メッセージ: 11
言語: Esperanto
robinast (プロフィールを表示) 2011年8月26日 4:44:23
en la estona / en la esperanto
Tallinn / Talino
Pärnu / ?
Väätsa / ?
Pöide / ?
Kõljala / ?
Üüru / ?
...
La estona havas multe da nomoj (inkluzive de loknomoj) kun tiuj sonoj. Se necesas, ni povas anstataŭi 'ä-ö-ü' kun diftongoj'ae-oe-ue' - sed ekzemple 'ue' en la esperanto oni devus elparoli 'u-e' kaj ne 'ue', ĉu ne? 'Üüru' tiam iĝus 'Ueueru'...
Sxak (プロフィールを表示) 2011年8月26日 5:30:39
Pri la rusa Ы: tia regulo ekzistas, kaj Ы estas transskribata kiel I
Pri la germanaj umlaŭtoj: Mi ne scias, ĉu tia regulo ekzistas, sed mi ofte vidis, ke o-umlaut kaj u-umlaut ambaŭ estas transskribataj kiel I
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年8月26日 8:36:34
Pro mia (viena) dialektaneco, mi emas ankaŭ transskribi ü kiel i kaj ö kiel e. Tamen eblas ankaŭ simple forigi la punktojn kaj transskribi ilin kiel u kaj o.
kaha (プロフィールを表示) 2011年8月26日 13:04:25
darkweasel:mi emas ankaŭ transskribi ü kiel i kaj ö kiel e. Tamen eblas ankaŭ simple forigi la punktojn kaj transskribi ilin kiel u kaj o.fakte ambaŭ sistemoj ekzistas por transkribi la germanan. Jen kelkaj ekzemploj:
Würzburg => Vircburgo
Württemberg => Virtembergo
Fürstenau => Firstenavo
Lübeck => Lubeko
Angermünde => Angermundo
Düren => Dureno
Düsseldorf => Duseldorfo
Gemünden => Gemundeno
Laŭ mi, pli malpli ŝajnas ke kiam estas sinsekvo ü + r + konsonanto, la "ü" estas transskribita per "i"
En aliaj kazoj, ĝi estas transkribita per "u"...
Nu, tio nur estas kion mi eltrovis de kutimaj transskriboj el la germana...
Nura ekcepto: urbonomoj kiuj finiĝas per "-furt":
Frankfurt => Frankfurto
Erfurt => Erfurto
Verŝajne por la influo de "Frankfurto", mondfama urbo...
Por kelkaj urboj tio pli facilas, ĉar ili jam havas esperantistan tradukon (ne transskribon):
Nürnberg => Nurembergo
Köln => Kolonjo
Pri la ö mi ne vere scias, mi esploros la aferon

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年8月26日 13:14:23
kaha:Tiuj ja ne finiĝas per *-fürt, do pri ili ne gravas regulo pri transskribo de Ü.
Nura ekcepto: urbonomoj kiuj finiĝas per "-furt":
Frankfurt => Frankfurto
Erfurt => Erfurto
kaha:Laŭ Vikipedio, Nurenbergo.
Nürnberg => Nurembergo
kaha:Fürstenau => FirstenavoMi ne trovis tion en Google. De kie vi havas ĝin?
mihxil (プロフィールを表示) 2011年8月26日 16:04:47
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年8月26日 16:32:20
miĥil:Kvankam, kiel Kaha montris, ne ĉiu samopinias kun tio, kaj foje okazas alimaniere.nu, *vurcburgo* kaj *vurtembergo* al mi kiel germanlingvano sonus ridindaj. "vircburgo" kaj "virtembergo" tamen tre bone konformas al la bavardialekta elparolo de tiuj vortoj kaj tial sonas bonegaj al mi.
tamen alidialektaj germanlingvanoj eble malkonsentos

kaha (プロフィールを表示) 2011年8月27日 2:08:13
darkweasel:Ah jes, mi ne tre vekis tiam kiam mi skribis tionkaha:Tiuj ja ne finiĝas per *-fürt, do pri ili ne gravas regulo pri transskribo de Ü.
Nura ekcepto: urbonomoj kiuj finiĝas per "-furt":
Frankfurt => Frankfurto
Erfurt => Erfurto

darkweasel:sinsekvo de "n" kaj "b" ne estas tre normala, nek tre facile eldirebla...
kaha:Laŭ Vikipedio, Nurenbergo.
Nürnberg => Nurembergo
darkweasel:lokaj esperantistojkaha:Fürstenau => FirstenavoMi ne trovis tion en Google. De kie vi havas ĝin?
finaĵo "-au" ofte estas transskribitaj per "-avo"... Passau => Pasavo
Sxak (プロフィールを表示) 2011年8月27日 3:09:42
kaha:Ĝi estas tute normala kaj facile prononcebla
sinsekvo de "n" kaj "b" ne estas tre normala, nek tre facile eldirebla...

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年8月27日 7:20:59
kaha:Tion mi trovas interesa, dankon.
finaĵo "-au" ofte estas transskribitaj per "-avo"... Passau => Pasavo