo.
Bedaŭrinde malforta kaj timema registaro de Rusio nuntempe nek povas nek volas kontraŭstari Usonon.

Takaisin ylös