前往目錄

Lernu en tvitero (twitter)

貼文者: flipe, 2011年8月30日

訊息: 12

語言: Esperanto

flipe (顯示個人資料) 2011年8月30日上午4:23:04

Mi vidis retpaĝon de Lernu! en tvitero kaj mi pensas, se ĉi tie ekzistas tiom da uzantoj, kial retpaĝo de tvitero havas iometan da sekvantoj? Lernu! havas minus ol 500 da sekvantoj sed ĉi tie ekzistas pli ol 100 miloj da uzantoj, se vi havas tviteran konton, kial vi ne sekvas Lernu! tien?

Jev (顯示個人資料) 2011年8月30日上午7:32:35

flipe:Mi vidis retpaĝon de Lernu! en tvitero kaj mi pensas, se ĉi tie ekzistas tiom da uzantoj, kial retpaĝo de tvitero havas iom da sekvantoj? Lernu! havas minus ol 500 da sekvantoj sed ĉi tie ekzistas pli ol 100 miloj da uzantoj, se vi havas tviteran konton, kial vi ne sekvas Lernu! tien?
La teamo havas neniun rilaton al tiu paĝo, do ĝi estis kreita de iuj aliaj personoj. Do tiu paĝo eble estas pri lernu!, sed ne de lernu!.

flipe (顯示個人資料) 2011年8月30日下午3:41:41

Jev:La teamo havas neniun rilaton al tiu paĝo, do ĝi estis kreita de iuj aliaj personoj. Do tiu paĝo eble estas pri lernu!, sed ne de lernu!.
Ĉu divastigi Lernu-n en socialaj retoj ne estas bone? Mi legis ke vi estas farinta retpaĝo de Lernu en Facebook, ekzistas en aliaj retoj? Ĉu ne estus bona emfazi tiujn retojn en ĉefpaĝo de Lernu?

Jev (顯示個人資料) 2011年8月30日下午4:00:41

flipe:Ĉu divastigi Lernu-n en socialaj retoj ne estas bone? Mi legis ke vi estas farinta retpaĝo de Lernu en Facebook, ekzistas en aliaj retoj? Ĉu ne estus bona emfazi tiujn retojn en ĉefpaĝo de Lernu?
Sendube tio estus bona. Bedaŭrinde la teamo de lernu! ĝis nun ne havis tempon por tio. Sed eble vi jam aŭdis ke ni planas grandan refaron de lernu!, do sendube ni dediĉos iom da atento ankaŭ al sociaj retoj.

Ĉe Facebook ni havas jam unu paĝon, sed ĝi ne estas videbla al uzantoj. Eble baldaŭ ni videbligos ĝin.

flipe (顯示個人資料) 2011年8月30日下午5:03:34

Jev:Sendube tio estus bona. Bedaŭrinde la teamo de lernu! ĝis nun ne havis tempon por tio. Sed eble vi jam aŭdis ke ni planas grandan refaron de lernu!, do sendube ni dediĉos iom da atento ankaŭ al sociaj retoj.

Ĉe Facebook ni havas jam unu paĝon, sed ĝi ne estas videbla al uzantoj. Eble baldaŭ ni videbligos ĝin.
Tiu tvitero replikas ĉiujn agadojn en Lernu! forumo, ne eblas krei ligilon al tiu tvitero ĉi tie?

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月30日下午5:06:01

flipe:

Por kio necesas tio, se ekzistas RSS-fluo?

Cetere, tiaokaze la uzantoj certe pensos, ke tio estas oficiala konto de lernu! - kaj tion certe ne bonvenigas la teamo, pro kompreneblaj kialoj.

Jev (顯示個人資料) 2011年8月30日下午5:08:58

darkweasel:Cetere, tiaokaze la uzantoj certe pensos, ke tio estas oficiala konto de lernu! - kaj tion certe ne bonvenigas la teamo, pro kompreneblaj kialoj.
Vi tute pravas. La paĝo ne apartenas al ni, nun ĝi videbligas lastajn mesaĝojn de la forumoj, sed eble morgaŭ komencos aperigi reklamon pri Viagro kaj similaj aferoj. lango.gif

flipe (顯示個人資料) 2011年8月30日下午7:07:24

darkweasel:Por kio necesas tio, se ekzistas RSS-fluo?
Kial ne necesas tio? Tia demando estas tre stulta! kaj RSS-fluo ne estas sociala retoj, estas servo!

darkweasel:Cetere, tiaokaze la uzantoj certe pensos, ke tio estas oficiala konto de lernu! - kaj tion certe ne bonvenigas la teamo, pro kompreneblaj kialoj.
Do, estas nur skribi ĉe ligilo ke ne estas Lernu! oficiala tvitero al krei unu oficialan por fari same.

Jev:La paĝo ne apartenas al ni
Do, kial ne interparoli kun konta proprietulo kaj uzi ĝin favore al Lernu!? Mi pensas ke tiu konto faras bonan servon kaj povas esti pli utila al Lernu!.

Sed se vi pensas ke ne estas bona afero, forgesu! sal.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月30日下午7:11:02

flipe:
darkweasel:Por kio necesas tio, se ekzistas RSS-fluo?
Kial ne necesas tio? Tia demando estas tre stulta! kaj RSS-fluo ne estas sociala retoj, estas servo!
Mi ne opinias mian demandon stulta. Se oni volas sekvi ĉiujn diskutojn en la forumo, oni povas uzi RSS-fluon. Ne estas necese do sekvi Twitter-konton.
flipe:
darkweasel:Cetere, tiaokaze la uzantoj certe pensos, ke tio estas oficiala konto de lernu! - kaj tion certe ne bonvenigas la teamo, pro kompreneblaj kialoj.
Do, estas nur skribi ĉe ligilo ke ne estas Lernu! oficiala tvitero al krei unu oficialan por fari same.
Jes, sed verŝajne tion multaj ne legos.
flipe:
Jev:La paĝo ne apartenas al ni
Do, kial ne interparoli kun konta proprietulo kaj uzi ĝin favore al Lernu!? Mi pensas ke tiu konto faras bonan servon kaj povas esti pli utila al Lernu!.
Jev jam diris, ke la teamo ja planas ion tian - kvankam ĝi certe por tio uzos propran konton, ne tiun, al kiu vi ligis.

flipe (顯示個人資料) 2011年8月30日下午8:28:49

darkweasel:Se oni volas sekvi ĉiujn diskutojn en la forumo, oni povas uzi RSS-fluon. Ne estas necese do sekvi Twitter-konton.
Sed multaj da homoj ne ŝatas RSS-fluon, kaj kiel multaj da homo havas Facebook-on, tvteron, google-on+ kaj aliajn socialajn komunumojn, ili nur uzas tion, ni ne povas pensi uzi nur RSS sciinte ke Facebook-on havas 200 milionojn da uzantoj, ekz..

Mi pensas ke uzi tutan interretan potencon estas necesa, kaj nur RSS ne estas tuta interreta potenco!

回到上端