訊息: 36
語言: Esperanto
maratonisto (顯示個人資料) 2011年8月24日下午4:36:02
Tamen subteno de esperanto estus logika en tiuj ŝtatoj kaj konkordus kun ilia politiko. Almenaŭ tiuj (sed ne nur tiuj) ŝtatoj povus ekzemple fari Esperanton plenrajta fremdlingvo en lernejoj, kiun povus elekti (nur volonte, en maniero tute demokrata) por lerni gepatroj aŭ la lernantoj mem.
Memkompreneble, la esperantistoj ne devas konduki kontraŭusonan aŭ kontraŭanglan politikon, nek subteni kontraŭanglecon. Sed laŭ mi la esperantistoj devas uzi momentan situon eble favoran por Esperanto kaj instigi ilian registarojn al subteno de Esperanto.
Kion Vi pensas pri tio?
darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月24日下午4:44:07
maratonisto:Kelkaj ŝtatoj kondukas kontraŭusonan politikon.Kiuj, ekzemple?
vincas (顯示個人資料) 2011年8月24日下午4:46:04
manu_fr (顯示個人資料) 2011年8月24日下午5:02:41
vincas:Eble Rusio, Venezuelo.Kubo ...
maratonisto (顯示個人資料) 2011年8月24日下午5:05:18
vincas:Eble Rusio, Venezuelo.Kubo, Irano, Nikaragvo kaj eble kelkaj aliaj.
manu_fr (顯示個人資料) 2011年8月24日下午5:14:17
darkweasel:Vidu foton, kiun mi fotis al Kubo de kelkjaroj. Ĉie al Kubo estas kontraŭusona propagando, ĉefe en la lokoj, kie laboras kubanoj, aŭ al vojoj, kiel sur la foto.maratonisto:Kelkaj ŝtatoj kondukas kontraŭusonan politikon.Kiuj, ekzemple?
Videblas pugnofrapo de Kubo kontraŭ kapo de Onklo Sam, tutfraĝila, kaŭze de la" bloqueo".
Do Maratonisto pravas tute. Tio ekzistas en reala vivo !

qwertz (顯示個人資料) 2011年8月24日下午5:29:14
maratonisto:Demandu esperantista movadulojn. Ne estas afero de esperantista komunulojn. Mi ankaŭ multaĝenas de tio kontraŭanglan propagandan.
Memkompreneble, la esperantistoj ne devas konduki kontraŭusonan aŭ kontraŭanglan politikon, nek subteni kontraŭanglecon.
maratonisto (顯示個人資料) 2011年8月24日下午5:39:21
qwertz:Demandu esperantista movadulojn. Ne estas afero de esperantista komunulojn. Mi ankaŭ multaĝenas de tio kontraŭanglan propagandan.Kial? Ĉu landaj Esperantistaj Asocioj ne devas agi por disvastigo de esperanto?
darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月24日下午5:39:45
qwertz:[..] movadulojn [...] komunulojn [...]

(Cetere, iam antaŭe oni nomis tion finvenkistoj kaj raŭmistoj. La afero ne fariĝas pli diskutinda, se oni donas novajn nomojn al tiuj "grupoj".)
februaro (顯示個人資料) 2011年8月24日下午5:57:02
vincas:Eble Rusio, Venezuelo.Bedaŭrinde malforta kaj timema registaro de Rusio nuntempe nek povas nek volas kontraŭstari Usonon.