Naar de inhoud

ö, ä, õ kaj ü en Esperanto

door robinast, 26 augustus 2011

Berichten: 11

Taal: Esperanto

robinast (Profiel tonen) 26 augustus 2011 04:44:23

Kio /?kioj?/ estas esperantajn ekvivalentojn por 'ö', 'ä', 'õ' kaj 'ü'? La sonoj estas similaj al ili en la germana, escepte la 'õ', kio similas al la rusa 'ы'.

en la estona / en la esperanto
Tallinn / Talino
Pärnu / ?
Väätsa / ?
Pöide / ?
Kõljala / ?
Üüru / ?
...

La estona havas multe da nomoj (inkluzive de loknomoj) kun tiuj sonoj. Se necesas, ni povas anstataŭi 'ä-ö-ü' kun diftongoj'ae-oe-ue' - sed ekzemple 'ue' en la esperanto oni devus elparoli 'u-e' kaj ne 'ue', ĉu ne? 'Üüru' tiam iĝus 'Ueueru'...

Sxak (Profiel tonen) 26 augustus 2011 05:30:39

Tion ĉiam decidas lokaj esperantistoj de tiu nacieco. Demandu la estonajn esperantistojn, ĉu ekzistas komune akceptita regulo pri transskribo de la estonaj nomoj.

Pri la rusa Ы: tia regulo ekzistas, kaj Ы estas transskribata kiel I

Pri la germanaj umlaŭtoj: Mi ne scias, ĉu tia regulo ekzistas, sed mi ofte vidis, ke o-umlaut kaj u-umlaut ambaŭ estas transskribataj kiel I

darkweasel (Profiel tonen) 26 augustus 2011 08:36:34

Evidentas, ke ä fariĝu e.

Pro mia (viena) dialektaneco, mi emas ankaŭ transskribi ü kiel i kaj ö kiel e. Tamen eblas ankaŭ simple forigi la punktojn kaj transskribi ilin kiel u kaj o.

kaha (Profiel tonen) 26 augustus 2011 13:04:25

darkweasel:mi emas ankaŭ transskribi ü kiel i kaj ö kiel e. Tamen eblas ankaŭ simple forigi la punktojn kaj transskribi ilin kiel u kaj o.
fakte ambaŭ sistemoj ekzistas por transkribi la germanan. Jen kelkaj ekzemploj:

Würzburg => Vircburgo
Württemberg => Virtembergo
Fürstenau => Firstenavo

Lübeck => Lubeko
Angermünde => Angermundo
Düren => Dureno
Düsseldorf => Duseldorfo
Gemünden => Gemundeno

Laŭ mi, pli malpli ŝajnas ke kiam estas sinsekvo ü + r + konsonanto, la "ü" estas transskribita per "i"
En aliaj kazoj, ĝi estas transkribita per "u"...
Nu, tio nur estas kion mi eltrovis de kutimaj transskriboj el la germana...

Nura ekcepto: urbonomoj kiuj finiĝas per "-furt":
Frankfurt => Frankfurto
Erfurt => Erfurto

Verŝajne por la influo de "Frankfurto", mondfama urbo...

Por kelkaj urboj tio pli facilas, ĉar ili jam havas esperantistan tradukon (ne transskribon):
Nürnberg => Nurembergo
Köln => Kolonjo

Pri la ö mi ne vere scias, mi esploros la aferon ridulo.gif

darkweasel (Profiel tonen) 26 augustus 2011 13:14:23

kaha:
Nura ekcepto: urbonomoj kiuj finiĝas per "-furt":
Frankfurt => Frankfurto
Erfurt => Erfurto
Tiuj ja ne finiĝas per *-fürt, do pri ili ne gravas regulo pri transskribo de Ü.
kaha:
Nürnberg => Nurembergo
Laŭ Vikipedio, Nurenbergo.

kaha:Fürstenau => Firstenavo
Mi ne trovis tion en Google. De kie vi havas ĝin?

mihxil (Profiel tonen) 26 augustus 2011 16:04:47

Mi pensas ke la ortografio de Esperanto iom montras ke ĝi volas ankaŭ konservi la aspekton de la fonta vorto. Por indiki la prononcon oni do povas cerbumi pri kiel oni plej bone reprezentu ö, ä, õ kaj ü, sed se temus pri esperantigo mi sugestus simplajn 'o', 'a', 'o' kaj 'u'. Kvankam, kiel Kaha montris, ne ĉiu samopinias kun tio, kaj foje okazas alimaniere.

darkweasel (Profiel tonen) 26 augustus 2011 16:32:20

miĥil:Kvankam, kiel Kaha montris, ne ĉiu samopinias kun tio, kaj foje okazas alimaniere.
nu, *vurcburgo* kaj *vurtembergo* al mi kiel germanlingvano sonus ridindaj. "vircburgo" kaj "virtembergo" tamen tre bone konformas al la bavardialekta elparolo de tiuj vortoj kaj tial sonas bonegaj al mi.

tamen alidialektaj germanlingvanoj eble malkonsentos ridulo.gif

kaha (Profiel tonen) 27 augustus 2011 02:08:13

darkweasel:
kaha:
Nura ekcepto: urbonomoj kiuj finiĝas per "-furt":
Frankfurt => Frankfurto
Erfurt => Erfurto
Tiuj ja ne finiĝas per *-fürt, do pri ili ne gravas regulo pri transskribo de Ü.
Ah jes, mi ne tre vekis tiam kiam mi skribis tion ridego.gif

darkweasel:
kaha:
Nürnberg => Nurembergo
Laŭ Vikipedio, Nurenbergo.
sinsekvo de "n" kaj "b" ne estas tre normala, nek tre facile eldirebla...

darkweasel:
kaha:Fürstenau => Firstenavo
Mi ne trovis tion en Google. De kie vi havas ĝin?
lokaj esperantistoj

finaĵo "-au" ofte estas transskribitaj per "-avo"... Passau => Pasavo

Sxak (Profiel tonen) 27 augustus 2011 03:09:42

kaha:
sinsekvo de "n" kaj "b" ne estas tre normala, nek tre facile eldirebla...
Ĝi estas tute normala kaj facile prononcebla ridulo.gif

darkweasel (Profiel tonen) 27 augustus 2011 07:20:59

kaha:
finaĵo "-au" ofte estas transskribitaj per "-avo"... Passau => Pasavo
Tion mi trovas interesa, dankon.

Terug naar boven