Kwa maudhui

Gejunuloj-gefumuloj kaj getrinkuloj

ya Roman_Mutin, 9 Septemba 2011

Ujumbe: 31

Lugha: Esperanto

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2011 1:42:55 alasiri

RiotNrrd:En Usono, tre, tre, tre malofte. Mi mem vidis tion nur dufoje dum miaj 49 jaroj.

Bedaŭrinde, mi certas ke estas lokoj ĉi tie, kie tiaj aferoj estas pli ofte videblaj. Mi ne kutime iras al tiaj lokoj, sed ili sendube ekzistas.
[url=http://alau'xdo.livejournal.com/81032.html]http://alaŭdo.livejournal.com/81032.html[/url]
Если идешь ночью (скажем, после 10 вечера) по одной из центральных улиц Сан-Франциско, которая так и называется Main Street, то надо очень внимательно смотреть под ноги -- на тратуаре то тут то там лежат такие большие "кульки". Это бомжи Сан-Франциско уже легли спать и закутались в свои спальные мешки. Вчера, по дороге от станции метро до дома, это буквально минут 10 хотьбы, я насчитал штук 15 таких вот "кульков".
Noktaj promenantoj (ekzemple post la 10 vespere) laŭ unu el la centraj stratoj de Sanfrancisko, kiu nomiĝas Main street, devas tre atente rigardi sub la piedojn -- sur la pavimo kuŝas grandaj volvaĵoj. La trampoj de Sanfrancisko jam ekkuŝis por dormi kaj volvis sin per dormosakoj. Hieraŭ, survoje de la metrostacio al la hejmo (dum ĉ 10 minutoj da piedirado) mi kalkulis ĉ 15 tiajn volvaĵojn

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2011 9:17:08 alasiri

Ŝak:
Roman_Mutin:Karaj samideanoj, pardonu, sed ĉu en via lando ankaŭ eblas vidi ebriajn drinkulojn, dormantajn surstrate?
En multaj lanoj oni povas vidi homojn, dormantajn surstrate. Eŭopo ne estas Rusio - ĝi estas pli varma, en Eŭropo tio okazas vere ofte kompare de Rusio.
Mi dubas, ke tia problemo estas pli granda en 'Eŭropo' kompare kun Rusio. Ĝi estas ĉie problemo, sed ankaŭ dependas de la specifa loko ene de ĉiu lando.

Interese, ĉu estas ia fidinda statistiko pri tiu ĉi temo?

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2011 9:43:16 alasiri

darkweasel:
Ĉu surprizas do iun, ke Aŭstrujo estas - se tio ankoraŭ ne ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj - tutmonde la lando kun la plej granda elcenta kvanto de fumantoj?
Ĉu vere?! Io devis draste ŝanĝiĝi, se tio vere pravas. Mi trovis kartojn faritajn en 2002 de la Monda Organizo pri Sano, kiuj montras la statistikon pri elcentoj de viraj kaj virinaj fumantoj en la mondo (se vi alklakos la jenajn ligilojn, tiam pdf-dosieroj elŝutiĝos):

Viraj fumantoj

Virinaj fumantoj

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2011 9:51:35 alasiri

Aliajn interesajn informojn pri tabakfumado vi trovos sur tiu ĉi paĝo de retejo de la Monda Organizo pri Sano.

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2011 10:03:54 alasiri

Ĉi tiu pdf-dosiero enhavas mondajn kartojn, kiuj montras en kiuj landoj la plej grandaj elcentoj da *gejunuloj* fumas cigaredojn. Ĝi ankaŭ estis preparita de MOS (WHO).

Unu problemo estas, ke por multaj landoj (blanke-koloritaj) oni entute ne havas statistikon pri gejunuloj ("No data"). Iom stranga afero. Sed estas tre interesaj informoj pri la aliaj landoj.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2011 5:00:55 asubuhi

Chainy:
Unu problemo estas, ke por multaj landoj (blanke-koloritaj) oni entute ne havas statistikon pri gejunuloj ("No data").
Domaĝe. Polujo estas la sola eŭropunia lando, por kiu ekzistas statistiko.

Ryuuichi (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2011 2:22:55 alasiri

Nu mi estas 17-jara knabo kiu loĝas en Hispanio. Kiel hispanulo, mi volus rakonti vin la situacio ĉi tie.

Unue, mi volas klarigi ke mi ne fumas nek drinkas. Mi ankaŭ ne amikiĝas kun fumemuloj kaj drinkemuloj. Mi ĉiam diris "Diru al mi kun kiuj vi amikiĝas, kaj poste mi diras al vi kiu vi estas"

Due, mi devas diri ke preskaŭ la ĉiuj knaboj el la mia klaso fumas kaj drinkas. Antaŭ eniri la klason, ili ĉiam kaŝiĝas por fumi unu aŭ du cigaredojn. Tiu ĉi agado ripetiĝas ĉiusemajfine.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2011 3:12:12 alasiri

Ryuuichi:
Due, mi devas diri ke preskaŭ la ĉiuj knaboj el la mia klaso fumas kaj drinkas. Antaŭ eniri la klason, ili ĉiam kaŝiĝas por fumi unu aŭ du cigaredojn. Tiu ĉi agado ripetiĝas ĉiusemajfine.
En mia lernejo tio eĉ ne estas necesa - lernejanoj kun almenaŭ 16 jaroj rajtas tute laŭleĝe fumi en loko ekstera dediĉita al tio.

Ryuuichi (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2011 5:09:15 alasiri

darkweasel:En mia lernejo tio eĉ ne estas necesa - lernejanoj kun almenaŭ 16 jaroj rajtas tute laŭleĝe fumi en loko ekstera dediĉita al tio.
Ĉe la mia lernejo oni nur povas fumi se aĝas 18, kaj oni devas fari tion eksteren.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2011 6:32:23 alasiri

Ryuuichi:
darkweasel:En mia lernejo tio eĉ ne estas necesa - lernejanoj kun almenaŭ 16 jaroj rajtas tute laŭleĝe fumi en loko ekstera dediĉita al tio.
Ĉe la mia lernejo oni nur povas fumi se aĝas 18, kaj oni devas fari tion eksteren.
Ĉu en via lando ĝenerale la aĝminimumo por tabako estas 18 jaroj? Aŭ ĉu nur en la lernejo?

Kurudi juu