Kwa maudhui

Esperanto kaj Taize

ya Miland, 31 Agosti 2011

Ujumbe: 26

Lugha: Esperanto

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2011 8:13:30 alasiri

En Francio troviĝas la konata ekumena kristana komunumo Taize, kies unua estro, frato Roĝer, estis tragike murdita de frenezulino el Rumanio en 2005.

La komunumo uzas multajn lingvojn, en ĝiaj ĉantoj kaj kantoj, konataj tra la kristana mondo, tamen ne Esperanton.

Miaopinie indas, ke internacia lingvo kaj pacigilo kiel Esperanto havu rolon en tia ekumena komunumo. Al tiu celo, eble indas skribi pri la afero al ĝia estraro. Eble indas traduki kelkajn de la ĉantoj aŭ kantoj en Esperanton. Kion vi opinias?

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2011 9:06:26 alasiri

Mi opinias ke en tia komunumo ja estus bone la ĉeesto de esperanto kaj ke se oni donacas sufiĉan kvanton da mono, la estroj ne malfrue donos ŝancon al la lingvo.

Ĝis, Novatago.

richardhall (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2011 9:45:39 alasiri

Mi pensas ke, oni povus facile traduki esperante la kantojn de Taize. Kutime ili estas mallonga kaj havas simplajn tekstojn.

Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2011 9:55:53 alasiri

Unue, mi havas miksajn sentojn rilate al Taize kaj ekumenismo.
Due, ĉu latino ne sufiĉas por unuigi la katolikojn.
Oh, perdonu; Taize ne estas plene katolika. Mi forgesis.

richardhall (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 8:56:21 asubuhi

Jes, Taize estas katolika. Ankaŭ estas ekumena. Ne estas kontraŭdiro.

Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 11:50:33 asubuhi

richardhall:Jes, Taize estas katolika. Ankaŭ estas ekumena. Ne estas kontraŭdiro.
Mi havas iajn dubojn pri la katolikeco de Taize, almenaŭ pri la katlikeco kiun mi konas kaj konfesas (la de antaŭ Dua Vatikana Koncilo.)

Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 3:14:20 alasiri

Taizé estis fondita de Roger Schutz, svisa protestanto.

gianich73 (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 3:29:16 alasiri

Ne, Taize estis protestanta. Tamen, li ricevis komunecon de Papo Johano Paŭlo la Dua. Stranga, ĉu ne?

richardhall (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 5:21:25 alasiri

Kelkaj Taize-anoj estas protestantaj. Aliaj Taize-anoj estas katolikaj. Estas simpla fakto, ke Taize influas la tutan eklezion, ambaŭ katolika kaj protestanta. Do mi rediras la demandon de Miland kaj mi respondas "Jes ja"

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2011 6:55:50 alasiri

Nun Taizé ne estas mia tetaso, kiel oni diras en certa lando. Oni faru la jenan penseksperimenton: Ĉu vi pensas ke oni uzu vian nacian lingvon en Taizé. Se la respondo estas "jes", mi opinias ke esperanto havas rolon tie, se esperantistoj de pluraj landoj volas tion. La interesuloj iru tienn kaj uzu esperanton simple. Pli komplikite ne estas.

Kurudi juu