Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
Jev (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-30 20:38:37
flipe:Do, estas nur skribi ĉe ligilo ke ne estas Lernu! oficiala tvitero al krei unu oficialan por fari same.Kial vi pensas, ke ni volas fari la samon? Se ni malfermos nian konton ĉe Twitter, ni certe uzos ĝin alimaniere. La paĝoj ĉe sociaj retoj bezonatas iom por alia celo ol simple videbligi ĉiujn mesaĝojn de la forumoj en ĉiuj eblaj lingvoj.
flipe:Do, kial ne interparoli kun konta proprietulo kaj uzi ĝin favore al Lernu!? Mi pensas ke tiu konto faras bonan servon kaj povas esti pli utila al Lernu!.Ĉe Twitter ni ne faris tion, sed ĉe Facebook ni provis alparoli la posedanton per diversaj manieroj, li ne reagis.
Mi fakte ne vidas problemon. Se al vi plaĉas tiuj servoj, kiuj jam ekzistas, simple uzu ilin. Neniu el la teamo kontraŭas tion, sed meti ligojn al ili de lernu! ni certe ne volas. Tamen vi mem rajtas informi pri tiuj paĝoj la uzantojn.
flipe:Mi pensas ke uzi tutan interretan potencon estas necesa, kaj nur RSS ne estas tuta interreta potenco!Vi pravas, sed uzi la kontojn ĉe sociaj retoj necesas alimaniere. Nuntempe tiuj ekzistantaj paĝoj funkcias kiel aldonaj RSS-fluoj kaj ni tion ne bezonas. Ni planas krei proprajn paĝojn, kiuj funkcios tute malsame.
Chainy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 08:59:44
flipe:Sed multaj da homoj ne ŝatas RSS-fluonSe vi pravas, tio estas laŭ mi tre stranga afero. Kial homoj ne ŝatus RSS-fluojn? Ili estas tre utilaj. Ĉu la problemo estas ke homoj ne scias kiel uzi RSS-fluojn?
flipe:Ni ne povas pensi uzi nur RSS sciinte ke Facebook-on havas 200 milionojn da uzantojNe gravas kiom da uzantoj estas ĉe Facebook aŭ aliaj tiaj retejo. RSS-fluoj havas iom alian celon. Kaj ĉiuokaze, kiel Jev diris, tiuj kontoj ĉe Facebook kaj Twitter pri Lernu nun efektive funkcias ĝuste kiel RSS-fluoj - do ili alportas nenion novan aŭ utilan, krom eble tio, ke ili helpas tiujn, kiuj ne scias kiel uzi RSS-fluojn en kutima maniero.