Al la enhavo

Esperanto kaj Taize

de Miland, 2011-aŭgusto-31

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 20:13:30

En Francio troviĝas la konata ekumena kristana komunumo Taize, kies unua estro, frato Roĝer, estis tragike murdita de frenezulino el Rumanio en 2005.

La komunumo uzas multajn lingvojn, en ĝiaj ĉantoj kaj kantoj, konataj tra la kristana mondo, tamen ne Esperanton.

Miaopinie indas, ke internacia lingvo kaj pacigilo kiel Esperanto havu rolon en tia ekumena komunumo. Al tiu celo, eble indas skribi pri la afero al ĝia estraro. Eble indas traduki kelkajn de la ĉantoj aŭ kantoj en Esperanton. Kion vi opinias?

novatago (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 21:06:26

Mi opinias ke en tia komunumo ja estus bone la ĉeesto de esperanto kaj ke se oni donacas sufiĉan kvanton da mono, la estroj ne malfrue donos ŝancon al la lingvo.

Ĝis, Novatago.

richardhall (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 21:45:39

Mi pensas ke, oni povus facile traduki esperante la kantojn de Taize. Kutime ili estas mallonga kaj havas simplajn tekstojn.

Solulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 21:55:53

Unue, mi havas miksajn sentojn rilate al Taize kaj ekumenismo.
Due, ĉu latino ne sufiĉas por unuigi la katolikojn.
Oh, perdonu; Taize ne estas plene katolika. Mi forgesis.

richardhall (Montri la profilon) 2011-septembro-01 08:56:21

Jes, Taize estas katolika. Ankaŭ estas ekumena. Ne estas kontraŭdiro.

Solulo (Montri la profilon) 2011-septembro-01 11:50:33

richardhall:Jes, Taize estas katolika. Ankaŭ estas ekumena. Ne estas kontraŭdiro.
Mi havas iajn dubojn pri la katolikeco de Taize, almenaŭ pri la katlikeco kiun mi konas kaj konfesas (la de antaŭ Dua Vatikana Koncilo.)

Tjeri (Montri la profilon) 2011-septembro-01 15:14:20

Taizé estis fondita de Roger Schutz, svisa protestanto.

gianich73 (Montri la profilon) 2011-septembro-01 15:29:16

Ne, Taize estis protestanta. Tamen, li ricevis komunecon de Papo Johano Paŭlo la Dua. Stranga, ĉu ne?

richardhall (Montri la profilon) 2011-septembro-01 17:21:25

Kelkaj Taize-anoj estas protestantaj. Aliaj Taize-anoj estas katolikaj. Estas simpla fakto, ke Taize influas la tutan eklezion, ambaŭ katolika kaj protestanta. Do mi rediras la demandon de Miland kaj mi respondas "Jes ja"

cellus (Montri la profilon) 2011-septembro-01 18:55:50

Nun Taizé ne estas mia tetaso, kiel oni diras en certa lando. Oni faru la jenan penseksperimenton: Ĉu vi pensas ke oni uzu vian nacian lingvon en Taizé. Se la respondo estas "jes", mi opinias ke esperanto havas rolon tie, se esperantistoj de pluraj landoj volas tion. La interesuloj iru tienn kaj uzu esperanton simple. Pli komplikite ne estas.

Reen al la supro