Til innholdet

Atako de rabia vulpo.

fra palaman,2011 9 3

Meldinger: 25

Språk: Esperanto

patrik (Å vise profilen) 2011 9 4 03:28:01

Vakcinon vi bezonas, evidente. Tio certe estas farenda tiakaze.

Sxak (Å vise profilen) 2011 9 4 03:45:46

horsto:
Se vi ne havas vundon ĉe la mano, tiam la risko ŝajne ne estas tre granda. Sed eble viziti kuraciston estas bona ideo.
Se li absolute ne havas tiajn vundojn, la risko estas nula, sed kutime ĉiuj havas mikrovundojn en multaj lokoj.
Mi konis unu homon, kiu foje trovis sur si encefalitan iksodon. Tiu iksodo ne pikis lin kaj li simple forĵetis ĝin kaj forgesis. Post kelkaj semajnoj li rememoris tion, kiam li estis paralizita.

Greedn (Å vise profilen) 2011 9 5 16:54:10

palaman..... diru ion ploro.gif

palaman (Å vise profilen) 2011 9 6 14:58:30

Mi vivas. Kaj la hundo bonfartas.
Restu trankvilaj, amikoj!

La kuracisto diris: nun atendu ĝis la 13a de ĉi-monato. Se ĉio estos bona, do forgesu ĉi-ĉion.

Preĝu pri mi, kiu havas kredon je Kristo!

palaman (Å vise profilen) 2011 9 6 15:01:49

horsto:Ĉu temas pri la malsano rabio?
Ĝuste pri tiu. Bedaŭrinde, lokaj gevulpoj ofte suferas pro ĝi, kaj iam ja fariĝas vere danĝeraj.

palaman (Å vise profilen) 2011 9 13 10:49:48

Jen, ŝajne ĉio finiĝis bona. La danĝero forpasis.
Dankon al Dio kaj al ĉiu preĝinto.

Greedn (Å vise profilen) 2011 9 13 20:49:49

palaman:Jen, ŝajne ĉio finiĝis bona. La danĝero forpasis.
Dankon al Dio kaj al ĉiu preĝinto.
Luma flanko de l'Forto vin apogas kaj hundon vian!

mihxil (Å vise profilen) 2011 9 14 21:41:14

palaman:Jen, ŝajne ĉio finiĝis bona. La danĝero forpasis.
Dankon al Dio kaj al ĉiu preĝinto.
Bone. Mi tamen dankus ankaŭ la vakcinon kaj ties kreinto. Kaj kompreneble la bonŝancon....

darkweasel (Å vise profilen) 2011 9 15 05:18:16

miĥil:
palaman:Jen, ŝajne ĉio finiĝis bona. La danĝero forpasis.
Dankon al Dio kaj al ĉiu preĝinto.
Bone. Mi tamen dankus ankaŭ la vakcinon kaj ties kreinto. Kaj kompreneble la bonŝancon....
Ĉu palaman entute uzis vakcinon? Pri tio mi fakte ne legis en tiu ĉi fadeno.

Sxak (Å vise profilen) 2011 9 15 14:04:22

palaman:Jen, ŝajne ĉio finiĝis bona. La danĝero forpasis.
Dankon al Dio kaj al ĉiu preĝinto.
Kaj kiel sentas sin via Hundo?

darkweasel:
Ĉu palaman entute uzis vakcinon? Pri tio mi fakte ne legis en tiu ĉi fadeno.
Ni direktis lin al kuracisto. Li certe vizitis lin.

Tibake til toppen